Kadre de la prezenta serio "Simpozio pri Kultura Memoro" organizita de Esplorcentro pri Historia kaj Kultura Heredaĵo de la Universitato Hacettepe (HÜTKAM), sabate la 6-an de februaro:
-- D-ro kaj universitata preleganto s-ino Başak Aray faris prezenton pri "Diskutoj pri Internacia Helplingvo" (ĉefe pri Esperanto)
-- D-ro s-ino Pınar Sel faris prezenton pri “La historio de Esperanto en Turkio”.
En la prezento partoprenis preskaŭ 100 homoj, kiuj plejparte estis universitatanoj. La prezentoj, kiuj estis malfermitaj al ĉiuj, daŭris preskaŭ du horojn kaj okazis en la turka lingvo pere de la platformo Zoom.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.