Salti al enhavo

Reaperas malnovaj Eventoj


 Diskonigi
Sekvantoj 1

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis SZILVÁSI László.

De 1992 ĝis 2002 mi estis ĉefredaktoro de la fama gazeto Eventoj. Ĝi aperis du-semajne, kaj tiutempe ĝi estis la plej ofta Esperanto-gazeto. La redakta teamo konsistis el pluraj personoj  krom mi – ne sufiĉas unu homo por aperigi gazeton tiel ofte.

Antaŭ 20 jaroj, post la decido ĉesigi la eldonadon de la "plej ofta Esperanto-gazeto" ni decidis publike kaj senpage aperigi en interreto ĉiujn numerojn de la 10-jara ekzistado. Tiutempe - en la jaro 2002 - tio tute ne estis kutimo, ĝi estis novaĵo - laŭ mia scio en Esperantujo estis ni la unuaj, kiuj faris tion. Ni konsideris grava ĉefe la enhavon, do bedaŭrinde ni decidis pri aperigo en la formo de simpla teksto, pli precize en la formo de HTML-paĝo. En tiu tempo PDF estis ankoraŭ sufiĉe malofta novaĵo. 

Tute hazarde en malnova malmola disko estis nun retrovita parto de la iamaj redakciaj komputilaj dosieroj. Ilin ni kredis perditaj. Trovinte ilin, ni nun povas reprodukti la presejan version de la malnovaj numeroj de la gazeto, kaj ankaŭ konverti ilin al PDF. 

Por fari tion necesis serĉi malnovan komputilon (en la hodiaŭaj komputiloj ne funkcias la malnovaj programoj), instali la malnovajn programojn, kaj rememori, relerni ilian uzadon. Post kelktaga preparado, mi sukcesis ree produkti pretan numeron de la gazeto! Tio estis ĝuinda sperto, hodiaŭ mi denove estis ĉefredaktoro de Eventoj!

Fine do, nun ŝajnas eble rekrei kvaronon aŭ trionon de la malnovaj gazetnumeroj. Tiel ni evitos tre multajn horojn da skanado – kaj ne necesas paroli pri la pli bona kvalito de la preta PDF-dosiero! 

Problemo estas, ke dum la laboro oni eklegas kelkajn titolojn, liniojn, kaj plu legadas dum horoj, ĉar multaj artikoloj estas interesaj kaj aktualaj ankaŭ hodiaŭ! 

Nun, post 20 jaroj mi opinias, ke la teamo rajtas esti fiera pri tiu malnova agado. Krom mi, kunlaboris ankaŭ Mészáros Pista, Ország-Krysz Axel, Deák-Jahn Gábor, Bajnógel István, Virág Zsuzsa, Tötös Zsuzsa, Vári Csilla, Nikolaj Gudskov, Abdurahman Junusov, kaj pluraj aliaj! 

Mi esperas baldaŭ rehavi multajn numerojn, legeblajn en PDF-formato.
 

Szilvási László

Redaktite de Anna

SZILVÁSI  László estas plentempa esperantisto, direktoro de la firmao Lingvo-Studio en Hungarujo, kaj gvidanto de la Esperanto-centro eventoj.hu. Li estas ekonomikisto kaj ankaŭ inĝeniero pri elektroniko de aviadiloj, kaj multe agadas por evoluigo de la profesia faka aplikado kaj faka lingvaĵo de Esperanto. 


  • aktuala: nuntempa.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • Esperantujo: la Esperanta mondo.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • eviti: peni ne fari, ne uzi, ne renkonti.
  • fiera: tre kontenta pri si mem kaj pri la aferoj, kiujn oni mem faris. 
  • hazarde: neantaŭvideble, okazinte sen plano aŭ intenco.
  • HTML: sistemo de instrukcioj, kiuj klarigas al la retumilo kiel montri la tekston kaj kie aperigi la bildojn en retpaĝo.
  • konverti: ŝanĝi de unu formo al alia.
  • PDF: aranĝo de dosiero, kiu enhavas tekston aŭ bildon por surpapera presado aŭ por montrado sur komputila ekrano, same aspektanta en ĉiaj sistemoj.
  • redakcio: la labora organizaĵo (homoj kaj ejoj) de gazeto, revuo kaj simile.
  • skani: maŝine ciferecigi skriban dokumenton, foton aŭ desegnon, por ke ĝi estu montrebla per komputilo.
  • teamo: grupo de kunludantoj en sporto aŭ ludo; grupo de homoj, kiuj agas kune por plenumi iun taskon.
  • titolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.
  • versio: aparta formo de teksto/afero, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto/afero.
     

  • Ŝati 5
 Diskonigi

Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.