Salti al enhavo

Nasr Edin Hoĝa


 Diskonigi

Nasr Edin Hoĝa en Ankaro, Turkujo. Foto: Wikipedia/Nevit Dilmen. CC BY-SA 3.0

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

La suba artikolo unue aperis en la revuo Juna amiko n-ro 165 (4/2020). Ĝi estas iom simpligita laŭ la vortlisto de uea.facila.

Ĉirkaŭ Nasr Edin Hoĝa ĉio abundas.

Abundas liaj nomoj. Foje oni diras Nasreddin, foje Goha aŭ Joha. Ne gravas. Vikipedio starigis liston de liaj nomoj : aperas 34!

Abundas la landoj, kie li aperas en tradiciaj rakontoj kaj fabeloj. Li estas konata de Balkanio ĝis Mongolio, de Kaŭkazo ĝis Pakistano. Origine li estis turko.

Li naskiĝis en 1208 kaj mortis en 1284, supozeble. Abundas la lokoj, kie laŭdire li estis entombigita.

Abundas liaj trajtoj: foje li estas saĝulo, foje li parolas kiel stultulo, foje li komentas vigle, foje li primokas akre. Li havas la rajton primoki la gravulojn kaj la saĝulojn. 

Nasr Edin havis azenon. Kutime li sidis sur la azeno en la malĝusta direkto kaj rigardis malantaŭen. Sensencaĵoj abundis en lia buŝo kaj en liaj agoj, kune kun saĝaj komentoj kaj helpemaj aŭ lertaj agoj.

Jen rakonto pri li:

Dum tuta posttagmezo Nasr Edin promenadis en urbo kune kun du gravaj homoj. Unu estis religia gvidanto kun la titolo imamo, la alia estis juĝisto kun la titolo kadi. Venis la momento por saluti unu la alian kaj disiri.

“Vi vere estas nekutima persono,” diris la religiulo. “Foje oni povus supozi, ke vi estas malhonestulo kun kapablo ŝteli kaj trompi iun ajn, sed tuj poste oni povas imagi, ke oni estas en ĉeesto de stultulo.” La juĝisto plu parolas: “Estu nur unufoje honesta kaj diru al ni la veron: kiu vi estas en la realo? Ĉu vi estas trompisto aŭ stultulo?”

“Tio dependas,” respondis Nasr Edin. “Tamen jen tio, kion mi povas diri al vi du en tiu ĉi momento: mi estas precize inter ambaŭ.”

Dirante tion, li povis diri trompisto al religiulo kaj stultulo al juĝisto, aŭ ĉu li volis diri la malon?… Vi decidu!

UNESKO decidis siatempe, ke la jaro 1996 estu la Jaro de Nasr Edin Hoĝa.

Mireille Grosjean
 

  • Ŝati 1
  • Ami 1

Mireille Grosjean estas svisa esperantistino, prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).


  • abundi: ekzisti en tre grandaj kvantoj.
  • azeno: besto simila al malgranda ĉevalo kun longaj oreloj.

1551773369_Azenopubl..jpg.677c19fd496437d15094f56f71d996dd.jpg

  • dependi: esti sekvo de (iu situacio).
  • entombigi: meti mortinton en la teron.

903924918_Entombigopubl..jpg.f3efff9c210a2614fa3b344cebc9012d.jpg

  • fabelo: imagata rakonto pri mirigaj okazaĵoj.
  • honesta: aganta laŭ la sociaj preferoj, devoj, kaj imagoj de ĝusta kaj bona agmaniero.  
  • n-ro: numero
  • origine: rilate al la loko, kie io ekestis, naskiĝis, evoluis.
  • titolo: vorto aldonita antaŭ la nomo de homo kiel “sinjoro”, “doktoro”, “prezidanto” aŭ simile.
  • trajto: eco de la vizaĝo aŭ de la menso.
  • trompi: intence konvinki iun kredi malveraĵon, erarigi.
  • Unesko: Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo.
  • vikipedio: kolekto de informaj artikoloj en Interreto, redaktata de la uzantoj mem.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Jen unu el la famaj ŝercoj pri Hoĝa Nasreddin. 

Foje Hoĝa Nasereddin prenis grandan monsumon de la sultano (la reĝo) por instrui azenon paroli post 25 jaroj.
Oni demandis lin :

- Kial vi povas promesi tion, kion vi ne povas obei ?  La azeno neniam parolos !
- Kial ne - respondis Hoĝa Nasreddin - Post 25 jaroj unu el ni mortos. Aù mi, aù la azeno, aù la sultano.

  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.