Salti al enhavo

La nova realeco


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

Pro la kronvirusa trud-izoliĝo, esperantistoj dum la somero de 2020 povis partopreni nur retajn kunvenojn. Esperantistoj rapide adaptiĝis al tiu “nova realeco” kaj lanĉis mirinde multajn novajn agadojn! Virtuale kunveni oni kutime faras per la programoj ZoomJitsi. Multaj esperantistoj preferas Zoom, kvankam  tio  estas  ne-libera  programo  de  komerca  firmao, kiun ne ĉiuj fidas.

La bezono virtualigi kunvenojn ebligis krei ion tute novan: trimonatan festivalon MondaFest’, en kies kadro okazis granda nombro da diversaj Esperanto-aranĝoj. Ĝia kulmino estis unusemajna Virtuala Kongreso, kun pluraj popularaj tradiciaj elementoj de la kutima Universala Kongreso, tamen en nova virtuala vesto. Kredeble tiuj ideoj kaj kapabloj restos ankaŭ estonte, kiam denove eblos viziti ĉeestajn kunvenojn, eble en la formo de hibrida kongreso.

Iuj esperantistoj flugas dum la pandemio de unu reta evento al alia; tiujn oni nomas ret-kolibroj. Superrigardo de Esperantaj eventoj aperas en la retejo Eventa Servo. Ĝia programisto adaptis ĝin al la nova situacio. La kutima prezento de la retejo estis ŝanĝita de kartaro al kalendaro. Eventoj estas tie listigitaj laŭ komencaj tago kaj horo. Kiam oni registras tie eventon, eblas nun indiki, ĉu ĝi okazos rete anstataŭ ĉeeste.

Gravas tiurilate la horzonoj. Evento en Eventa Servo povas okazi en specifa loko aŭ en elektita horzono: loka aŭ UTC (Universala Tempo Kunordigita, UTK) por internacia evento. Ĉe evento estas montrataj kaj la horoj, kiujn indikis ĝia organizanto, kaj la lokaj horoj por la vizitanto de la paĝo. Tre praktike!

Internacia Junulara Kongreso (IJK) kaj Somera Esperanto-Studado (SES) estas ekzemploj de renkontiĝoj kiuj en 2020 okazis nur virtuale. Tiucele la firmao E@I kreis la retan platformon Retevent. En tiu platformo oni montris prezentojn. Poste oni realtempe respondis demandojn en vidbabilejoj per la retkunvena programo Jitsi, kiu estis esperantigita de E@I. Pluraj homoj kontribuis dum SES per spektaĵo; foje estis realtempa prezento, sed ofte prelegantoj preferis antaŭregistri filmeton, ĉar tion eblas munti laŭplaĉe.

Partoprenantoj de SES inter si komunikis precipe per la tuj-mesaĝilo Telegram. Supre de la SES-babilejo aperis fiksita mesaĝo kun ligilo al la SES-helpocentro. Kiam oni alklakis tiun ligilon, malfermiĝis fenestro, kiu ebligis aliĝon al tiu aparta grupo. Al grupo aŭ kanalo eblis ankaŭ aliĝi per invitligilo. Iuj homoj laboris dumtage kaj do ne povis partopreni en retaj kunvenoj antaŭ la 18a. Plejofte ili tamen estis kontakteblaj skribe. 

Yves Nevelsteen
 

  • Ŝati 2
  • Ami 1

Yves Nevelsteen estas belga (flandra) esperantisto. Kreinto de Komputeko kaj ĉefhelpanto ĉe Eventa Servo. Redaktas kaj enpaĝigas librojn kaj revuojn por la Flandra kaj Valona Esperanto-Ligoj. Kreis en 2020 Fonduson Instigo kaj iĝis komisiito de UEA pri reta agado.


  • adaptiĝi: ŝanĝiĝi kun la celo pli bone taŭgi por iu speciala situacio aŭ kondiĉo.
  • aliĝo: aldoniĝo, almetiĝo, membriĝo.
  • elemento: ĉiu el la bazaj eroj, kiuj kune konsistigas tutaĵon.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • festivalo: granda festa kunveno ofte kun aparta temo, ekz. pri arto, filmo, muziko aŭ simile.
  • fidi: plene kredi je la kapablo, servo, helpo de iu, aŭ je la efiko kaj taŭgeco de iu aŭ io.
  • firmao: asocio kun komerca celo.
  • hibrida: kunmetanta du malsamajn aferojn, ekzemple realan kongreson kun virtuala kongreso.
  • hor-zono: regiono de la mondo, kie ĉiuj lokoj havas la saman horon laŭ la horloĝo.
  • kanalo: la vojo por dissendi la programojn de difinita radia, televida, aŭ reta organizaĵo.
  • kolibro: tre malgranda amerika birdo, kiu flugas de floro al floro por trinketi la dolĉan fluaĵon el ĉiu floro. 

300551737_Kolibropx..jpg.4ec4b85031198127650e71b23489d141.jpg

  • kulmino: la plej alta nivelo, kiun io povas atingi. 
  • lanĉi: prezenti la unuan fojon novaĵon por ĝenerala uzado (ekzemple novan agadon, novan verkon, aŭ simile).
  • munti: kunmeti la diversajn partojn de programo, filmo, aparato, maŝino aŭ simile, por ke ĉio estu en la ĝusta loko.
  • pandemio: tutmonda malsano.
  • platformo: (en komputado) retejo, kiu ebligas al siaj uzantoj interagi kaj dividi enhavon (ekzemple filmetojn) kun la aliaj uzantoj.
  • registri: orde kaj metode skribi ciferojn, notojn aŭ aliajn informojn en tiu-cela libro aŭ kajero pri faktoj, pri kiuj oni volas konservi memoron.
  • specifa: aparta; tiu, kaj neniu alia.
  • spektaĵo: prezentaĵo kiun la homoj rigardas, ekzemple teatraĵo, filmo, koncerto aŭ televida programo.
  • trud-izoliĝo: deviga restado sola sen kontakto kun aliaj homoj.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Iom malprecize vi diras pri E-istoj kiuj "flugas" de unu reta kunveno al alia: "... tiujn oni nomas ret-kolibroj."  Ni mem, ne aliaj, elektis tiun nomon.  Mi ja estis en la kunveno en kiu ĝi estis proponata.

Ligo al komento
share_externally

antaŭ 1 horo, Anna diris:

Tio estas interesa! Kial vi elektis la nomon kolibroj?

La respondo estas en la teksto mem: pro tio, ke ni "flugas" de unu reta kunveno al alia - iusence kiel kolibroj flugas de unu floro al alia.  Mi pensas, ke iu proponis "papilioj" - sed "kolibroj" ŝajnis pli memorinda.

Tamen, ne estas tute trafa, ĉar kompreneble ni ne forlasas ĉiun kunvenon post kelkaj sekundoj ...

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.