Salti al enhavo

La bovo en Brazilo


 Diskonigi

Foto: Wikipedia/Secretaria de Cultura e Turismo de Santo Amaro-Ba

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher.

La suba artikolo estis verkita por la ĉina Jaro de la Bovo, laŭ peto de la Esperanto-Asocio de Tianjin.


Bovo estas forta kaj granda besto, kutime obeema kaj helpema al homoj, sed kiam bovo forkuras, neniu ĝin povas kapti, ĉar ĝi estas tre forta kaj danĝera. Multaj brazilaj kantoj kaj rakontoj temas pri bovoj, kiuj forkuris kaj kaŭzis grandan detruadon, dum aliaj laŭdas iliajn bonajn agojn, kiel ekzemple savi homon en danĝero.

Ankaŭ multaj brazilaj verkistoj uzis bovojn en siaj verkoj. Mi aparte ŝatas la rakonton "Babilado inter bovoj", de João Guimarães Rosa (kiu cetere estis esperantisto), en kiu du bovoj babilas pri alia bovo, kiu kleriĝis kaj komencis pensi antaŭ ol agi, ekzemple manĝi herbojn laŭ vojo kiu kondukas al rivero, por esti proksima al la akvo kiam ĝi sentos soifon. Tiu bovo mortis pro akcidento sur monto-flanko, kaj laŭ la nekleraj bovoj, tiu akcidento ne estus okazinta, se ĝi ne estus kleriĝinta. Per tiuj bovoj, Rosa brile bildigas la brazilan socion.

Populara en la tuta lando, bovo ludas gravan rolon en la brazila folkloro. Aparte interesa estas la kampara teatraĵo Bumba-meu-boi, kiu rilatas al rakonto pri la morto kaj renaskiĝo de bovo. Ĝi temas pri graveda virino, kiu volas manĝi langon de bovo. Ŝia edzo mortigas bovon por preni ĝian langon, kaj pro tio estas arestita laŭ ordono de la posedanto de la bovo. Finfine per la helpo de sorĉisto, li sukcesas renaskigi la bovon. 

En pluraj lokoj de Brazilo, tiu kampara teatraĵo evoluis al paradoj kaj alispecaj eventoj, en kiuj la bovo ludas la ĉefan rolon. Ofte estas pluraj grupoj kiuj konkuras. Tiuj festoj ligiĝas al pluraj tradicioj, kiuj devenas el Eŭropo, Afriko kaj indiĝenaj popoloj de Brazilo. La tradicia festo de Bumba-meu-boi de la brazila ŝtato Maranhão estas unu el la plej popularaj kaj estas rekonata de Unesko, kiu konsideras ĝin Kultura Heredaĵo de la Homaro.

En la urbo Parintins de la subŝtato Amazono, tiu tradicio evoluis al tre grava evento: la Folklora Festivalo de Parintins, kiu okazas ekde 1965 kaj estas unu el la ĉefaj folkloraj eventoj en la lando. Tiu festivalo komenciĝis kiel danc-festivalo por kolekti monon por konstrui preĝejon. En la posta jaro oni invitis du grupojn, Bovo Garantido kaj Bovo Caprichoso, sin prezenti en la festo. Tiuj grupoj, fonditaj komence de la 20-a jarcento, konkuras inter si. Ambaŭ el la du grupoj estas reprezentata de sia bovo, kaj ĉiujare ili konkuras por ricevi la premion.

Nuntempe la festivalo de Parintins similas al la fama karnavalo de Rio-de-Ĵanejro. En ambaŭ festivaloj grupoj konkuras per muziko, kostumoj, dancoj ktp por ricevi premion. Sed en Parintins la konkuro okazas en speciala loko, nomita bumbodromo. Oni ludas tradician lokan muzikon, kaj la dancoj kaj kantoj rilatas al tradiciaj rakontoj de Amazonio. Aparte grava parto de la konkuro estas la momento, kiam oni rakontas la fabelon, kiu donis sian nomon al la festivalo. Laŭ la loka versio, la posedanto de la bovo alvokas kuracistojn por revivigi ĝin, sed ili ne sukcesas. Finfine, la bovo estas revivigita de indiĝena sorĉisto. 


Rafael Henrique Zerbetto
 

  • Ŝati 2
  • Ami 1

Rafael Henrique Zerbetto estas brazila esperantisto loĝanta en Pekino kaj laboranta kiel redaktisto de El Popola Ĉinio. Li ankaŭ estas unu el la kunfondintoj de Muzaiko


  • akcidento: ne-atendita malfeliĉa okazaĵo.

705972761_Akcidentopxb.png.2af3f532071f0d4f7c763c1d838e9b29.png

  • Amazonio: unu el la ŝtatoj de Brazilo.
  • aresti: kapti homon, kiu agis kontraŭleĝe, kaj teni tiun homon ĉe policejo aŭ en malliberejo.
  • Brazilo: la plej granda lando en Sud-Ameriko.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • fabelo: imagata rakonto pri mirigaj okazaĵoj.
  • festivalo: granda festa kunveno ofte kun aparta temo, ekz. pri arto, filmo, muziko aŭ simile.
  • folkloro: la popolaj tradicioj kaj kulturo de aparta loko aŭ popolo, ekzemple rakontoj, vestoj, kantoj, dancoj kaj simile.
  • graveda: portanta idon interne de sia korpo; naskonta. 

379313126_Gravedapxb.png.90cb0c1d4114eddd346f2f0f77a140b2.png

  • heredaĵo: tio, kion oni laŭleĝe trans-donas post sia morto al siaj gefiloj aŭ al aliaj homoj.
  • indiĝena: rilata al la praloĝantoj de iu loko, kies antaŭuloj jam loĝis en tiu loko, longe antaŭ ol alvenis la postaj homoj por loĝi tie.
  • karnavalo: popola festo, kiam la homoj amase amuziĝas kaj ofte ankaŭ alivestas sin. 

1149115079_Karnavalowkp..jpg.d7de70ef43df8cb9a9293b0b6efe2480.jpg                                                              Foto: Wikimedia/Desfile da Escola Vila Isabel 2016_8

  • klera: kapabla pro siaj edukado kaj kulturo tre bone juĝi aferojn.
  • konkuri: peni atingi pli bonan rezulton ol alia(j) homo(j). 
  • ktp: kaj tiel plu.
  • laŭdi: esprimi tre bonan opinion pri iu aŭ io.
  • parado: festa marŝado de soldatoj aŭ aliaj homoj, por montri sin al la publiko.
  • reprezenti: prezenti, anstataŭi; prezenti sin nome de iu asocio.
  • rolo: la funkcio aŭ agado, kiun iu aŭ io devas plenumi.
  • sorĉisto: homo, kiu estigas rezulton per super-natura rimedo. 

2038724212_Soristopxb..jpg.37889ca5063fd29920ed9cd8dbc32cb7.jpg

  • Unesko: Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo.
  • versio: aparta formo de teksto/afero, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto/afero.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.