Salti al enhavo

“Irana Esperantisto”
estas legebla en la reto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Ahmad Mamdoohi.

La unua numero de Irana Esperantisto aperis en la aŭtuno de 2002. Ĝis aŭtuno 2008 aperis 19 numeroj de la du-lingva (Esperanta kaj persa) revuo papere. Ili estis aĉeteblaj ankaŭ en kioskoj en Irano. Post kelkjara dormado, la revuo reaperis ekde la printempo 2012 kaj regule aperadas ĝis nun, sed ĉi-foje ĝi estas nur rete kaj senpage havebla.

Lastatempe, ekde aŭtuno 2020, ties redakcio decidis aperigi artikolojn ankaŭ en la malplimultaj lingvoj de Irano. En ĝia 35-a numero de aŭtuno 2020, kiu havas 40 paĝojn, aperis artikoloj ankaŭ en la araba kaj kurda lingvoj. Tiuj lingvoj estas parolataj kaj en partoj de Irano kaj en kelkaj apudaj landoj. La ĉef-redaktoro de la revuo, inĝeniero Hamzeh Shafiee, esprimis sian esperon plimultigi la nombron de la lingvoj en la revuo. Li esperas, ke la revuo trovos legantojn inter parolantoj de ĉiuj lingvoj de Irano kaj ĝiaj najbaroj

Do krom artikoloj en Esperanto kaj la persa lingvo, nun estos bonvenaj ankaŭ ali-lingvaj artikoloj por la venontaj numeroj de la revuo.

Oni povas ricevi senpage ĉiujn numerojn de Irana Esperantisto per jena ligilo.

 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 1

  • araba: lingvo parolata en la sud-okcidenta parto de Irano kaj en multaj landoj de Mez-oriento kaj Norda Afriko.
  • inĝeniero: homo, kiu per helpo de sciencaj metodoj kondukas kaj direktas teknikajn laborojn, ekzemple konstruadon de maŝinoj, vojoj, pontoj kaj simile.

1729818035_Ineniero.jpg.140b3877e356a88a98e79e746702fabb.jpg                Foto: Sandra Gligorijevic / Bigstock.com

  • kiosko: malgranda surstrata vendejeto de gazetoj, floroj kaj simile.

1492070870_Kioskopubl..thumb.jpg.0a3f98bfb516ccc3d7841230b6d99da2.jpg

  • kurda: hind-eŭropa lingvo parolata en la okcidenta parto de Irano kaj en la apudaj regionoj de Irako, Turkujo, Sirio kaj kelkaj aliaj proksimaj landoj.
  • malplimulto: neĉefa homgrupo loĝanta en iu ŝtato.
  • najbaro: homo loĝanta apude; lando, urbo aŭ simile kiu troviĝas proksime.
  • persa: hind-eŭropa lingvo, parolata en Irano, Afganujo kaj Taĝikujo.
  • redakcio: la labora organizaĵo (homoj kaj ejoj) de gazeto, revuo kaj simile.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.