Salti al enhavo

Antologio de persa literaturo
senpage elŝutebla


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

Antologia skizo de la persa literaturo. Pluraj aŭtoroj. El la persa tradukis Said Baluĉi. Moskvo: Impeto, 2021. 164 p. ISBN 978-5-7161-0311-5. Serio Oriento-Okcidento n-ro 58.

La Eldon-serio Oriento-Okcidento pliriĉiĝis per nova libro, Antologia skizo de la persa literaturo, kiu ĵus aperis ĉe la eldonejo Impeto en Moskvo. Ĝi konsistas el prozaj tekstoj de 33 aŭtoroj, kaj poeziaj verkoj de 24 poetoj. La ĉefa enhavo estas grandparte traduko de Said Baluĉi el parto de originala antologio en la persa. 

La Serio Oriento-Okcidento estas eldonserio en Esperanto. En ĝi aperas verkoj aparte gravaj el la nacilingvaj literaturoj de diversaj landoj en la Okcidento kaj Oriento. La libroj en la serio estas eldonitaj de diversaj Esperantaj eldonejoj tra la mondo. Ili ne aspektas ĉiuj samaj, sed ĉiuj estas produktitaj en maniero bela kaj alt-kvalita. Se iu libro estas konsiderata taŭga, la estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) aprobas ĝian aldonon al la serio. En tiu serio jam aperas ĉefverkoj de la bengala, japana, franca, finna, itala, araba, rusa, latina, hungara, vjetnama, kaj multaj aliaj literaturoj. Per la nova eldonaĵo aperas en tiu serio la unuan fojon verko tradukita el la persa lingvo.

Nekutima afero pri la persa antologio estas la fakto ke la PDF-versio de la libro estas tute libere kaj senpage elŝutebla. La papera versio baldaŭ troveblos en la internaciaj kaj landaj Esperanto-libroservoj, interalie en la Libroservo de UEA. 

La senpaga disponigo de la libro estas parto de projekto de la eldonejo Impeto. Se vi volas helpi al la projekto, vi povas uzi la donac-butonon aŭ skribi al UEA. Pagmanieroj al UEA troviĝas ĉi tie.

Pluraj titoloj de la serio Oriento-Okcidento estas aĉeteblaj ĉe katalogo.uea.org. La tuta listo aperas en Vikipedio.

Mallonga artikolo kaj poemo el la libro Antologia skizo de la persa literaturo estas legeblaj en uea.facila.
 

  • Ŝati 2
  • Ami 1

  • al-dono: dono de plia afero al tio, kio jam ekzistas.
  • antologio: kolekto de verkoj en unu libro.
  • aprobi: diri, ke tio farita aŭ dirita de alia homo, estas bona.
  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
  • butono: alklakebla signo en komputila aŭ telefona ekrano; oni alklakas ĝin por kaŭzi ion novan, ekzemple por funkciigi programon aŭ montri novan paĝon.

718105426_Butonopx..jpg.4ce08815715623f7750aeef4eb419aa5.jpg

  • disponigo: la fakto, ke io estas havebla.
  • eldonejo: komerca organizaĵo, kiu produktas librojn kaj aliajn verkojn, kaj aranĝas ilian vendadon.
  • el-dono: ĉiuj kopioj de libro produktitaj samtempe kun precize sama enhavo. 
  • estraro: la grupo de homoj, kiuj direktas la agadon de asocio aŭ alia organizaĵo.
  • prozo: ne-poezia parolo aŭ skribaĵo.
  • skizo: unua rapida provo pri desegnaĵo aŭ verko; rapida prezento, sen detaloj.
  • titolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.
  • vikipedio: kolekto de informaj artikoloj en Interreto, redaktata de la uzantoj mem.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.