Salti al enhavo

“Esperanto per rekta metodo”
en 45 lingvoj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

Esperanto per rekta metodo Stano Marček. Ilustris Linda Kuruc-Marček. Eldonejo Stano Marček. Martin, 2013. 110 paĝoj, 25 cm. ISBN 9788089312276. Prezo 8.40 €.

Ekzistas multaj metodoj por lerni kaj instrui lingvojn. Unu el la plej efikaj estis la tiel nomata “rekta metodo”. Tio estas la metodo, per kiu niaj gepatroj instruis al ni nian gepatran lingvon. Sen tradukado kaj sen gramatikaj klarigoj ili instruis al ni rekte pensi en nia lingvo.

Mi prezentos al vi mian riĉe ilustritan lernolibron Esperanto per rekta metodo. Ĝis la fino de la jaro 2020 ĝi aperis jam en 45 lingvoj (la angla, araba, armena, bulgara, ĉeĥa, ĉina, dana, finna, franca, germana, greka, hindia, hispana, hungara, indonezia, irlanda, islanda, itala, japana, korea, kroata, kurda, latina, latva, litova, luksemburga, nederlanda, norvega, persa, pola, portugala, brazila portugala, rumana, rusa, serba, slovaka, slovena, sveda, taĝika, taja, tajvana, turka, ukraina kaj vjetnama – kaj ankaŭ en Esperanto).

La 22-leciona studmaterialo baziĝas sur la rekta metodo. Ĝeneralaj reguloj de la lingvo estas prezentataj per bildoj kaj simplaj frazoj, tiel ke la lernantoj sub-konscie ricevas la klarigojn de la novaj elementoj. Poste – en tekstoj kaj ekzercoj – ili rerenkontas tiujn novajn elementojn kaj ekzerciĝas pri ili, ĝis ili uzas ilin tute nature. Rande de la paĝoj aperas bildoj por prezenti la novajn vortojn. Se la jam konataj vortoj ebligas klarigi la signifon de tiuj novaj, aperas en la paĝ-randa bildvortaro klarigo en Esperanto. 

Fine de ĉiu leciono aperas la sekcio Gramatiko. Tie per nacilingvaj klarigoj oni prezentas la regulojn, kiujn la lernantoj jam komencis subkonscie kompreni. 

La lernolibra vortoprovizo respektas la oficialan ofteco-liston rekomenditan de la Akademio de Esperanto por ĉiuj lernolibroj de Esperanto (Baza Radikaro Oficiala). Ĝi prezentas 750 vort-elementojn, komencante de tiuj plej ofte uzataj. Tial la lernanto unue lernas la plej ofte uzatajn kaj bezonatajn vortojn por povi paroli pri oftaj situacioj de la ĉiutaga vivo. Ankaŭ la gramatikaj elementoj estis ordigitaj laŭ sia graveco, kaj en la lernolibro ili aperas en tiu sinsekvo.

La komprenon de la vortoprovizo helpas ilustraĵoj kaj la bildvortaro, kiu aperas laŭ la rando de la paĝoj (la lernolibron ilustris mia filino Linda). Fine de ĉiu leciono, aperas vortolisto kun nacilingvaj tradukoj de la novaj vortoj. Fine de la lernolibro aperas dulingva vortaro. La lernolibro enhavas multajn tekstojn pri ĉiutagaj temoj kiel familio, aĉetumado, homa korpo, taga rutino, naturo, sezonoj, kalendaro ktp. Krome estas lingvo-ekzercoj, por ke lernantoj ne nur legu, sed ankaŭ skribu kaj respondu.

Internacia Esperanto-Instituto en Hago, Nederlando, eldonis androidan programon kun la teksto kaj ilustraĵoj de la lernolibro Esperanto per rekta metodo. Ĝi estas senpage elŝutebla ĉe www.iei.nl/apo/ , aŭ ĉe https://play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto (nacilingve, unua parto) kaj https://play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperantoplus (dua parto).

Stano Marček
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 1
  • Ami 2

Stano Marček estas eks-prezidanto de Slovakia Esperanto-Asocio, iama redaktoro de revuo Esperanto (2002-2013), nuntempa redaktoro de Juna Amiko kaj aliaj revuoj. Li estas aŭtoro de la lernolibro Esperanto per rekta metodo, jam tradukita en 45 lingvojn. 


  • akademio: asocio de verkistoj, artistoj, sciencistoj aŭ simile, kiuj renkontiĝas por interŝanĝi ideojn.
  • androido: speciala mastruma sistemo, evoluigita de Google, kiu ebligas la funkciadon kaj uzadon de poŝtelefonaj, tabul-komputilaj kaj aliaj komputilaj programoj, kiel ekzemple tiuj de Chrome OS. 
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • elemento: ĉiu el la bazaj eroj, kiuj kune konsistigas tutaĵon.
  • ilustri: aldoni desegnaĵojn aŭ bildojn al teksto.
  • instituto: organizaĵo kun aparta celo, okupiĝanta kutime pri scienco, edukado aŭ iu profesio.
  • ktp: kaj tiel plu.
  • oficiala: laŭregule akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • rutino: regula kutimo, pro kiu oni konstante kaj senpense ripetas ĉiam la samajn agojn.
  • sekcio: parto de asocio, oficejo, laborejo aŭ simile.
  • sin-sekvo: aro da aĵoj aŭ okazaĵoj metitaj aŭ okazantaj unu post la alia.
  • vorto-provizo: la tuta kvanto de la vortoj, kiuj ekzistas en difinita teksto aŭ lernolibro.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ankaŭ mi ŝatas ĝin, kaj mi ĉiam sekvas ĝian skemon, kiam mi instruas. Ĝi estas mallonga kaj simpla, sed donas ĉiujn plej gravajn vortojn kaj gramatikajn elementojn.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.