Salti al enhavo

Aŭ tio aŭ ĉi tio


 Diskonigi

Cecília Meireles (1901–1964) estis fama brazila poeto, edukisto kaj ĵurnalisto. En nia rubriko “Filmetoj” vi povas aŭskulti ŝian poemon Aŭ tio aŭ ĉi tio tradukita en Esperanton de konata brazila esperantisto Sylla Chaves (1929–2009).

Aŭ la suno brilas kaj ne falas pluvo,
Aŭ la pluvo falas kaj ne brilas sun’.
Ringon mi ne metas, se mi metas ganton.
Kiun el la du mi elektos nun?

Se mi grimpas supren, mi ne restas sube,
Mi ne povas grimpi kaj sur-tere resti
Estas ja domaĝe ke mi ne sukcesas
En la sama tempo en du lokoj esti.

Ĉu mi gardas monon kaj ne manĝas kukon,
Aŭ aĉetas kukon kaj ne gardas monon?
Dum la tuta tago devas mi elekti
Kio al mi donas la pli grandan bonon?

Ĉu mi devas ludi, aŭ mi devas studi?
Kuri aŭ sidiĝi? Kion fari? Kion?
Kial la decidoj estas malfacilaj?
Kion mi elektos: tion aŭ ĉi tion?
 

Cecília Meireles
tradukis Sylla Chaves
 

  • Ŝati 2

  • Brazilo: la plej granda lando en Sud-Ameriko.
  • ganto: vesto por la mano. 

881001897_Gantojpx..jpg.046946d854d3a16f84bc0c582ef6494e.jpg

  • gardi: teni aferon ĉe si.
  • grimpi: supreniri malfacile, ekzemple sur arbo aŭ monto.

733337095_Grimpipx..jpg.48aff948a2dddab0d60d43d5f110328d.jpg

  • ĵurnalisto: profesia raportisto por gazeto.
  • ringo: cirklo-forma objekto, kiun oni portas ĉirkaŭ la fingro.

675188060_Ringopubl..JPG.bd0ad16f57afe722a9cb667df6dddcfe.JPG

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.