Salti al enhavo

Tute novspeca evento!


 Diskonigi

Retoso estas la nova evento de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), organizita de gejunuloj por gejunuloj, kaj ĝi okazos inter la 2-a kaj la 5-a de aprilo.

Retoso estas kalemburo de ‘Reto’ kaj ‘Etoso’, kaj tio montras, kian eventon ni planas fari. Ĝi estos internacia evento, senpaga por TEJO-anoj, plena je programeroj kiel laborgrupoj, koncertoj, prelegoj kaj ludoj. Estos ankaŭ interesaj babilrondo pri temoj kiel Tron-ludo (populara televida serio) aŭ Harry Potter, krom la tradiciaj temoj kiel lingvolernado! Jen la provizora programo.

Pro la pandemio, multaj eventoj okazas rete. Tiu nova medio havas multajn avantaĝojn por Esperantujo. Ekzemple, la reta Internacia Junulara Kongreso (IJK) allogis multajn novajn homojn al la movado kaj estis la plej internacia IJK iam ajn: en ĝi partoprenis homoj el 52 landoj! Konsiderinte la avantaĝojn de retaj eventoj por la movado, ni volis kapti la okazon por krei ion novan. Tiel ekestis Retoso!  

Retoso jam naskiĝis tutmonde! En nia teamo estas organizantoj kaj helpantoj el Azio, Sudameriko, Eŭropo kaj Afriko. Ni ĉiam pretas havi aliajn helpantojn por kunlabori kaj krei vere tutmondan eventon. Retoso okazos en pluraj hor-zonoj (ne nur eŭropaj, kiel tro ofte okazas). Ni volas allogi novulojn kaj krei retajn aranĝojn, kie homoj povos libere interagi.

Kion Retoso donos al ni?

Retoso donos al ni ĉion! Ni lernis dum la unuaj retaj eventoj, kiel proponi sufiĉe da diverseco en programeroj, por ĉiu-speca partoprenanto. Se vi ŝatas kulturon, vi povos aŭskulti prelegojn pri literaturo kaj lingvoj. Se vi volas lerni ion novan, ne mankos diversaj laborgrupoj. Se vi deziras umi kun esperantistoj el la tuta mondo, vi povos babiladi kaj ludi en Retoso. Se vi emas politikumi, ne maltrafu la okazon partopreni en debatoj dum nia renkontiĝo. Kroma okazaĵo estos la Simpozio de IRIS (Internacia Reta Interfaka Simpozio), kiu enhavos prelegojn kaj diskutojn pri multaj diversaj fakoj kiel matematiko, psikologio, artoj ktp.

Jen momento por amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun amikoj en Esperantujo! Aliĝu plej malfrue la 27-an de marto por ne maltrafi gravajn programerojn. Baldaŭ ni donos informojn pri premio por la fruaj aliĝintoj!

Se vi volas proponi programeron, skribu al ni.

Vi povas legi pri la evento kaj aliĝi ĉi tie.

Ni ankaŭ invitas vin ŝati nian paĝon kaj aliĝi al la evento ĉe Fejsbuko, kaj partopreni en la grupo de Telegramo.

  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • avantaĝo: tio, kio alportas pli bonan situacion, gajnon aŭ utilon.
  • debato: organizita diskuto kun difinitaj reguloj.
  • Esperantujo: la Esperanta mondo.
  • etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • Fejsbuko (Facebook): nomo de retejo, kie la homoj interŝanĝas informojn, opiniojn, fotojn ktp.
  • hor-zono: ĉiu el la disdividoj de la tero, kie ĉiuj lokoj havas la saman horon laŭ la horloĝo. 

775322224_Horzonojpubl..png.7e20c9106d0b7cfa8eaa4fd6ad98e8af.png

  • kalemburo: vortluda mistranĉo (ekz. amuzo → am/uzo) 
  • matematiko: scienco pri nombroj kaj formoj, kaj ties propraĵoj.
  • pandemio: tutmonda malsano.
  • partoprenanto: unu el la homoj, kiu ĉeestas en iu aranĝo.
  • provizora: ne daŭra, ne konstanta, por nur iom da tempo.
  • psikologio: scienco pri la homa menso.
  • simpozio: kunveno de fakuloj por diskutado, prelegado kaj interŝanĝo de informoj pri fakaj aferoj.
  • teamo: grupo de homoj, kiuj agas kune por plenumi iun taskon.
  • Telegramo: tuj-mesaĝilo per kiu eblas senpage sendi voĉmesaĝojn, bildojn, filmetojn kaj ĉiajn dosierojn.
  • trono: speciala seĝo, kie sidas reĝo aŭ reĝino.

192261999_Tronopxb..png.dd0b9d45bdccbc234320057cada95840.png

  • umi: fari iun agadon, kiun oni ne klare priskribas; pasigi la tempon farante nenion apartan.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.