Salti al enhavo

Unu mondo – unu lingvo – unu mono


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Stela Besenyei-Merger.

Dum la plej mallumaj tagoj de la dua mondmilito, okaze de la 25-a datreveno de la morto de L.L. Zamenhof, grupo de nederlandaj esperantistoj sekrete kunvenis en Hago por honori la kreinton de la Internacia Lingvo. La dato estis la 14-a de aprilo 1942. Ili volis kune fari ian utilan agadon por defendi la homaron kontraŭ estontaj teruraĵoj. 

Ili decidis fondi tutmondan organizaĵon kun la nomo Universala Ligo (UL). Ĝia celo estis labori por efektivigi la ideon de d-ro Zamenhof: unuigi la homaron per komuna lingvo. Inter ĝiaj projektoj estis la plano krei tutmondan monsistemon. La ĉeestantoj opiniis, ke la nova socia ordo devos esti bazita sur mon-unuo kun konstanta valoro, ĉar nur tiel eblus montri al la cetera mondo la eviton de tiuj ekonomiaj premoj, kiuj kaŭzas konfliktojn inter popoloj.

La unua ĝenerala kunveno de Universala Ligo okazis la 16-an de marto 1946 en Hago. Ĝia unua prezidanto estis la fama esperantisto Edmond Privat. Tie oni reguligis la uzon de internacia monunuo kun la nomo Stelo. Oni fiksis la valoron de la Stelo kiel la prezo de ordinara pano en Nederlando, kiu tiutempe egalis al kvarono de guldeno (la tiama nederlanda monunuo). La devizo de UL estis Unu mondo – unu lingvo – unu mono.

En tiuj fruaj tagoj, oni esperis starigi internacian bankon, sed tio neniam realiĝis. UL mem eldonis kuponojn kun valoro de unu Stelo, ĉiuj kun kvin-jara valideco. Ili estis uzataj por pagi kotizojn, anoncojn kaj abonojn interne de la Esperanto-movado.

La membroj en la Ligo plimultiĝis, atingante preskaŭ 15 000 en la malfruaj kvindekaj jaroj.  En 1960 UL produktis metalajn monerojn, faritajn ĉe la Nederlanda Ŝtata Monfarejo. Ili estis moneroj de 1 Stelo, 5 Steloj kaj 10 Steloj. En 1965 aldoniĝis la 25-Stela monero el arĝento (kelkaj estis faritaj ankaŭ el oro kaj aliaj metaloj). La moneroj bone vendiĝis inter esperantistoj kaj kolektantoj, tiel ke UL pli ol regajnis la sumon, kiun ĝi elspezis por ilia produktado. 

1144810512_Stelojvkp..thumb.jpg.2fa864181d2eb53ef67f1e9ff8c646cc.jpgMoneroj (1, 5, 10 steloj)   Foto: Arno Lagrange

Dum proksimume dudek jaroj oni fiksadis la prezojn de diversaj Esperanto-servoj kaj -varoj en Steloj, sed ne eblis realigi la celon teni la valoron konstanta. Tra la jaroj oni malrapide ĉesis uzi la Stelon, eĉ interne de la Esperanto-movado.

Universala Ligo ĉesis ekzisti en 1993. La restintaj Stelo-moneroj estis transdonataj al Universala Esperanto-Asocio. Eblas ankoraŭ aĉeti ilin ĉe la libroservo.

La Stelo ne mortis, sed pluvivas en la formo de plastaj moneroj por junularaj kongresoj (eldonitaj estis 1, 3 kaj 10 Steloj).


1976282193_Stelojplastajvkp..thumb.jpg.a7cb38687f49f9c15fbf7247397c49e8.jpg

Modernaj, plastaj steloj en la trinkejo de Esperanto-kongreso, 2013  Foto: Przemyslaw Wierzbowski

En 2018 estis eldonita ankaŭ arĝenta 100-Stela monero, kaj en 2020 arĝenta 50-Stela monero. Pli ĝuste oni nomus ilin ne moneroj, sed medaloj.

Redaktite de Anna

  • Ŝati 3
  • Ami 2

  • al-doniĝi: esti metita kiel io plia al tio, kio jam troviĝas en grupo, loko, aŭ situacio.
  • arĝento: brilanta blanka valora metalo.

1690105904_Arentopubl..jpg.182470940efde0ec81f74741b1fc8cc9.jpg

  • devizo: mallonga frazo prezentanta la idealojn de unuopa homo, asocio, universitato, ŝtato aŭ simile.
  • d-ro = doktoro
  • el-doni: produkti kaj disdoni monerojn.
  • evito: peno ne fari, ne uzi, ne renkonti.
  • honori: trakti iun kun granda respekto pro la gravaj aferoj, kiujn tiu homo faris aŭ faras.
  • konflikto: forta malkonsento inter homoj aŭ ŝtatoj, kaŭzata de kontraŭeco de iliaj deziroj kaj opinioj.
  • kupono: bileto, kiu donas la rajton je iu servo.

1361643173_Kuponopubl.(2).jpg.faae65c95c1ba577354d8cded5e4dd6b.jpg

  • medalo: metala disketo surhavanta bildon aŭ skribaĵon memore al iu grava okazintaĵo aŭ por montri respekton al merita homo.

1847881089_Medalopubl..thumb.jpg.de46f512fe603f832f363259e99e320f.jpg

  • Nederlando: lando en okcidenta Eŭropo kun ĉefurbo Amsterdamo.
  • sekreta: restanta kaŝita, por ke neniu sciu pri ĝi, aŭ nur malmultaj elektitaj personoj.
  • varo: vendata aŭ vendota objekto.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.