Salti al enhavo

La verda koro


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maŭrico 'Rico' Giacometto.

La verda koro Julio Baghy. DEC/BES/Libromondo/Ars Libri. Sepa eldono, Đurđevac / Świdnik / Lublin / Bjalistoko, 2019. 65 paĝoj, 24 cm. Prezo 7.50 €.

La verda koro estis unu el la plej fruaj ekzemploj de progresiga libro. Tio estas libro, kiu helpas al lernanto progresi en la studado de Esperanto. Ĝi eble estas ankaŭ la plej konata tia legolibro. La libron verkis Julio Baghy. Baghy estis ne nur unu el la plej konataj verkistoj de la tuta literaturo Esperanta, sed ankaŭ unu el la plej konataj esperantistoj de la dudeka jarcento.

En aliaj paĝoj de tiu ĉi retejo, ni recenzas progresigajn librojn kiel Karlo kaj Gerda malaperis. Tiuj verkoj akompanas legantojn de la komenco ĝis iu post-komenca nivelo. La verda koro laŭ simila maniero helpas komencintojn en la sekva fazo, ĝis la meza nivelo de la lingvo-lernado.

En La verda koro Esperanto estas ne nur la lingvo uzata por verki la rakonton, sed ankaŭ la ‘ĉefa rolulo’ de la rakonto: oni legas pri la lernado kaj instruado de la lingvo, kaj pri la ideoj kaj sentoj ligitaj al Esperanto. La historia periodo estas tiu de la enlanda milito en Siberio dum la jaroj 1918-1920. Oni priskribas tiujn dramajn historiajn eventojn, la homojn kaj iliajn spertojn dum la milito. Ne mankas amrakonto, kun problemoj kaj malhelpoj, inter rusa junulino kaj hungara militkaptito, Nadai. Nadai estas Esperanto-instruanto, rolulo tre verŝajne inspirita de la spertoj de la aŭtoro mem.

Julio Baghy verkis La verda koro en 1937, kelkajn jarojn post kiam li verkis siajn ĉefajn romanojn, Viktimoj kaj Sur sanga tero. Oni do ne atendu nuntempan vidpunkton pri nia lingvo: la temoj de la lernado kaj disvastigado de Esperanto, la graveco de la lingvo mem por la homaro, kaj ĝia utilo kiel ilo por paco inter la popoloj, estas tre serioze traktitaj. Oni ne forgesu, ke la libron Baghy verkis en la jaroj tuj antaŭ la Dua Mondmilito. Dum tiu periodo Esperanto-organizaĵoj, kaj eĉ la unuopaj esperantistoj, multe suferis kaj kelkfoje mortis pro la persekutado de diktatoroj.

Kvankam Baghy prezentis la libron kiel ‘facilan romaneton’ kaj ‘libron por komencantoj, por daŭrigaj kursoj’, mi ne konsideras ĝin tiel facila por tut-komencantoj kiel estas ekzemple Gerda malaperisKarlo. La libro certe komenciĝas kiel ‘facila romaneto’. Sed la lingvo kaj vorto-stoko fariĝas pli kaj pli nefacilaj en la mezaj kaj finaj ĉapitroj. Aliflanke, se komencantoj sukcese atingos la finon de la lastaj ĉapitroj, ili certe sentos sin fieraj kaj sendube pli bone informitaj pri la interesaj historiaj, lingvaj kaj sociaj temoj traktitaj de Baghy en tiu ĉi kaj en liaj aliaj tiel-nomataj Siberiaj romanoj.

La verda koro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA.

Maurizio Giacometto (‘Rico')

 

  • Ŝati 6
  • Ami 1

  • akompani: kun-iri.
  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
  • ĉapitro: dividaĵo de libro, signita per nomo aŭ numero.
  • diktatoro: reganto aŭ ŝtatestro kun tiel granda povo, ke ne eblas kontraŭstari ĝin. 
  • drama: teatreca, tre emociiga kvazaŭ en teatraĵo.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • fazo: ĉiu el la sinsekvaj partoj en la evoluado de iu afero.
  • fiera: kontenta pri siaj propraj meritoj kaj faroj.
  • hungara: rilata al Hungarujo, lando en centra Eŭropo kun ĉefurbo Budapeŝto.

hungary-1758824_640.png.d820b0c27b9cb1e1560301494e190da0.png

  • inspiri: estigi, en la menso de alia homo, ideon por art-verko.
  • persekuto: konstanta kruela mistraktado. 
  • rolulo: aganto en teatraĵo, filmo aŭ libro, kaj ankaŭ en ludoj.
  • rusa: rilata al Rusujo, grandega lando en Eŭropo kaj Azio kun ĉefurbo Moskvo.

borders-1297160_640.png.2fa6dbc4979b0252fff1c46d44949aa5.png

  • Siberio: grandega regiono en orienta Rusujo.
  • viktimo: persono suferanta aŭ mortinta pro iu okazaĵo.
  • vorto-stoko: la tuta kvanto de la vortoj, kiujn iu konas kaj kutime uzas.

 

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

antaŭ 7 horoj, Marina Renee Moses diris:

Dankon pro la bona artikolo! Mi komencis legi ĉi tiun libron sed forgesis pri ĝi ĉar estas tro multaj bonaj Esperantaj libroj! Nun mi pensas, ke mi rekomencos!

Faru! La libro ne estas tro longa, la lingvo estas bona kaj la rakonto kortuŝa.

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.