Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    975
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    814

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Anna

    Ĉu ujo aŭ io?

    Kara Vojacek, Vi pravas. Sed kompreneble ni ne intencas normale uzi ambaŭ formojn en la sama artikolo! Anna
  2. Anna

    Anna Löwenstein

    Mi estas ĉefredaktoro de uea.facila, kaj ankaŭ verkinto de du romanoj en Esperanto. Mi estas brita, kaj loĝas en Londono. Jen mi, kiu prezentas ĉi tiun retejon ĉe la Londona Esperanto-klubo!
  3. Anna

    Legado estas agado

    Estas granda plezuro por mi, bonvenigi la legantojn de uea.facila! UEA estas asocio de ĉiuj esperantistoj. Nia ĉefa celo estas helpi homojn en la tuta mondo lerni kaj uzi Esperanton. Estas multaj aspektoj de tiu agado. Niaj aktivuloj informas, instruas, organizas, verkas, kaj tiel plu. Sed foje oni forgesas, ke antaŭ ĉio necesas lerni la lingvon. Kaj por tio necesas legi. Prefere legi multe. Ekzistas multaj bonaj legaĵoj en Esperanto. Vi povas trovi kaj mendi ilin ĉe la Libroservo de UEA. Ĝi estas la plej granda vendejo de Esperanto-libroj en la mondo. Sed vi povas ankaŭ legi tekstojn en retejoj. Ekzemple en ĉi tiu retejo uea.facila. Mi esperas, ke per tiu legado vi lernos multe pri la nuntempa Esperanto-movado. Kaj ke tio helpos vin mem fariĝi aktiva esperantisto. Tamen ĉefe mi esperas, ke vi ĝuos la legadon, kaj la lingvon mem. En la Esperanto-movado, legado estas agado! Se la legado plaĉas al vi, bonvolu pripensi fariĝi membro de UEA. Tiel vi povos senti vin parto de monda reto de legantoj kaj aktivuloj. Dankon pro via vizito kaj via legado. Revenu ofte! Elkore salutas, D-rod-ro: doktoro Mark Fettes Prezidanto, Universala Esperanto-Asocio
  4. Bonvenon al uea.facila, la nova retejo de UEA. En ĉi tiu retejo vi trovos informojn kaj novaĵojn pri la Esperanto-movado. La artikoloj estas mallongaj kaj facile legeblaj por helpi homojn, kiuj nun lernas la lingvon. Sed espereble ankaŭ pli spertaj esperantistoj trovos ilin interesaj! Ni deziras, ke la informoj en ĉi tiu retejo vojaĝu ne nur en unu direkto. Tial ni invitas niajn legantojn mem kontribui. Vi povos aldoni viajn komentojn sub artikoloj, kaj esprimi vian opinion pri la filmetoj prezentataj en la rubriko Filmetoj. Kiuj estas niaj legantoj? Prezentu vin mem en la rubriko Niaj legantoj. Vi trovos pli da informoj pri tiu rubriko ĉi tie. Ĉu vi kaj aliaj esperantistoj el via urbo aŭ regiono organizis renkontiĝon aŭ kunvenon? Ĉu formiĝis nova grupo? Sendu mallongan informon kaj foton de la okazaĵo al la rubriko Loke. Nun vi komprenas, kiaj informoj kaj artikoloj aperos en ĉi tiu retejo. Ni invitas vin legi, mem kontribui, kaj ĝui. Anna Löwenstein
  5. Anna

    Istanbulo

    Per tut-taga kunveno oni festis Zamenhof-tagon kaj Tagon de la Esperanto-libro la 15-an de decembro en Istanbulo, Turkujo. Partoprenis 25 homoj. Antaŭtagmeze oni faris prezenton pri Esperanto en la turka lingvo por ne-esperantistoj, kaj spektis gratul-mesaĝojn, kiuj venis per filmetoj el diversaj landoj. Posttagmeze oni aŭskultis mallongajn prezentaĵojn en Esperanto. Artikolo pri Esperanto aperis en loka gazeto, kaj papere kaj en la blogo de tiu gazeto.
  6. Bonvenon! Laŭra kaj Petro malkovras Esperanton. Federico Gobbo kaj Yuri Gamberoni. Novjorko: Mondial, 2018. 75p. 23cm. ISBN 9781595693839. €9,90. Malofte okazas, ke lernejaj instruistoj petas mallongan Esperanto-kurson de fakulo post rigardo de televida intervjuo. Malofte, jes, sed tio foje okazas. Kaj tio okazis al mi en la jaro 2017, kiam la atento al Esperanto en la ĝenerala socio estis pli granda ol kutime. Mi estas fakulo pri Esperanto ĉar mi instruas ĝin en du universitatoj, kaj pro tio de tempo al tempo oni petas de mi intervjuon pri la temo. En la lernejo "Riccardo Massa" en Milano, Italujo, oni jam konis mian klason pri la kreado de lingvoj, ĉar mi jam gvidas dum multaj jaroj tiun klason en bazlernejo laŭ la metodo Montessori. Post kiam la mezlernejaj instruistinoj rigardis la televidan intervjuon, ili petis min starigi kurseton pri Esperanto. Mi jesis al la propono entuziasmeentuziasmo: forta kaj tre vigla ŝato pri iu afero.. Sed, post la entuziasmo, venis momento de necerteco. Kiel oni instruas Esperanton al lernejanoj kiuj aĝas 11-14? Mi ne havis antaŭan sperton. Mi rigardis multajn lernilojn, kaj mi ne trovis taŭgan lernilon por la aĝo de la lernantoj kaj por la metodo Montessori. Restis nur unu solvo: verki novan lernilon. La rezulto estas la bildstriabild-strio: rakonto en la formo de serio de bildoj. libro Bonvenon! Per tiu libro mi celas doni superrigardon ne nur al la Esperanta lingvo sed ankaŭ al la kulturo kaj precipe al la ideoj de Zamenhof. Atentu, ke ĝi ne estas tradicia lernilo: ekzemple, ne enestas ekzercoj aŭ gramatikaj klarigoj. La celo de la bildstria libro estas nur doni interesan legaĵon al mezlernejanoj, kiuj per traduko, demandoj kaj respondoj, kaj ĉefe rol-ludojrol-ludo: ludo en kiu oni ŝajnigas esti alia persono, kvazaŭ en teatro., povas eklerni Esperanton. Pro tio, ankaŭ fluaj parolantoj povas ĝui la legadon, laŭ la espero de la ĉefa aŭtoro de la rakonto. La desegnojn faris itala profesiulo kiu nomiĝas Yuri Gamberoni, kiu estas amiko de Esperanto. Federico Gobbo
  7. Anna

    Loke

    En la paĝo Loke eblas prezenti lokajn renkontiĝojn kaj similajn agadojn. Ne necesas longaj priskriboj. Sufiĉas 3-4 frazoj – kaj nepre aldonu foton. Ne forgesu informi pri la loko (urbo kaj lando) kaj la dato. Vi povos mallonge prezenti ne nur kunvenojn, sed ankaŭ aliajn lokajn agadojn, ekzemple ekspozicion pri Esperanto en via loka biblioteko, prezenton en lernejo, kaj simile. Por prezenti okazaĵon en Loke necesas unue ensaluti aŭ registriĝi, se vi ne jam faris tion.
  8. Ni invitas la legantojn de ĉi tiu retejo ne nur legi sed ankaŭ kontribui. Bonvolu mallonge prezenti vin en la paĝo Niaj legantoj. Por fari tion necesas unue ensaluti aŭ registriĝi, se vi ne jam faris tion. Kiel vi povos prezenti vin? Jen la informoj, kiuj interesas aliajn legantojn: Via nomo Via loĝloko (urbo kaj lando) Kiam, kiel kaj kial vi eklernis Esperanton? Via profesio Viaj interesoj kaj ŝatokupojŝat-okupo: neprofesia agado, kiun oni faras pro plezuro kaj intereso. Foto. Ĉu vi ne deziras aperigi vian familian nomon en Interreto? Tio estas en ordo. Donu nur vian personan nomon, aŭ uzu kaŝnomonkaŝ-nomo: nomo, kiun oni uzas, por kaŝi sian veran nomon.. Ĉu vi skribas Esperanton kun eraroj? Ne timu! La redaktoro korektos lingvajn erarojn antaŭ ol aperigi la tekston. Sendu interesan foton: ne simplan portretonportreto: bildo aŭ foto, kiu prezentas la personan aspekton de homo., sed foton, kiu helpos nin kompreni pri viaj okupoj kaj interesoj.
  9. La Esperanto-movado ekzistas nun de pli ol 130 jaroj, kaj dum tiu tempo la esperantistoj ekhavis siajn proprajn kutimojn kaj tradiciojn. Unu tia tradicio estas la festado de Zamenhof-tago. Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859, kaj esperantistoj tra la mondo organizas apartajn kunvenojn ĉirkaŭ tiu dato por festi lian naskiĝtagon. La 15-a de decembro estas samtempe la Tago de la Esperanto-libro kaj la Tago de la Esperanta kulturo. Ĉe Esperanto-kluboj oni ofte organizas prelegon pri la idearo de Esperanto, la vivo de Zamenhof, aŭ aliaj temoj aparte ligitaj kun la ideoj de Zamenhof kaj la lingvo, kiun li kreis. Foje oni ankaŭ aranĝas kunvenon kunlabore kun ne-esperantista asocio, ekzemple kun kultura centro aŭ simile. Jen kelkaj grupoj, kiuj festis Zamenhof-tagon ĉi-jare. Ĉe la Esperanto-grupo en Romo, Italujo, Giulio Marino prezentis monologon (teatraĵon por unu sola aktoroaktoro: homo, kiu ludas en teatraĵo aŭ filmo.) kun la titolotitolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko. “La perfekta lingvo”. Ĉeestis ne nur esperantistoj, sed ankaŭ la itala nacia televido (RAI), kiu filmis ĉion. Ĉe Internacia Esperanto-Institutoinstituto: organizaĵo kun aparta celo, okupiĝanta kutime pri scienco, edukado aŭ iu profesio. en Hago, Nederlando, renkontiĝis 21 esperantistoj por tut-taga aranĝo la 15-an de decembro. Okazis prelegoj pri la frua Esperanto-movado, agrabla tagmanĝo en itala restoraciorestoracio: manĝejo, kie oni pagas por manĝi., literatura kvizokvizo: konkursa demandado pri diversaj scioj. kaj kuna kantado. Okazis ankaŭ internacia fest-kunsido per Skajposkajpo: programo por interparoli voĉe (eventuale ankaŭ vide) per interreto.. Tio estis organizita de la respondeculoj de la retejo edukado.net. Honorahonori: trakti iun kun granda respekto pro la gravaj aferoj, kiujn tiu homo faris aŭ faras. gasto estis Margaret Zaleski-Zamenhof, pra-nepino de la kreinto de Esperanto. En Rumonge, Burundo, okaze de Zamenhof-tago estis organizita piedpilka ludo inter esperantistoj kaj laboristoj de loka radi-stacio. La ludo estis dissendatadis-sendi: elsendi programon per radio aŭ televido. radie dum ĝi okazis, kun informoj pri Esperanto kaj pri Zamenhof-tago. Post la ludo estis intervjuo. Informoj pri Esperanto estis dissendataj ankaŭ poste dum la vespera novaĵ-programo. Gaŭĉa Esperanto-Asocio en Porto Alegre, Brazilo, tre vigle festis la okazon per kuna manĝado en restoracio, muziko, paroladetoj, tre amuza frenezeta teatraĵo kun la titolo Esperanta Hom-maŝino, ludo, kaj Zamenhof-taga kuko. Fotoj de la okazo troviĝas en la paĝo de tiu grupo en Fejsbuko.
  10. Anna

    Ĉu ujo aŭ io?

    Ĉu Ĉinujo aŭ Ĉinio? Francio aŭ Francujo? En Esperanto ambaŭ formoj estas uzataj kaj akcepteblaj, kaj ambaŭ aperos en ĉi tiu retejo. La redaktoro preferas -ujo, kaj do en artikoloj, kiujn ŝi mem verkis, vi trovos landonomojn kun -ujo. Sed se homoj sendos al ŝi kontribuaĵojn kun -io, en subskribitajsub-skribi: skribi sian nomon fine de dokumento por montri, ke oni mem verkis ĝin, aŭ por konsenti pri la enhavo. artikoloj ŝi respektos la preferojn de la verkinto.
  11. “Vivanta naturo, floranta kulturo”: jen la kongresa temo de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto. Kion tio signifas? La prezidanto de UEA, Mark Fettes, klarigas, ke la venonta UKUK: Universala Kongreso de Esperanto. okazos en Lahtio, Finnlando. Li diras, ke Lahtio estas tre verda urbo, kie oni multe atentas pri la naturo, kaj ke tio estas la bildo, kiun ĝi volas prezenti al la mondo. Tial por la kongresa temo oni volis aparte paroli pri la ligoj inter la homa mondo kaj la multe pli vasta vivanta mondo ĉirkaŭ ni. Jam de pli ol du jarcentoj, laŭ Fettes, diversaj sociaj kaj ideaj movadoj atentigas, ke kreskas la disiĝo inter homoj kaj la naturo. Tiel ambaŭ flankoj malgajnas. Jen, unuflanke, la naturo suferas, ĉar la homoj rigardas ĝin nur kiel fonton de rimedoj, de kie ili povas sen-lime preni ĉion, kion ili bezonas. Jen, aliflanke, la homo suferas, ĉar ni estas enfermitaj en la bruo kaj premo de la industrio, de la urbegoj, de la konsumismokonsumismo: la deziro aĉeti kaj posedi ĉiajn aferojn, ankaŭ senutilajn, proponatajn en vendejoj.. La sekvojn ni vidas ĉirkaŭ ni ĉie, tutmonde. La naturo malsanas, dum la kulturo febrasfebri: havi tro varmegan korpon pro malsano.. Sed dum la kongreso ni ne pensos nur pri tiuj malbonaj flankoj de la rilato inter homoj kaj naturo. Ni rigardu antaŭen. Kiel restarigi harmonianharmonio: bela aranĝo de samtempaj, tre agrablaj, muzikaj sonoj aŭ koloroj ; sameco de sentoj inter pluraj personoj. rilaton inter la homa kulturo kaj la pli-ol-homa naturo? Kiel niaj kulturoj devas ŝanĝiĝi por reporti nin pli proksimen al niaj sam-teranoj, la plantoj kaj bestoj, la maroj kaj montoj? Kaj kion oni faras jam nun por sendi niajn sociojn en tiu direkto? La urbo Lahtio mem proponos diversajn lecionojn al ni. Ĝi malpliigis sian utiligon de karbonokarbono: karbono troviĝas en ĉiuj vivantaj estaĵoj, sed ankaŭ en la gasoj, kiuj kontribuas al ŝanĝiĝo de la vetero kaj pli-varmiĝo de la tero., malpliigas la rubaĵojnrubaĵoj: senvaloraj, nedezirataj restaĵoj por forĵetado., pri-zorgas akvojn kaj arbarojn, faciligas la senaŭtan transportadon… kaj pri ĉio ĉi ni povos lerni per prelegoj dum la kongreso kaj ankaŭ per vizitoj organizotaj de lokaj fakuloj. Laŭ Fettes: “Tiuj estas nur kelkaj aspektoj de riĉ-enhava temo. Venu al Lahtio por sperti mem, kiel la kongres-landaj naturo kaj kulturo povas nutrinutri: doni al vivanta estaĵo la manĝaĵojn necesajn por la vivo; doni al iu afero la necesajn materialojn por ke ĝi funkciu. ankaŭ nian propran, verdan kulturon!”. La kongreso okazos en Lahtio, Finnlando, dum 20-27 julio 2019.
  12. La Universala Kongreso daŭras nur unu semajnon, sed multaj homoj volas ĝui pli longan restadon en la kongres-lando. Tial antaŭ kaj post ĉiu Universala Kongreso ĉiam okazas turismaj ekskursoj, kiam eblas viziti la kongres-landon aŭ najbarajn landojn dum plena semajno. En 2019 la UK okazos en Lahtio, Finnlando ekde 14a de julio, kaj Litova Esperanto-Asocio proponas pasigi la antaŭan semajnon per ekskurso tra la tri baltaj landoj (Litovujo, Latvujo kaj Estonujo). La ekskurso finiĝos en Lahtio ĝustatempe por la komenco de la UK. Legu pli detalajn informojn en la novembra numero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo.
  13. Esperanto ne estas nur lingvo, sed ankaŭ movado. Cent-miloj de homoj nun-tempe lernas Esperanton per Duolingo kaj lernu.net, kaj ili lernas la lingvon tre bone, tamen ili scias nenion pri la movado malantaŭ tiu lingvo. Kia estas tiu movado? La komunumo de la parolantoj de Esperanto funkcias same kiel ĉiuj aliaj lingvaj komunumoj. La diferenco estas, ke la Esperanto-komunumo ne estas ligita kun unu lando. Ĝiaj parolantoj troviĝas ĉie en la mondo. La bazo de ĉio estas la individuojindividuo: unuopulo, unu aparta membro de grupo., kiuj lernas Esperanton pro la plej malsamaj motivojmotivo: kialo aŭ celo por fari aferon., sed ili ĝenerale interesiĝas pri lingvoj kaj fremdaj kulturoj. La ekzisto de la interreto kaj de aliaj tutmondaj komunikiloj ne ŝanĝis la homan naturon. Ĉar homoj ŝatas renkonti homojn kun similaj interesoj, en multaj urboj de la mondo formiĝas lokaj Esperanto-kluboj. Post la reta kurso, la retaj lernantoj serĉas kaj ankaŭ mem organizas lokajn klubojn en sia urbo. Ili volas paroli Esperanton kun vivantaj homoj, ne nur kun sia komputilo. La posta nivelo estas la naciaj organizaĵoj. Tra la mondo ekzistas pli ol 100 landaj asocioj, kiuj organizas renkontiĝojn, naciajn kongresojn kaj similajn kunvenojn, eldonas revuojn kaj distribuasdistribui: disdoni. librojn en Esperanto. La ĉefa tasko de la Landaj Asocioj estas informi pri Esperanto en la propra lingvo. La parolantoj de Esperanto havas ankaŭ internaciajn organizaĵojn. La plej granda kaj grava estas Universala Esperanto-Asocio. UEA kunigas ĉiujn landajn asociojn kaj faras multajn aliajn aferojn: ĝi reprezentas la esperantistojn ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj Unesko, ĝi eldonas revuon kaj librojn, ĝi distribuas ĉiujn librojn aperintajn en Esperanto, ĝi organizas mondajn kongresojn. Ĝi ankaŭ laboras por disvastigi Esperanton tra ĉiuj kontinentojkontinento: Afriko, Ameriko, Aŭstralio, Azio kaj Eŭropo estas la kvin kontinentoj. kaj por disvastigi la valorojn de inter-kompreniĝo, paco kaj respekto por popoloj grandaj kaj malgrandaj, kiujn la kreinto de Esperanto, Lazaro Ludoviko Zamenhof, ligis al ĝi de la komenco. Tiu strukturo de la Esperanto-movado ekzistas ekde la frua 20a jarcento. La modernaj komunik-rimedoj de la nuna mondo ne ŝanĝis ĉi tiun strukturonstrukturo: la maniero, en kiu estas aranĝitaj kaj kunmetitaj la diversaj partoj de iu konstruo, maŝino, verko aŭ alia afero., sed helpas ĝin pli facile funkcii. Vi mem, kiel individua Esperanto-parolanto, estas la plej valora parto de la tuta komunumo, kaj via kun-laboro kun la aliaj parolantoj en via loĝ-loko kaj en via lando estas same valora. Kontaktu, do, la organizaĵojn ĉirkaŭ vi kaj kunlaboru kun la aliaj parolantoj de Esperanto. Ne estas reguloj pri tio, kion vi devas fari; vi rajtas labori tute libere laŭ via propra elekto. Ni ĉiuj estas volontulojvolontulo: homo, kiu proponas sin por plenumi taskon aŭ fari laboron, plej ofte sen-page, pro la deziro, kiu tiu tasko estu farita.. Renato Corsetti
  14. Anna

    Falo kaj resalto

    Silke Pan laboris en cirko. Ŝi brilis pri plonĝado (saltado en akvon de alta salto-tabulo), gimnastikado, kaj dancado. Kun grandaj sukcesoj ŝi saltis de trapezo al trapezo kune kun sia edzo. Kaj tiam en 2007, kiam ŝi havis 34 jarojn, ŝia vivo subite ŝanĝiĝis. Ŝi havis teruran akcidenton. Dum cirka prezentado de la trapezo, ŝia edzo maltrafis ŝian manon kaj ŝi falis kaj rompis sian dorson. Ŝi perdis la uzon de siaj kruroj kaj nun devas resti en rul-seĝo. Tamen ŝi plu volas moviĝi, same kiel dum sia jun-aĝo. Ŝi lernis uzi man-biciklon: tio estas biciklo sur kiu oni kuŝas dum oni turnas la radojn per la manoj. Esperantistino Mireille Grosjean aŭdis intervjuon kun Silke Pan ĉe la svisa radio. Kiom da kuraĝo Silke havis! Mireille decidis intervjui ŝin por la Esperanta revuo Juna Amiko kaj por la aŭskultantoj de Muzaiko (tut-tempa internacia interreta radio-stacio en Esperanto). La diskuto okazis en la franca, ĉar ambaŭ virinoj loĝas en la franclingva parto de Svislando. Mireille tradukis kelkajn ŝiajn frazojn por aperigo en Juna amiko. Silke diris al Mireille: “Ni ĉiuj povas elekti nian manieron rigardi nian destinon. Estas nia respondeco kaj devo utile uzi nian vivon. Homo havas liberan elekton: ni povas decidi, ĉu niaj problemoj fariĝos marĉoj, kiuj manĝos nin, aŭ ĉu ili donos al ni novan forton por salti pli alten. Kiam mi ekzercis min pri plonĝado, mi devis eniri akvon kaj atingi la fundon por tie puŝi min alten denove. En la vivo okazas la samo: se venas frapo, oni uzu ĝin por reveni supren kaj eĉ iri pli alten. La malfacila momento en la vivo donas al ni forton. Ni ne simple naĝu kun la fluo, ni agu laŭ nia volo, ni iru nian vojon celitan.” Silke plu parolas: “Ĉiu persono havas sian apartan kapablon kaj povas, devas kontribui al bonfarto de la mondo. Tiuj personoj, kiuj daŭre plendas, alportas nenion al la mondo.” Nun ŝi estas ĉampionino en manbiciklado… ŝi grimpis bicikle sur la 15 plej altajn pasejojn tra montaro Alpoj… Ŝi ofte biciklumis por kolekti monon por kuracaj programoj. Ŝi vivas kun konstantaj doloroj. Tamen ŝi diras: “Se mi pensas nur pri miaj doloroj, tio utilas al nenio. Mi devas lerni malproksimiĝi de mia dolora korpo. Se iu plendas, tio similas al kraĉado sur donacon. La vivo estas donaco, tiel bela donaco. Se mi pensas pri miaj brakoj, kiuj bone funkcias, tio ebligas al mi resti forta. Ŝi gvidas kaj konsilas diversajn sportisto-grupojn kaj ofte prelegas. Ŝi verkis libron, kiu aperis en aprilo 2018: À la conquête de nouveaux sommets ("Venkante novajn pintojn"). Ŝi daŭre sportumas, ĉar ŝi ŝatas tion, kaj ĉar tiu aktiveco estas saniga kaj por la sanaj personoj kaj ankoraŭ pli por la handikapitoj. Mireille finas sian artikolon per la vortoj “Ni trovu kuraĝon el ŝia ekzemplo!” La plena artikolo estas legebla en Juna amiko n-ro 2/2018 de majo 2018.
  15. Anna

    Turka Stelo

    Tre bela revueto estas Turka Stelo. Ĝi aperas ĉiu-monate, kaj estas sen-page legebla en la reto. Kvankam ĝi ne estas verkita per facila lingvaĵo, ĝi estas tre taŭga por lernantoj, ĉar la artikoloj estas mallongaj, tre variajvariaj: tre diversaj kaj malsamaj inter si., kaj multaj estas sufiĉe facilaj. Malnovaj numeroj de tiu revuo troviĝas en la ret-paĝo de la turka esperantistaro. Iru al la paĝo “Dergi/Revueto”, kaj tie vi trovos la lastajn jar-kolektojn. Ekde la pasinta majo, la revuo estas legebla ankaŭ en la formo ePub, tiel ke oni povas legi ĝin per poŝ-legilopoŝ-legilo: malgranda ilo kun ekrano per kiu eblas legi librojn kaj aliajn dokumentojn.. La redaktoro, Vasil Kadifeli, invitas legantojn sendi siajn kontribuaĵojn por tiu revuo, ankaŭ se ili ne loĝas en Turkujo.
  16. Tuj antaŭ la komenco de la 24a Kongreso de Ukrainia Esperanto-Asocio (UkrEA) oni starigis memor-tabulon por la fama poeto, verkisto kaj esperantisto Vasilij Eroŝenko. Legu pli pri Eroŝenko ĉi tie. La ceremonioceremonio: festo por speciala religia aŭ publika okazo. okazis en Lvivo la 19an de oktobro 2018. Lvivo estas unu el la ĉefaj kultur-centroj de Ukrainujo. En 1991 multaj el la stratoj en Lvivo estis renomitaj, kaj unu sufiĉe longa strato ricevis la nomon Eroŝenko. En tiu strato sur la muro de la plej bela kaj arte ornamitaornami: aldoni belajn detalojn al objekto por beligi ĝin. domo estis starigita la tabulo. La programo estis organizita de la prezidanto de UkrEA, s-ro Eŭgeno Kovtonjuk. Salutis s-ino Oksana Stelmaĥ, membro de la konsilantaro de tiu urbo. Sekvis la saluto kaj gratulo de la vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Stefan MacGill.
  17. Anna

    Vasilij Eroŝenko

    Eroŝenko (1890-1952) estis blindablinda: sen la kapablo vidi. esperantisto el Rusujo de ukraina devenode-veno: la loko aŭ situacio de kie oni venas.. 18-jara li eklernis Esperanton, kaj post kelkaj jaroj li vojaĝis al Britujo, kie li studis en lernejo por blinduloj. En 1915 li vojaĝis al Japanujo, kie li studis masaĝadonmasaĝi: tuŝadi kaj premi la korpon per la manoj por kuracaj celoj. ĉe blindula lernejo en Tokio, ĉar li aŭdis, ke japanaj blinduloj ofte viv-tenasviv-teni: teni viva, ekzemple per la laboro kaj mon-gajnado. sin per tiu profesio. Tie li tre ageme informis la aliajn studentojn pri Esperanto. Post du jaroj li vojaĝis al Siamo (nuntempa Tajlando) kaj fondis tie lernejon por blinduloj. Sed tio estis nur la komenco de liaj vojaĝoj. Poste li veturis ankaŭ al Hindujo, Japanujo kaj Ĉinujo. Eroŝenko estis politike progresema, kaj tial okazis, ke en Hindujo li estis malliberigita, en Japanujo arestitaaresti: kapti homon, kiu agis kontraŭleĝe, kaj teni lin aŭ ŝin ĉe policejo aŭ en malliberejo., kaj poste li estis forsendita el tiuj landoj. Ĉar li bone sciis la japanan lingvon, Eroŝenko verkis en tiu lingvo multajn rakontojn por geknaboj kaj tre famiĝis inter la progresemaj japanaj literaturistoj. En Ĉinujo li instruis rusan literaturon kaj aliajn temojn en Pekina universitato kaj en edukista lernejo por virinoj. Dum la lastaj 29 jaroj de sia vivo Eroŝenko loĝis en diversaj urboj de Sovet-unio, kie li verkis kaj laboris. Li fondis la unuan lernejon por blinduloj en Turkmenujo en 1935, kaj mem laboris tie dum dek jaroj. Eroŝenko verkis plurajn originalajn verkojn en Esperanto, kaj ankaŭ en la japana kaj la ĉina. Por pli detalaj informoj pri la vivo de Eroŝenko vidu la artikolon en Vikipedio.
  18. Liven Dek estas la plum-nomoplum-nomo: kaŝnomo de verkisto, kiun li/ŝi uzas anstataŭ la vera nomo. de hispana Esperanto-verkisto, Miguel Gutiérrez Adúriz. Li eldonas scienc-fikciajnfikcio: romano, novelo aŭ rakonto pri afero, kiu ne vere okazis. libro-seriojn kun noveloj de si mem kaj aliaj verkistoj, kaj gajnis plurajn literaturajn premiojn pro siaj poemoj kaj noveloj. Li ankaŭ verkis lernolibron por hispan-lingvanoj kaj Esperantan-hispanan vortaron. Jen du mallongaj poemoj de li, kiujn li legos al vi. Unue, Sur la tombon Sur la tombontombo: fosaĵo en la tero, kien oni metas mortinton; memoriga ŝtono starigita super tia fosaĵo. de nia amo, kiel ĉiudimanĉe, jam de tri jaroj, mi lasis hodiaŭ mian faskonfasko: aro da longaj objektoj, tenataj aŭ ligitaj kune, ekzemple floroj, lignopecoj aŭ simile. de floroj apud la via. Kaj fine, Kiel ajnan Kiel ajnan cigaredon, mian vivon vi fumis; kaj purema, aŭ eble por evitieviti: peni ne fari, ne uzi, ne renkonti. incendionincendio: granda fajro, kiu atakas domon, urbon, arbaron aŭ simile.… surplanke la stumponstumpo: mallonga restanta parto, ekzemple de fumita cigaredo. vi tretistreti: premi sub la piedo..
  19. Kio estas Lingva Festivalofestivalo: granda festa kunveno ofte kun aparta temo, ekz. pri arto, filmo, muziko aŭ simile.? Lingva Festivalo estas lingvoj, kun lingvoj, kaj eĉ pli da lingvoj. En tradiciaj Lingvaj Festivaloj ne estas muziko, nek danco, nek komercaj aferoj. La festivalo estas por amantoj kaj ŝatantoj de lingvoj. Do, LINGVA Festivalo. Oni instruas lingvojn en la Festivaloj, kaj la kursetoj daŭras nur 40 minutojn. La lecionoj donas iom da gramatiko, iom da vortoj, iom da frazoj. La plej populara frazo eble estas “Mi amas vin”. En la unua Lingva Festivalo de Francio en 1995, partoprenis 32 lingvoj. En la dua festivalo en 1996 estis jam 65. En la tria, 85. La plej grandaj festivaloj ĝis nun okazis en Ĉinio kaj Anglio kun pli ol cent lingvoj en ambaŭ aranĝoj. La Festivalo venas de esperantistoj. Danke al ilia partopreno en Francio, Rusio, Ĉinio kaj multaj aliaj landoj okazas pli kaj pli da festivaloj. Baldaŭ okazos la unua Lingva Festivalo en Afriko, en Benino. Dennis Keefe
  20. La 18-an de Septembro 2018 Vikipedio en Esperanto atingis sian 250-milan artikolon. La artikolo estas inter la plej mallongaj: ĝi temas pri Livaie, malgranda komunumokomunumo: malgranda regiono, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo. en Francujo, kiu en 2015 havis nur 190 loĝantojn. La artikolon verkis Dominik. Vikipedio en Esperanto estis fondita de usona esperantisto Chuck Smith en novembro 2001. Kun la helpo de Jerry Muelver kaj Stefano Kalb, li laboris por fari bazan vikipedion de 139 artikoloj. Ĝi unue aperis la 2-an de januaro 2002 kun pli ol 300 paĝoj. Post tiu komenco, la Esperanta vikipedio daŭre kreskas danke al la laborado de multaj esperantistoj. Nuntempe pli ol 300 uzantoj redaktas Vikipedion en Esperanto ĉiumonate. La Esperanta vikipedio tenas la 32-an lokon inter ĉiuj vikipedioj laŭ nombro de artikoloj. Ĝi estas iom pli granda ol la armena kaj bulgara vikipedioj (kiuj estas n-roj 33 kaj 34 en la listo), kaj iom malpli granda ol la turka kaj eŭska (n-roj 30 kaj 31). Gravas ne nur la kvanto de artikoloj, sed ankaŭ ilia kvalito. Se oni konsideras la kvaliton de la 1000 plej gravaj artikoloj, la Esperanta vikipedio estas en tre bela 16a loko. En oktobro 2018 ĝi havis 290 “elstarajnel-stari: stari alte super la aliaj membroj de grupo pro rimarkinda kvalito. artikolojn” kaj 208 “legindajn artikolojn”. Ĝenerale, tamen, la artikoloj en la Esperanta vikipedio estas sufiĉe mallongaj. Ĉar la redaktantoj de la Esperanta vikipedio devenas de multaj malsamaj landoj, ĝi havas la plej internacian grupon de redaktantoj el ĉiuj vikipedioj en ĉiuj lingvoj. Surbaze de informo en Gazetara Komuniko de UEA n-ro 757 (2018-09-20).
  21. Esperantistoj ĉe la Universala Kongreso de Esperanto havis la plezuron aŭskulti salutmesaĝon de la Ĝenerala Direktorodirektoro: ĉefo de oficejo, laborejo, komerca organizaĵo, asocio aŭ simile. de UneskoUnesko: Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo.. La okazo estis la Inaŭguro (malferma ceremonioceremonio: festo por speciala religia aŭ publiko okazo.) de la 103-a UKUK: Universala Kongreso de Esperanto. en Lisbono, Portugalujo, en la 29-a de julio 2018. La nova Ĝenerala Direktoro de Unesko estas francino (fakte ŝi estas ĝia dua ina direktoro), Audrey Azoulay. Ŝia salutmesaĝo estis nekutime interesa. Ĝi ne estis nura ĝentilaĵo, sed enhavis seriozajn konsiderojn pri la neceso defendi malaperantajn lingvojn kaj pri la agado de la Esperanto-movado tiucele. Jen kelkaj frazoj (iom simpligitaj) el ŝia salutmesaĝo: Kiel vi scias, Unesko subtenassub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu. la instruadon de Esperanto ekde multaj jaroj. Estas fakto, ke nia Organizaĵo kaj la esperantista movado havas komunajn valorojn: esperon pri konstruado de paca mondo, kun-vivadon inter la popoloj, respekton al kultura diverseco […] Ni devas defendi la lingvojn, ĉefe la maloftajn lingvojn, la lingvojn de malgrandaj popolo. Ni scias nun-tempe, ke du tiaj lingvoj malaperas ĉiumonate. Tio estas grandega perdo por la homa heredaĵoheredaĵo: tio, kion oni laŭleĝe trans-donas post sia morto al siaj gefiloj aŭ al aliaj homoj.. Ni devas krei publikajn politikojn por defendi plur-lingvismon en la instruado, sed ankaŭ en la virtuala spaco de la Reto, tiel ke plu vivu la lingva kaj kultura diverseco en ĉiuj hom-grupoj. […] Tiu agado de Unesko ankaŭ estas VIA agado. Ĉar Esperanto ne volas forigi la grandan kvanton da parolataj lingvoj en la mondo; male Esperanto estas taŭga ilo por komuniki en respekto de ĉiuj lingvoj, ĉu de malgrandaj grupoj, ĉu de la plimulto. […] Paroli Esperanton estas alten iri, esti mond-civitanocivitano: ŝtatano. – sen forlasi siajn apartajn ligojn. […] La elektenda direkto certe estas tiu, kiun via Movado kaj nia Organizaĵo montras de jaroj: savi kaj viv-teni tiun gravegan parton de la homara heredaĵo: la lingvojn. Defendi la lingvan diversecon kaj kuraĝigi al plur-lingva edukado. […] “Multaj voĉoj, unu mondo” – jen la sloganoslogano: mallonga, facile memorebla frazo esprimanta ideon aŭ idealon. de nia fame konata revuo Unesko-kurierokuriero: homo, kies okupo estas rapide porti korespondaĵojn aŭ pakaĵojn. La vorto kuriero ofte estas uzata kiel nomo de gazeto.. “Multaj voĉoj, unu mondo”, tiel tradukiĝas al Esperanto tiu idealo, kiun vi kaj ni havas – kaj kiu staras sur nia revuo, kiu nun aperas en Esperanto: Unesko-Kuriero.
  22. Anna

    Kio estas UEA?

    En ĉi tiu retejo vi ofte legos pri UEA. Se vi ne jam scias, sen-dube vi demandas vin, kio estas tiu UEA, pri kiu oni tiel multe parolas? Ĝia plena nomo estas Universala Esperanto-Asocio, kaj ĝi estas la plej grava kaj la plej granda tut-monda Esperanto-asocio, fondita en 1908. Estas grave por la Esperanto-movado havi centran asocion, kiu povos reprezentireprezenti: prezenti sin nome de iu asocio. la lingvon kaj la movadon kiel tuton ĉe internaciaj organizaĵoj kiel UN kaj Unesko. UEA havas landajn asociojn en 70 landoj kaj individuajn membrojn en 102. Ĉiujare ĝi organizas Universalan Kongreson (UK), la plej grandan kunvenon de Esperanto-parolantoj. La UK okazas en malsama lando ĉiujare. La unua UK okazis en la jaro 1905, kaj en 2019 estos la 104a UK en Lahtio, Finnlando de la 20a ĝis la 27a de julio. UEA eldonas la monatan revuon Esperanto kaj la junularan revuon Kontakto. Ĝi prizorgas la multlingvan retejon esperanto.net kaj la propran retejon, krome kompreneble ĉi tiun novan retejon uea.facila. La pli junaj membroj de UEA (ĝis 35-jaraj) estas prizorgataj de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Legu pli pri UEA en la rubriko Aktualeaktuala: nuntempa. pri UEA, kaj pri TEJO en ĝia retejo. Stefan MacGill
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.