Salti al enhavo

Kajto: Masko

Meze facila

Muzik-grupo Kajto prezentas en 4,2 minutoj, per bela, komprenebla voĉo, kion faru virino por havi plaĉan aspekton. Esperantlingvaj subtitolojsub-titolo: skriba teksto aldonita al filmo en la malsupro de la ekrano. helpas la komprenon.

  • Ŝati 3
  • Ami 1

Ĉu laŭ via opinio la filmeto estas facila aŭ malfacila por Esperanto-lernantoj?
 malfacila,
 tre facila




Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Bela kanto, pensiga mesaĝo. Tre bona teksto, sufiĉe facila por Esperanto-lernantoj!

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Bela maniero prezenti al novaj lernantoj Esperantan muzikon. Sendube estas tre helpe, ke aperas la vortoj en la filmeto. Mi pensas, ke kelkaj lernantoj eĉ kunkantos la kanton! "Naŭza, aĉa, kromfiasko: figrimaco de pajaco. Ĝis min kaptis la sagaco: forgesita estis masko"!

Kelkaj vortoj ne estas tiel facilaj, do mi esperas, ke por kelkaj lernantoj estus utile, se mi klarigus:

  • fiasko: tuta malsukceso
  • grimaco:

Image result for grimace

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

  • fiasko: tuta malsukceso

Bonege. Kaj, ĉu vi scias la etimo (=vorto, de kiu alia vorto devenas, origino de vorto) de la vorto 'Fiasko'? En la itala lingvo, ĝi difinas speco da botelo ĉirkaŭita de pajlo, kiun oni uzas precipe por enhavi ruĝan vinon, ekzemple la vinon "Chianti" (Kjanti). Do, en la epoko de la unuaj operoj (=Muzika teatraĵo, konsistanta el kantoj kaj kvazaŭkantoj akompanataj de orkestro kaj kelkafoje baletoj), homoj kutime vizitis la teatron ne nur por 'spekti' operojn, sed ankaŭ por renkonti siajn geamikojn, por manĝi kaj por trinki dum la operado. Estis kutime kunporti siajn manĝaĵoin kaj trinkaĵojn. Fiaskoj estis kutime viditaj en teatroj. Kiam la publiko ne ŝatis ion ajn en la opero, kelkaj spektantoj ĵetis aferojn al la kantistoj por montri sian malaprobon. Kiam ili tute malŝatis la operon, ili ĵetis fiaskojn sur la scenejon!

Tiel la operaĵo fariĝis "Fiasco" kaj la vorto fariĝis ne nur la nomo de la botelo sed ankaŭ la nomo de granda malsukceso.

  • Ŝati 1
  • Dankon 2

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Fakte, mi tute ne konis la vorton 'pajaco' kaj ĵus konstatis, ke mi ne aldonis ĝin al mia listo!

  • pajaco: tiu ĉi vorto venas de la italo pagliaccio kaj signifas 'klaŭno' aŭ 'grimacisto' de la malnova teatro:

Image result for pagliaccio

Mi konsilas al novaj lernantoj ne uzi la vorton, ĉar eĉ multaj spertuloj sendube neniam aŭdis pri ĝi! Kutime oni diras 'klaŭno', laŭ mi.

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Vi pravas. La vorto 'pajaco' venas de la itala vorto 'pagliaccio', tre kutima, konata kaj uzata vorto, kvankam italoj ankaŭ uzas la angledevenan vorton 'clown'. Same kiel 'Fiasco', la vorto alprenis ankaŭ alian, figuran signifon. Tiu signifo priskribas homon, kiu ne estas serioza aŭ kiu ne kapablas organizi aŭ funkciigi ion ajn. La vorto 'pagliacciata' priskribas situacion, kiu ne estas bone organizata kaj sendube fariĝis fiasko...

Eble amantoj de la kinarto memoras la filmon de Federico Fellini 'I Pagliacci' (La Klaŭnoj), 1970.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Dankon por la vortklarigoj! "Pajaco" kaj "fiasko" estas uzata ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la hungara, en la sama senco, preska ŭ kun la sama elparolo.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Tre bela kanto! La lingvaĵo ne estas facila - fakte mi persone donus al ĝi nur du stelojn, tamen ĝi vere estas spektinda kaj la subtitoloj helpas. Lernantoj povos re-spekti ĝin kaj iom post iom serĉi la vortojn en la vortaro. La homo, kiu faris la filmeton, evidente dediĉis amason da tempo por serĉi la ĝustajn fotojn por ilustri la kanton.

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.