Salti al enhavo

Zamenhof-tago 2018

La Esperanto-movado ekzistas nun de pli ol 130 jaroj, kaj dum tiu tempo la esperantistoj ekhavis siajn proprajn kutimojn kaj tradiciojn.

Unu tia tradicio estas la festado de Zamenhof-tago. Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859,  kaj esperantistoj tra la mondo organizas apartajn kunvenojn ĉirkaŭ tiu dato por festi lian naskiĝtagon. La 15-a de decembro estas samtempe la Tago de la Esperanto-libro kaj la Tago de la Esperanta kulturo.

Ĉe Esperanto-kluboj oni ofte organizas prelegon pri la idearo de Esperanto, la vivo de Zamenhof, aŭ aliaj temoj aparte ligitaj kun la ideoj de Zamenhof kaj la lingvo, kiun li kreis. Foje oni ankaŭ aranĝas kunvenon kunlabore kun ne-esperantista asocio, ekzemple kun kultura centro aŭ simile.

Jen kelkaj grupoj, kiuj festis Zamenhof-tagon ĉi-jare.

Ĉe la Esperanto-grupo en Romo, Italujo, Giulio Marino prezentis monologon (teatraĵon por unu sola aktoroaktoro: homo, kiu ludas en teatraĵo aŭ filmo.) kun la titolotitolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko. “La perfekta lingvo”. Ĉeestis ne nur esperantistoj, sed ankaŭ la itala nacia televido (RAI), kiu filmis ĉion.

Ĉe Internacia Esperanto-Institutoinstituto: organizaĵo kun aparta celo, okupiĝanta kutime pri scienco, edukado aŭ iu profesio. en Hago, Nederlando, renkontiĝis 21 esperantistoj por tut-taga aranĝo la 15-an de decembro. Okazis prelegoj pri la frua Esperanto-movado, agrabla tagmanĝo en itala restoraciorestoracio: manĝejo, kie oni pagas por manĝi., literatura kvizokvizo: konkursa demandado pri diversaj scioj. kaj kuna kantado. 

Okazis ankaŭ internacia fest-kunsido per Skajposkajpo: programo por interparoli voĉe (eventuale ankaŭ vide) per interreto.. Tio estis organizita de la respondeculoj de la retejo edukado.net. Honorahonori: trakti iun kun granda respekto pro la gravaj aferoj, kiujn tiu homo faris aŭ faras. gasto estis Margaret Zaleski-Zamenhof, pra-nepino de la kreinto de Esperanto. 

Schermafbeelding 2018-12-15 om 13_13_47.png

En Rumonge, Burundo, okaze de Zamenhof-tago estis organizita piedpilka ludo inter esperantistoj kaj laboristoj de loka radi-stacio. La ludo estis dissendatadis-sendi: elsendi programon per radio aŭ televido. radie dum ĝi okazis, kun informoj pri Esperanto kaj pri Zamenhof-tago. Post la ludo estis intervjuo. Informoj pri Esperanto estis dissendataj ankaŭ poste dum la vespera novaĵ-programo.

2120289164_Z-tagoBurundo.thumb.jpg.ec3eb34603e6892c6545df996fb88b85.jpg

Gaŭĉa Esperanto-Asocio en Porto Alegre, Brazilo, tre vigle festis la okazon per kuna manĝado en restoracio, muziko, paroladetoj, tre amuza frenezeta teatraĵo kun la titolo Esperanta Hom-maŝino, ludo, kaj Zamenhof-taga kuko. Fotoj de la okazo troviĝas en la paĝo de tiu grupo en Fejsbuko.

Image may contain: 3 people, people smiling, people sitting, table and indoor

  • Ŝati 1


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Join the conversation

You can post now and register later. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.