Salti al enhavo

Lingvoj, lingvoj, kaj eĉ pli da lingvoj


 Diskonigi

Kio estas Lingva Festivalofestivalo: granda festa kunveno ofte kun aparta temo, ekz. pri arto, filmo, muziko aŭ simile.? Lingva Festivalo estas lingvoj, kun lingvoj, kaj eĉ pli da lingvoj. En tradiciaj Lingvaj Festivaloj ne estas muziko, nek danco, nek komercaj aferoj. La festivalo estas por amantoj kaj ŝatantoj de lingvoj. Do, LINGVA Festivalo. Oni instruas lingvojn en la Festivaloj, kaj la kursetoj daŭras nur 40 minutojn. La lecionoj donas iom da gramatiko, iom da vortoj, iom da frazoj.  La plej populara frazo eble estas “Mi amas vin”.

En la unua Lingva Festivalo de Francio en 1995, partoprenis 32 lingvoj. En la dua festivalo en 1996 estis jam 65. En la tria, 85. La plej grandaj festivaloj ĝis nun okazis en Ĉinio kaj Anglio kun pli ol cent lingvoj en ambaŭ aranĝoj.

La Festivalo venas de esperantistoj. Danke al ilia partopreno en Francio, Rusio, Ĉinio kaj multaj aliaj landoj okazas pli kaj pli da festivaloj. Baldaŭ okazos la unua Lingva Festivalo en Afriko, en Benino.

 

Dennis Keefe

  • Ŝati 3
  • Malŝati 1

Dennis Keefe estas usonano, kiu verkas interesajn novajn kursojn en Esperanto: BEK, Valencia Metodo, NESPO, UNESKO-Kuriero. Fondinto de Lingvaj Festivaloj, Universitato de Esperanto, Esperanto-Insulo en Ĉinujo, kaj Esperanto-Plaĝo en Hispanujo.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Dankon, Zhangwei.  La foto estas de la Lingva Festivalo de Hisapnio, en Madrido, 2018, dum la kongreso de la instruistoj de Esperanto (ILEI).  La foto montras kio okazas dum Lingva Festivalo: instruado de lingvoj, kaj ne tabloj aŭ libroj en foiro.  La kurso en la foto estas de la kataluna lingvo, kaj la kursgvidanto loĝas en Katalunio.  La kurso estis tre interesa.  Mi estis tie.  Unu el la ĉinaj festivaloj, ĉe la Universitato de Nankino videblas ĉe

 

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.