Salti al enhavo

Kio estas UEA?

En ĉi tiu retejo vi ofte legos pri UEA. Se vi ne jam scias, sen-dube vi demandas vin, kio estas tiu UEA, pri kiu oni tiel multe parolas?

Ĝia plena nomo estas Universala Esperanto-Asocio, kaj ĝi estas la plej grava kaj la plej granda tut-monda Esperanto-asocio, fondita en 1908. Estas grave por la Esperanto-movado havi centran asocion, kiu povos reprezentireprezenti: prezenti sin nome de iu asocio. la lingvon kaj la movadon kiel tuton ĉe internaciaj organizaĵoj kiel UN kaj Unesko.

UEA havas landajn asociojn en 70 landoj kaj individuajn membrojn en 102. Ĉiujare ĝi organizas Universalan Kongreson (UK), la plej grandan kunvenon de Esperanto-parolantoj. La UK okazas en malsama lando ĉiujare.  La unua UK okazis en la jaro 1905, kaj en 2019 estos la 104a UK en Lahtio, Finnlando de la 20a ĝis la 27a de julio.

UEA eldonas la monatan revuon Esperanto kaj la junularan revuon Kontakto. Ĝi prizorgas la multlingvan retejon esperanto.net kaj la propran retejon, krome kompreneble ĉi tiun novan retejon uea.facila.

La pli junaj membroj de UEA (ĝis 35-jaraj) estas prizorgataj de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Legu pli pri UEA en la rubriko Aktualeaktuala: nuntempa. pri UEA, kaj pri TEJO en ĝia retejo.

 

Stefan MacGill

 

Stefan MacGill estas nov-zelandano loĝanta en Hungarujo. Li estas vic-prezidanto de UEA.

  • Ŝati 3


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Renate skribis ke ekzistas pli ol 100 landaj asocioj sed vi skribis ke ekzistas nur 70. Cxu la aliaj pli ol 30 landaj asocioj ne estas ligitaj al UEA? Kiaj do estas tiuj 30 asocioj kaj kial ili ne estas ligitaj al UEA?

Disdoni tiun ĉi komenton


Ligo al komento
Kunhavigi en aliaj retejoj

Dankon pro via retejo. Mi estas komencanto kaj mi troviĝas tre utila ĉi tiu retejo. Dankegon! Mi estas ano de AEU (Andaluzia Esperanto-Uniĝo)

Disdoni tiun ĉi komenton


Ligo al komento
Kunhavigi en aliaj retejoj

ekzistas pluraj landaj asocioj ne ligitaj al uea pro pluraj motivoj. kelkaj estas tro junaj kaj la aktivuloj havas tre malklarajn ideojn pri la tutmonda movado (lastatempe oni eksciis pri landa asocio en Ruando aŭ najbara lando) aŭ tro maljunaj kaj apenaŭ agantaj (ekzemple la landa asocio en Libano). en kelkaj okazoj eĉ la 'landeco' estas duba. Ĉu la andaluzia esperanto-asocio estas landa asocio kiel la kataluna laŭ la katalunoj? kunordigo de nia tuta 'armeo' estas io tre malfacila kaj cetere la interreta fenomeno kaj la mitoj pri jam realigita tutmondiĝo igas la taskon ankoraŭ pli malfacila. amike, renato

 

Disdoni tiun ĉi komenton


Ligo al komento
Kunhavigi en aliaj retejoj


Join the conversation

You can post now and register later. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.