Salti al enhavo

Vivanta naturo, floranta kulturo


 Diskonigi

“Vivanta naturo, floranta kulturo”: jen la kongresa temo de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto. Kion tio signifas?

La prezidanto de UEA, Mark Fettes, klarigas, ke la venonta UKUK: Universala Kongreso de Esperanto. okazos en Lahtio, Finnlando. Li diras, ke Lahtio estas tre verda urbo, kie oni multe atentas pri la naturo, kaj ke tio estas la bildo, kiun ĝi volas prezenti al la mondo. Tial por la kongresa temo oni volis aparte paroli pri la ligoj inter la homa mondo kaj la multe pli vasta vivanta mondo ĉirkaŭ ni.

Jam de pli ol du jarcentoj, laŭ Fettes, diversaj sociaj kaj ideaj movadoj atentigas, ke kreskas la disiĝo inter homoj kaj la naturo. Tiel ambaŭ flankoj malgajnas. Jen, unuflanke, la naturo suferas, ĉar la homoj rigardas ĝin nur kiel fonton de rimedoj, de kie ili povas sen-lime preni ĉion, kion ili bezonas. Jen, aliflanke, la homo suferas, ĉar ni estas enfermitaj en la bruo kaj premo de la industrio, de la urbegoj, de la konsumismokonsumismo: la deziro aĉeti kaj posedi ĉiajn aferojn, ankaŭ senutilajn, proponatajn en vendejoj.. La sekvojn ni vidas ĉirkaŭ ni ĉie, tutmonde. La naturo malsanas, dum la kulturo febrasfebri: havi tro varmegan korpon pro malsano..

Sed dum la kongreso ni ne pensos nur pri tiuj malbonaj flankoj de la rilato inter homoj kaj naturo. Ni rigardu antaŭen. Kiel restarigi harmonianharmonio: bela aranĝo de samtempaj, tre agrablaj, muzikaj sonoj aŭ koloroj ; sameco de sentoj inter pluraj personoj. rilaton inter la homa kulturo kaj la pli-ol-homa naturo? Kiel niaj kulturoj devas ŝanĝiĝi por reporti nin pli proksimen al niaj sam-teranoj, la plantoj kaj bestoj, la maroj kaj montoj? Kaj kion oni faras jam nun por sendi niajn sociojn en tiu direkto?

La urbo Lahtio mem proponos diversajn lecionojn al ni. Ĝi malpliigis sian utiligon de karbonokarbono: karbono troviĝas en ĉiuj vivantaj estaĵoj, sed ankaŭ en la gasoj, kiuj kontribuas al ŝanĝiĝo de la vetero kaj pli-varmiĝo de la tero., malpliigas la rubaĵojnrubaĵoj: senvaloraj, nedezirataj restaĵoj por forĵetado., pri-zorgas akvojn kaj arbarojn, faciligas la senaŭtan transportadon… kaj pri ĉio ĉi ni povos lerni per prelegoj dum la kongreso kaj ankaŭ per vizitoj organizotaj de lokaj fakuloj.

Laŭ Fettes: “Tiuj estas nur kelkaj aspektoj de riĉ-enhava temo. Venu al Lahtio por sperti mem, kiel la kongres-landaj naturo kaj kulturo povas nutrinutri: doni al vivanta estaĵo la manĝaĵojn necesajn por la vivo; doni al iu afero la necesajn materialojn por ke ĝi funkciu. ankaŭ nian propran, verdan kulturon!”.

La kongreso okazos en Lahtio, Finnlando, dum 20-27 julio 2019.

 

  • Ŝati 5
 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

antaŭ 4 horoj, Zhangwei diris:

Mi atendas la belan temopn mi gxuos tie.

Bone! Do vi planas iri cxeesti la UK-on en Lahtio (Finnlando).  

Kiel bonsxanca!

 

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.