Salti al enhavo

Legado estas agado


 Diskonigi

Estas granda plezuro por mi, bonvenigi la legantojn de uea.facila!

UEA estas asocio de ĉiuj esperantistoj. Nia ĉefa celo estas helpi homojn en la tuta mondo lerni kaj uzi Esperanton.

Estas multaj aspektoj de tiu agado. Niaj aktivuloj informas, instruas, organizas, verkas, kaj tiel plu.

Sed foje oni forgesas, ke antaŭ ĉio necesas lerni la lingvon. Kaj por tio necesas legi. Prefere legi multe.

135079467_MarkFettes.jpeg.92b7bd4d3f2c1b32a6d97a0f530f2f68.jpeg

Ekzistas multaj bonaj legaĵoj en Esperanto. Vi povas trovi kaj mendi ilin ĉe la Libroservo de UEA. Ĝi estas la plej granda vendejo de Esperanto-libroj en la mondo.

Sed vi povas ankaŭ legi tekstojn en retejoj. Ekzemple en ĉi tiu retejo uea.facila.

Mi esperas, ke per tiu legado vi lernos multe pri la nuntempa Esperanto-movado. Kaj ke tio helpos vin mem fariĝi aktiva esperantisto.

Tamen ĉefe mi esperas, ke vi ĝuos la legadon, kaj la lingvon mem. En la Esperanto-movado, legado estas agado!

Se la legado plaĉas al vi, bonvolu pripensi fariĝi membro de UEA. Tiel vi povos senti vin parto de monda reto de legantoj kaj aktivuloj.

Dankon pro via vizito kaj via legado. Revenu ofte!

Elkore salutas,

D-rod-ro: doktoro Mark Fettes
Prezidanto, Universala Esperanto-Asocio

  • Ŝati 6
  • Ami 1

Mark Fettes estas novzelandano-kanadano, profesoro pri edukado en la universitato Simon Fraser, Vankuvero, Kanado, kaj prezidanto de UEA ekde 2013.  

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi esperas, ke multaj novaj esperantistoj legos ĉi tiun retejon, eĉ se ili ne volas esti aktivuloj!

Cetere, mi atentigas pri lingva eraro. "Necesas ankaŭ la volon..." Tio devus esti: "Necesas ankaŭ la volo..." (sen akuzativo). Oni povas ŝanĝi la vortordon, sed la frazo havas la saman signifon: "La volo necesas por agadi". "La volo" estas la subjekto de la frazo, ankaŭ se ĝi sekvas la verbon.

Ligo al komento
share_externally

Mi pensas cxi artikolo verkia per Marko estas plej FACILA, mi ne travigxas malfacila vortoj kvankam kelkaj frazoj malfacilas kiel Anna opinas. Dankon.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.