Salti al enhavo

Bildstria libro por lernejanoj


 Diskonigi

Bonvenon! Laŭra kaj Petro malkovras Esperanton. Federico Gobbo kaj Yuri Gamberoni. Novjorko: Mondial, 2018. 75p. 23cm. ISBN 9781595693839. €9,90.

Malofte okazas, ke lernejaj instruistoj petas mallongan Esperanto-kurson de fakulo post rigardo de televida intervjuo. Malofte, jes, sed tio foje okazas. Kaj tio okazis al mi en la jaro 2017, kiam la atento al Esperanto en la ĝenerala socio estis pli granda ol kutime. 

Mi estas fakulo pri Esperanto ĉar mi instruas ĝin en du universitatoj, kaj pro tio de tempo al tempo oni petas de mi intervjuon pri la temo. En la lernejo "Riccardo Massa" en Milano, Italujo, oni jam konis mian klason pri la kreado de lingvoj, ĉar mi jam gvidas dum multaj jaroj tiun klason en bazlernejo laŭ la metodo Montessori. Post kiam la mezlernejaj instruistinoj rigardis la televidan intervjuon, ili petis min starigi kurseton pri Esperanto. Mi jesis al la propono entuziasmeentuziasmo: forta kaj tre vigla ŝato pri iu afero..

Sed, post la entuziasmo, venis momento de necerteco. Kiel oni instruas Esperanton al lernejanoj kiuj aĝas 11-14? Mi ne havis antaŭan sperton. Mi rigardis multajn lernilojn, kaj mi ne trovis taŭgan lernilon por la aĝo de la lernantoj kaj por la metodo Montessori. Restis nur unu solvo: verki novan lernilon. La rezulto estas la bildstriabild-strio: rakonto en la formo de serio de bildoj. libro Bonvenon! 

Per tiu libro mi celas doni superrigardon ne nur al la Esperanta lingvo sed ankaŭ al la kulturo kaj precipe al la ideoj de Zamenhof. Atentu, ke ĝi ne estas tradicia lernilo: ekzemple, ne enestas ekzercoj aŭ gramatikaj klarigoj. La celo de la bildstria libro estas nur doni interesan legaĵon al mezlernejanoj, kiuj per traduko, demandoj kaj respondoj, kaj ĉefe rol-ludojrol-ludo: ludo en kiu oni ŝajnigas esti alia persono, kvazaŭ en teatro., povas eklerni Esperanton. Pro tio, ankaŭ fluaj parolantoj povas ĝui la legadon, laŭ la espero de la ĉefa aŭtoro de la rakonto. La desegnojn faris itala profesiulo kiu nomiĝas Yuri Gamberoni, kiu estas amiko de Esperanto.

Federico Gobbo

Redaktite de Anna

  • Ŝati 5
  • Ami 1

Federico Gobbo estas profesoro pri lingvistiko en la Universitatoj de Amsterdamo kaj Torino. Li loĝas en Milano, Italujo, kun sia familio kaj multe vojaĝas pro sia profesio.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Finfine mi havis la okazon aĉeti tiun ĉi libron. Belegaj desegnaĵoj, ĉarma kaj lerniga rakonto pri la lingvo, la movado kaj la kulturo de Esperanto. Dankon. Mi ege rekomedas la libron kaj esperas vidi aliajn tiajn verkojn estonte.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.