Salti al enhavo

Memor-tabulo por Eroŝenko


 Diskonigi

Tuj antaŭ la komenco de la 24a Kongreso de Ukrainia Esperanto-Asocio (UkrEA) oni starigis memor-tabulon por la fama poeto, verkisto kaj esperantisto Vasilij Eroŝenko. Legu pli pri Eroŝenko ĉi tie.

La ceremonioceremonio: festo por speciala religia aŭ publika okazo. okazis en Lvivo la 19an de oktobro 2018. Lvivo estas unu el la ĉefaj kultur-centroj de Ukrainujo. En 1991 multaj el la stratoj en Lvivo estis renomitaj, kaj unu sufiĉe longa strato ricevis la nomon Eroŝenko. En tiu strato sur la muro de la plej bela kaj arte ornamitaornami: aldoni belajn detalojn al objekto por beligi ĝin. domo estis starigita la tabulo.

La programo estis organizita de la prezidanto de UkrEA, s-ro Eŭgeno Kovtonjuk. Salutis s-ino Oksana Stelmaĥ, membro de la konsilantaro de tiu urbo. Sekvis la saluto kaj gratulo de la vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Stefan MacGill.

  • Ŝati 2

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.