Salti al enhavo

Vikipedio en Esperanto atingas sian 250-milan artikolon


 Diskonigi

La 18-an de Septembro 2018 Vikipedio en Esperanto atingis sian 250-milan artikolon. La artikolo estas inter la plej mallongaj: ĝi temas pri Livaie, malgranda komunumokomunumo: malgranda regiono, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo. en Francujo, kiu en 2015 havis nur 190 loĝantojn. La artikolon verkis Dominik.

Vikipedio en Esperanto estis fondita de usona esperantisto Chuck Smith en novembro 2001. Kun la helpo de Jerry Muelver kaj Stefano Kalb, li laboris por fari bazan vikipedion de 139 artikoloj. Ĝi unue aperis la 2-an de januaro 2002 kun pli ol 300 paĝoj. Post tiu komenco, la Esperanta vikipedio daŭre kreskas danke al la laborado de multaj esperantistoj. Nuntempe pli ol 300 uzantoj redaktas Vikipedion en Esperanto ĉiumonate.

La Esperanta vikipedio tenas la 32-an lokon inter ĉiuj vikipedioj laŭ nombro de artikoloj. Ĝi estas iom pli granda ol la armena kaj bulgara vikipedioj (kiuj estas n-roj 33 kaj 34 en la listo), kaj iom malpli granda ol la turka kaj eŭska (n-roj 30 kaj 31).

Gravas ne nur la kvanto de artikoloj, sed ankaŭ ilia kvalito. Se oni konsideras la kvaliton de la 1000 plej gravaj artikoloj, la Esperanta vikipedio estas en tre bela 16a loko. En oktobro 2018 ĝi havis 290 “elstarajnel-stari: stari alte super la aliaj membroj de grupo pro rimarkinda kvalito. artikolojn” kaj 208 “legindajn artikolojn”. Ĝenerale, tamen, la artikoloj en la Esperanta vikipedio estas sufiĉe mallongaj.

Ĉar la redaktantoj de la Esperanta vikipedio devenas de multaj malsamaj landoj, ĝi havas la plej internacian grupon de redaktantoj el ĉiuj vikipedioj en ĉiuj lingvoj.

Surbaze de informo en Gazetara Komuniko de UEA n-ro 757 (2018-09-20).

  • Ŝati 4
  • Ami 2

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.