Salti al enhavo

Du poemoj de Liven Dek


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Liven Dek.

Liven Dek estas la plum-nomoplum-nomo: kaŝnomo de verkisto, kiun li/ŝi uzas anstataŭ la vera nomo. de hispana Esperanto-verkisto, Miguel Gutiérrez Adúriz. Li eldonas scienc-fikciajnfikcio: romano, novelo aŭ rakonto pri afero, kiu ne vere okazis. libro-seriojn kun noveloj de si mem kaj aliaj verkistoj, kaj gajnis plurajn literaturajn premiojn pro siaj poemoj kaj noveloj. Li ankaŭ verkis lernolibron por hispan-lingvanoj kaj Esperantan-hispanan vortaron. Jen du mallongaj poemoj de li, kiujn li legos al vi.

Unue, Sur la tombon

Sur la tombontombo: fosaĵo en la tero, kien oni metas mortinton; memoriga ŝtono starigita super tia fosaĵo.
de nia amo,
kiel ĉiudimanĉe,
jam de tri jaroj,
mi lasis hodiaŭ
mian faskonfasko: aro da longaj objektoj, tenataj aŭ ligitaj kune, ekzemple floroj, lignopecoj aŭ simile. de floroj
apud la via.

Kaj fine, Kiel ajnan

Kiel ajnan
cigaredon,
mian vivon vi fumis;
kaj purema,
aŭ eble por evitieviti: peni ne fari, ne uzi, ne renkonti. incendionincendio: granda fajro, kiu atakas domon, urbon, arbaron aŭ simile.
surplanke
la stumponstumpo: mallonga restanta parto, ekzemple de fumita cigaredo.
vi tretistreti: premi sub la piedo..

  • Ŝati 1
  • Ami 6

  • tombo:

gravestone-clipart-grave-stone-626159-698744.thumb.jpg.985ad6ca4e09946f1fcdc396c4a92363.jpg

  • fasko:

fasko.jpg.a7d0bfdf40a4dd3e589160b53187659b.jpg

  • stumpo:

Stumpo.JPG.7e83ed7988357662fb5f97b5a250d0a2.JPG

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Belegaj poemoj! Dankon, Liven Dek! Mi atendas pliajn!

Kaj unu propono al la mastrumantoj: Bonvolu krei apartan kategorion por literaturo. "Legaĵoj" estas tro ĝenerala por artaj kaj ne-artaj tekstoj - mi preferus facile trovi ilin aparte.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 6 horoj, Anna diris:

Dankon pro via komento - kaj ankaŭ pro la konsilo. Eble, kiam ni havos pli da artikoloj, ni povus krei du malsamajn kategoriojn. Sed ankoraŭ ne!

Kara Anna, la retadresoj de la artikoloj enhavas la nomojn de la kategorio, vidu ekzemple tiun ĉi:

https://uea.facila.org/artikoloj/legaĵoj/du-poemoj-de-liven-dek/

Do ne estas bona ideo poste krei novan kategorion, ĉar tiam la retadresoj ŝanĝiĝos, kaj la malnovaj ligiloj ĉesos funkcii. (Mi ja esperas, ke oni volonte rekomendos artikolojn kaj citos iliaj retadresojn. Tion mi mem intencas regule fari.)

Se vi planas estonte publikigi plurajn literaturaĵojn, preferindas krei apartan kategorion jam nun. Se vi tion ne planas, unusola komuna kategorio por literaturaj kaj neliteraturaj tekstoj estas en ordo.

Mi mem tutcerte preferas apartan kategorion kun multe da literaturaĵoj. :classic_smile:

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Krome, indas nepre mencii, el kiu libro estas prenitaj la poemoj. Eble tio eĉ instigos legantojn aĉeti tiun libron - do utilos eĉ rekta ligo al la katalogo de UEA.

Ekzemple, tiuj ĉi poemetoj estas el "Ibere libere", http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4412

Ligo al komento
share_externally

Je 2019-1-20 at 20:32, Mariana diris:

https://uea.facila.org/artikoloj/legaĵoj/du-poemoj-de-liven-dek/

Do ne estas bona ideo poste krei novan kategorion, ĉar tiam la retadresoj ŝanĝiĝos, kaj la malnovaj ligiloj ĉesos funkcii. (Mi ja esperas, ke oni volonte rekomendos artikolojn kaj citos iliaj retadresojn. Tion mi mem intencas regule fari.)

Kutime en retejoj adresoj ja funkcias tiel. En ĉi tiu tamen estas la lasta parto, kiu estas grava. La sistemo trovos la ĝustan artikolon, eĉ se mi ŝanĝos la nomon de la kategorio aŭ movos la artikolon al nova 🙂

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 4 horoj, Tim diris:

Kutime en retejoj adresoj ja funkcias tiel. En ĉi tiu tamen estas la lasta parto, kiu estas grava. La sistemo trovos la ĝustan artikolon, eĉ se mi ŝanĝos la nomon de la kategorio aŭ movos la artikolon al nova 🙂<span>

Bonege!

  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.