Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    974
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    813

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Unesko-kuriero estas internacia revuo eldonata de Unesko, la Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo. Ekde 2017 ĝi aperas ne nur en la ses oficialaj lingvoj de UN, plus la portugala, sed ankaŭ en Esperanto. Eblas aboni la revuon, se vi deziras ricevi ĝin poŝte, sed tio ne necesas, ĉar Unesko-kuriero estas senpage legebla en la reto. Tamen ne estas facile trovi la Esperantan eldonon en la retejo de Unesko. Jen ligo al la lasta numero kaj al ĉiuj pli fruaj numeroj. La ĉefredaktoro de la Esperanta Unesko-kuriero estas ĉina esperantisto Huang Yinbao (Trezoro). Li estas ankaŭ la homo, kiu konvinkis Uneskon eldoni la revuon en Esperanto, kaj li kontribuis al la kostoj de la eldonado per sia propra mono. Bona novaĵo estas, ke ekde la venonta numero la Esperanta Unesko-kuriero estos eldonata de la revuo El Popola Ĉinio. Tio signifas, ke la Esperanta eldono estos financata de la ĉina registaro. UEA (Universala Esperanto-Asocio) invitas aliajn organizaĵojn proponi sin kiel subtenanton de la Kuriero. La elektita subtenanto donos regulan jaran mon-helpon dum plur-jara periodo. Per tio la subtenanto mem ricevos plurajn privilegiojn: inter-alie ĝia nomo aperos en la revuo, ĝi rajtos ĉeesti kunlaborajn kunsidojn, organizatajn de Unesko kaj UEA, kaj ĝi povos nomi sin “organiza partnero de Unesko-kuriero en Esperanto” en siaj propraj komunikiloj. Aliflanke ĝi ne havos la devon mem prizorgi la eldonadon de la revuo, nek okupiĝi pri ĝia redaktado. Interesatoj bonvolu skribi al la Vicprezidanto de UEA Trezoro Huang Yinbao kaj al la Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer.
  2. Anna

    Londono

    De la 15a ĝis la 17a de novembro okazis lingva foiro The Language Show en Olympia, granda ekspoziciejo en Londono. Esperanto-Asocio de Britio mendis tie budon por prezenti Esperanton al la vizitantoj. Dum la tri tagoj, vendredo ĝis dimanĉo, esperantistoj deĵoris tie por paroli kun interesatoj, informi pri Esperanto, kaj anonci kursojn ne nur en Interreto sed ankaŭ ĉeeste en norda Londono. Tre sukcesa agado!
  3. Anna

    Parizo

    Leonard Newell naskiĝis en Londono en 1902, kaj lernis Esperanton en 1916. Li travivis interesan, aventur-plenan vivon en pluraj landoj. Li loĝis dum multaj jaroj en Aŭstralio, kie li fariĝis prezidanto de la nacia Esperanto-asocio. Li kunlaboris en pluraj Esperanto-gazetoj, inter-alie ĉe la grava revuo Literatura mondo. Li estis brila Esperanta tradukisto, instruisto kaj preleganto. Parizo de L. N. NEWELL Postlasis mi la koron en Parizo, Nun restas mia koro trans la mar’; Revenis mi al hejmo kun valizo Enue vivi dum alia jar’ ... Sed koron mi postlasis en Parizo. Aĥ, kiom mi sopiras al Parizo! Eksaltas mia sango en la vejn’; Urbego de gajeco kaj surprizo, De vino kaj kafejoj apud Seine Ĉielon spegulanta el turkiso. Printempe verdas arboj en Parizo, Bluetajn ombrojn ĵetas Notre Dame, Kaj kajoj malvarmetaj de Parizo Dormetas sub karesa suna flam’ Ĝis brilos lampoj sub krepuska grizo. Tre belaj estas Moskvo kaj Kadizo, Berlino, Buda, Romo kaj Vien’; Pli bela estas urbo sur Tamizo; Sed ravas min nur franca la siren’: Min sorĉos ĝis la morto nur Parizo. Da rimoj elĉerpiĝis la provizo: Mi finu. Sed komprenu anĝelar’: Post morto min atendos Paradizo, Sed iros al ĉiel’ nur ŝelo -- ĉar ... Mi lasos mian koron en Parizo. Notoj: Seine estas la nomo de la rivero, kiu fluas tra Parizo. Notre Dame estas la nomo de fama preĝejo (vidu la artikolon pri ĝi en uea.facila). Tamizo estas la nomo de la rivero, kiu fluas tra Londono. Dum vizito al Eŭropo en 1968 Newell subite mortis en vagonaro survoje al Parizo. Li estis enterigita en Parizo.
  4. Anna

    La vivo rozas

    Unue mi pensis, ke la kanto estas "Ne, mi bedaŭras nenion". La melodioj estas tre similaj, ĉu ne?
  5. Anna

    Tony

    Notu, ke "praktiki" en Esperanto ne estas sama kiel "practice" en la angla. Oni praktikas juron aŭ medicinon, sed ne lingvon! La ĝusta vorto en Esperanto estus "ekzerciĝi". Tio estas tre ofte eraro ĉe anglalingvanoj!
  6. Atentu pri la lasta novaĵo, aldonita ruĝe super la artikolo! La unuaj dek sendotaj filmoj ricevos donacon de 100 eŭroj!
  7. Anna

    Nova amuza Vortludo!

    Por bone funkcii, supozeble tiu ludo bezonas sufiĉe grandan ludantaron, en ĉiuj partoj de la mondo. Nature estos malpli da homoj en la komenco, kaj espereble ili ne rezignos antaŭ ol la grupo sufiĉe grandiĝos por certigi, ke oni ĉiam trovos kunludanton.
  8. Anna

    Kiu estis Kabe?

    Ankaŭ mi haltis unu-du fojojn, kiam mi unue eklernis Esperanton. Sed poste mi ĉiam reprenis ĝin. Kiel bonŝance! Sen Esperanto mia vivo nun estus tute malsama - interalie, mi ne estus renkontinta mian edzon.
  9. Anna

    Londono

    La 5-an de novembro Anna Lowenstein prelegis ĉe la nord-londona grupo pri Esperanto-agado en la virtuala mondo Dua Vivo. Per rolfiguro ŝi mem eniris tiun mondon por paroli kun la homoj tie, kiuj mem prezentis sin kaj klarigis sian agadon al la ĉeestantoj. Poste la membroj de la grupo ĝuis nevirtualan kunmanĝadon.
  10. Anna

    Londono

    Dankon, Matio! Estas kelkaj kluboj en kaj apud Londono. Mi ne scias pri la situacio en norda Anglujo, sed mi ĝojas scii, ke estas klubo en Leeds. Mi volonte legos novaĵojn pri ĝi en nia rubriko "Loke", post via venonta kunveno.
  11. Lasta novaĵo! Aperis la rezulto de la filmkonkurso (vidu la suban artikolon). Por trovi la rezulton, kontrolu ĉi tie. Partoprenis 35 filmoj (inter ili estis 10 filmetoj faritaj de Ĉina Radio Internacia) pri 30 urboj kaj asocioj en 15 landoj en kvin kontinentoj. Ĉi-jare oni festos la 55-jariĝon de la Esperantaj dissendoj de Ĉina Radio Internacia. Por festi tiun okazon Ĉina Radio kaj Universala Esperanto-Asocio anoncas filmo-konkurson “Mia Asocio, Mia Urbo”. La konkurso celas diskonigi Esperanto-asociojn en diversaj lokoj tra la mondo kaj samtempe la lokajn kulturaĵojn de la urboj, kie troviĝas tiuj asocioj. Por partopreni en la konkurso necesas sendi mallongan (2- ĝis 10-minutan) filmon, kun subtekstoj, pri sia Esperanto-asocio kaj pri la kulturaĵoj de sia urbo. Laŭ sugesto de UEA, vi povus ankaŭ filmi urbon, kie okazis aŭ okazos nacia aŭ internacia Esperanto-kongreso, kunveno, seminario, renkontiĝo, aŭ alia evento. Krom la filmo, necesas sendi ankaŭ artikolon bele ilustritan per bildoj aŭ fotoj pri la asocio kaj la kulturaĵoj de la urbo, kiun vi elektis. La filmo, artikolo kaj subtekstoj kompreneble devas esti en Esperanto. Sed atentu: la lim-dato jam alproksimiĝas! Necesas sendi la filmon ĝis la 15a de decembro. La tri plej bonaj filmoj estos prezentataj dum la Universala Kongreso en Montrealo. La gajnintoj ricevos tre interesajn premiojn: 1. senpagan aliĝon al la Universala Kongreso en Montrealo (aŭ repagon de la aliĝkotizo, se tio jam estis pagita); 2. loĝadon en hotelo dum la daŭro de la kongreso; 3. partan repagon (ĝis 500 eŭroj) de la vojaĝo. Premioto, kiu ne povos ĉeesti la kongreson, rajtos alimaniere uzi la premian sumon. Se vi deziras partopreni en la konkurso, atentu, ke vi devas esti individua membro de UEA por 2019. Nemembroj povas aliĝi ĉe la retejo de UEA. Bonvolu vidi la Gazetaran Komunikon de UEA por la detala regularo de la konkurso.
  12. Sternenhoch estas la unua opero verkita tute en Esperanto. Ĝi aperis en 2018 kun neatendita sukceso ĉe la Nacia Teatro en Prago, Ĉeĥujo. La muziko kaj teksto estis verkitaj de la ĉeĥa komponisto Ivan Acher surbaze de la romano Utrpení knížete Sternenhocha (“La suferoj de la princo Sternenhoch”), eldonita en 1928 de la ĉeĥa poeto kaj filozofo Ladislav Klíma. Acher mem ne parolas Esperanton, sed li deziris, ke la opero estu kantata en Esperanto, por ke la spektantoj aŭskultu la muzikon sed ne klopodu deĉifri la vortojn. Li sendis unuopajn scenojn al la tradukanto, kiu esperantigis la deziratajn frazojn, kaj nur poste Acher verkis la muzikon. Ivan Acher jam komponis muzikon por kelkaj filmoj kaj teatraĵoj, sed Sternenhoch estas lia unua opero. La tradukisto, Miroslav Malovec, poste ricevis la diplomon de UEA pro Elstara Arta Agado en 2019 sekve de tiu traduko. La 27-an de septembro 2019 la Nacia Teatro de Prago prezentis ĝin denove ĉe la Internacia Teatra Festivalo en Nitro. La prezentaĵo estas rete dissendata kun subtekstoj en la ĉeĥa, la angla kaj aliaj lingvoj. La plena opero Sternenhoch restos senpage spektebla en la reto ĝis la 26-a de marto 2020. Estas subtekstoj en la ĉeĥa, la franca, la germana kaj la angla, kun ebleco pri aŭtomata tradukado en 114 pliaj lingvoj. Per jena ligilo eblas spekti la tutan operon, kaj ankaŭ elekti subtekstojn en sia preferata lingvo. La opero estas prezentata kadre de grava kultura projekto OperaVision, kiu estas financata de Europa Unio. Ĝi celas konigi la mondon de opero al la plej vasta kaj divers-aĝa publiko per reta dissendado kaj prezentado de operoj. Al tio aldoniĝas artikoloj, intervjuoj kaj aliaj uzeblaj rimedoj por tiuj homoj, kiuj interesiĝas pri tiu arta formo kaj deziras lerni pli pri ĝi. Aldone al la plenlonga filmo Sternenhoch, ĉe la retpaĝo de OperaVision troviĝas ankaŭ aliaj filmetoj kaj intervjuoj. Se vi deziras malkovri pli pri tiu opero kaj pri la elekto de Esperanto por la teksto, bonvolu spekti mallongan prezenton de la reĝisoro Michal Dočekal kaj tre interesan intervjuon kun la komponisto Ivan Acher. Ambaŭ filmetoj havas subtekstojn en Esperanto. UEA varme invitas ĉiujn interesatojn spekti la operon kaj tiel subteni tre gravan utiligon de nia lingvo en la internacia kultura medio.
  13. Ĉu vi volas ludi amuzan ludon en Esperanto? Ludon per kiu vi povas ekzerci vian scion de Esperanto kaj eventuale lerni novajn vortojn? Ludu “Vortludo”-n, la novan senpagan poŝtelefonan ludon kreitan de danaj esperantistoj. La ludo similas al la konata tabul-ludo skrablo. Laŭ la kreintoj, ĝi enhavas vortliston kun pli ol 6 milionoj da Esperantaj vortoj. La reguloj de la ludo estas simplaj. Ĉiu ludanto ricevas sep literojn kaj metas kelkajn sur la tabulon por krei novan vorton aŭ por aldoni al vorto jam troviĝanta sur la tabulo. Ĉiu litero devas tuŝi unu alian literon sur la tabulo. Kiam oni uzas literojn, oni ricevas novajn, por ke oni ĉiam havu sep literojn, ĝis ĉiuj literoj estas jam prenitaj. Kiam ne plu restas literoj, la ludo finiĝas, kaj la ludanto kun plejmulto da poentoj gajnas. Ju pli longa la vorto, des pli da poentoj oni gajnas. Sed ne ĉiuj literoj estas egalaj. Ofte uzataj literoj kiel A, O, E meritas nur 1 poenton, sed maloftaj literoj meritas pli, ekzemple Ŝ gajnas 4 poentojn, Z 5 poentojn kaj Ĥ 9 poentojn. Ekzistas ankaŭ premiaj poentoj. En ĉiu kvadrato, unu el kvar lokoj enhavas kaŝitan premion, kiu donas pli da poentoj. Se oni metas la literon sur la kaŝitan premion en la verda kvadrato oni gajnas duoble da poentoj, kaj en la blua kvadrato oni gajnas trioble da poentoj. La ludo estas tre nova, do oni ankoraŭ plibonigas ĝin kaj aldonas novajn vortojn. Oni povas ludi kontraŭ nekonataj homoj, aŭ inviti amikojn (tio estas pli amuza). Oni povas sendi mesaĝojn al la alia ludanto por babili kaj diskuti la ludon. La ludo estas senpaga sed enhavas reklamojn. Eblas ludi ĝin per poŝtelefonoj Android aŭ iOS. Mi forte rekomendas la ludon, ĉar ĝi estas tre amuza. Ludante ĝin oni pripensas kaj mem eltrovas novajn vortojn. Robert Nielsen
  14. Jes, Rico, vi pravas, ke tiaj pozitivaj komentoj estas tre kuraĝigaj por ni kunlaborantoj!
  15. Multajn dankojn pro via bela komento! Ĉar vi petis korektadon laŭnecese, mi atentigas vin, ke post "da" ne devus aperi akuzativo, do "Ni bezonas pli da toleremo" kaj "Ni en Azio en havas sufiĉe da materialo". La akuzativo post la vortoj "bezonas" kaj "havas" fakte apartenas al la vortoj "pli" kaj "sufiĉe", sed tiuj vortoj ne prenas akuzativan formon. Pli facilaj ekzemploj estus "Ni bezonas cent gramojn da sukero", aŭ "Ni havas tri skatolojn da libroj". Vi vidas, ke la vortoj "gramoj" kaj "skatoloj" prenas akuzativon, tamen ne la vortoj post "da".
  16. Saluton ankaŭ al vi, Muhammad! Mi esperas, ke vi ĝuos legi la novan (tamen ne plu tre novan!) retejon.
  17. Anna

    Mireille

    Sen-rita emerito – sen-brutara nomado – babilema poligloto Jen originala maniero prezenti min. Ĉar mia persona nomo Mireille devenas de la provenca lingvo, malnova lingvo el suda Francio, kaj tiam estis MIREIO, mi kutimas uzi la nomon MIREJO en Esperantujo. Mi estas svisa franclingvanino. Emerito mi estas, mi estis lingvoinstruistino en mezlernejo. Mi aĝas pli ol 70 jarojn. Nomado mi estas, ĉar mi multe vojaĝas. Tamen kutime nomado vojaĝas por serĉi herbon kaj akvon por siaj brutoj. Mi ne havas brutojn, mi ne havas aron da brutoj, mi vojaĝas sola. Babilema mi estas, kaj tion mi faras en la franca, germana, svisgermana kaj Esperanto. Ankaŭ la anglan kaj italan mi mezbone parolas. Pro la fakto, ke mi iom lernis la japanan loĝante en Japanio dum preskaŭ unu jaro, mi ŝerce asertas, ke mi parolas 6,2 lingvojn. Mi havas diversajn taskojn en la Movado. Pri tio, se vi volas, serĉu mian nomon Mireille Grosjean en Vikipedio kaj tie vi povos legi pli pri mi. Mi tre ŝatas skribi, verki, rakonti ion, ne ion ajn, sed interesajn travivaĵojn aŭ spertojn aŭ eventojn aŭ ion pri interesaj homoj aŭ regionoj aŭ fenomenoj. Do tutcerte mi sendos pliajn kontribuojn al uea.facila. Mi tre dankas al Anna, kiu inventis tiun retejon kaj prizorgas ĝin.
  18. Anna

    Ĉaĉak

    Sukcesa ludvespero Kadre de sia Kongreso en Serbio kaj pro sia 70-jariĝo ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) organizis lud-vesperon en la kongres-urbo Ĉaĉak. La organizantoj preparis 12 tablojn por 48 partoprenantoj. Ili unue alvokis la komencantojn kaj invitis ilin sidiĝi po unu ĉe ĉiu tablo. Poste la organizantoj vokis pli spertajn kaj parte maljunajn personojn kun vastaj scioj ; tiuj lastaj ankaŭ sidiĝis po unu ĉe ĉiu tablo. Fine venis la aliaj personoj, po du en ĉiu tablo. Tiel la fortoj en ĉiu tablo estis en ekvilibro. Ĉiu grupo ricevis kajeron kun 18 ludoj : kvizoj, akrostikoj, parigaj ekzercoj, kaj aliaj. La temoj koncernis la Ligon ILEI, la Movadon kaj en la ludaro aperis ankaŭ demandoj pri ĝeneralaj konoj. Oni povis observi tujan eklaboron kaj diligentajn provojn trovi la solvojn. Diskutoj, demandoj, interŝanĝoj de scioj, pripensoj, mencioj, supozoj, interparoladoj. Dum unu horo regis viglaj debatoj. Poste venis la komuna korektado, kiam multaj povis kompletigi siajn sciojn. Premioj venis por la plej scio-riĉa grupo. Ĉiuj ŝatis tiun vesperon pro la grupa laboro agrabla kaj stimula etoso gaja. Pro tiu sukceso la estraro de ILEI preparas nun novan ludvesperon “Malkovru Amerikon!” por sia 53-a Kongreso en Kebek-urbo en julio 2020. Jen simpla “Parigu!” por la legantoj de uea.facila. Oni desegnu liniojn por ligi ĉiun vorto-paron. Lito A. birdo Aglo B. virto Pomo C. lando Knabo Ĉ. meblo Rusio D. persono Pacienco E. Frukto Mireille Grosjean
  19. Kiel multaj italoj, Rico havas tre bonan prononcon de Esperanto.
  20. Louis Christophe Zaleski-Zamenhof 23.1.1925 - 9.10.2019 Dum la Dua Mondmilito, la nazioj faris ĉion eblan por detrui la familion de Zamenhof. Zamenhof mem mortis pli frue, en 1917, sed liaj tri gefiloj estis mortigitaj de la nazioj. Travivis nur lia bofilino (la edzino de Adamo), kaj ŝia filo Ludoviko, la nepo de Zamenhof. Kiam la juna Ludoviko estis 15-jara, li kaj lia patrino estis fermitaj en la geto de Varsovio, inter 400 mil homoj devigataj loĝi en tiu mallarĝa kvartalo. En la libro La Zamenhof-strato, Ludoviko Zamenhof priskribis, kiel li kaj lia patrino Wanda Zamenhof eliris al la geto uzante falsajn dokumentojn. (La libro estis verkita ne de li mem, sed de Roman Dobrzyński, surbaze de serio de intervjuoj.) Necesis ŝanĝi la nomon, do ili prenis la familian nomon Zaleski, kaj Ludoviko ŝanĝis sian personan nomon al Krzysztof (Kristoforo). Li kaj lia patrino pluvivis ĝis la fino de la milito sub tiu falsa identeco, kvankam plurajn fojojn ili estis savitaj nur pro bonŝanca hazardo. Poste li skribis: Post la milito mi retroiris al mia naskiĝnomo, sed mi ne scipovis disiĝi de mia milita pseŭdonimo. Se Zaleski savis Zamenhofon, ne decis, ke Zamenhof deturniĝu de Zaleski. Mi identiĝis kun unu kaj la alia kiel Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof. Post la milito la junulo studis inĝenieradon en Varsovio, kaj specialiĝis pri novaj teknologioj rilate al la uzo de betono. Li famiĝis en tiu kampo, verkis pri ĝi lernolibron, fariĝis projektinto kaj direktoro de fabriko, kaj en 1959 ricevis la ŝancon labori en Parizo. Tie li francigis sian nomon, kaj fariĝis Louis Christophe. Lia kariero ege evoluis en Francujo; li konstruis vojojn, pontojn, akvo-purigejojn, akvo-turojn, sportejojn kaj aliajn objektojn, kaj poste li okupiĝis pri konstruado de platformoj por eltiri nafton de sub la mar-fundo. Dum longa tempo li ne tre aktivis en la Esperanto-movado, sed li reaperis en 1987 por la cent-jara jubileo de Esperanto ĉe la Universala Kongreso en Varsovio. Post tio li estis ofta vizitanto ĉe Esperanto-konferencoj, kaj honora gasto kaj ĉef-parolanto dum pluraj universalaj kongresoj. Lia lasta UK estis la 100-a kongreso en Lillo, Francujo en 2015, kiam li transdonis tiun taskon al siaj du filinoj Hanna kaj Margaret. La 9-an de oktobro ĉi-jare li forpasis en la aĝo 95 jaroj. Eblas legi pli pri liaj vivo, laboro kaj opinioj en la tre interesa libro de Roman Dobrzyński La Zamenhof-strato, kiu jam aperis en deko da lingvoj.
  21. Dankon pro la informo kaj la nova ligilo!
  22. De la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020, okazos la 105-a Universala Kongreso (UK) en Montrealo, Kanado. Se vi estas komencanto, eble vi ne scias, kio okazas dum UK. La UK estas la plej granda evento dum la jaro, por la esperantistoj. Estas kvazaŭ ĉeesti sciencan, edukan, kulturan kaj turisman festivalojn samtempe. La programo estas tre varia kaj celas ankaŭ komencantojn kiel vi. Vi povos ĉeesti kursojn kaj konversaciajn rondojn por progresi en Esperanto. Dum UK, vi povos amikiĝi kun partoprenantoj el pli ol 75 landoj. Tio estas tre bela sperto paroli dum la sama tago kun homoj el Nepalo, Brazilo, Rumanio kaj Kongo. Oni parolas Esperanton ĉie kaj ĉiam dum la semajno, en la manĝejoj, en la koridoroj, dum la prelegoj kaj kulturaj programoj. La UK havas ankaŭ riĉan kulturan programon. Ĝi estas bona loko por vidi teatraĵon, aŭdi koncerton aŭ babili kun aŭtoro, kiu prezentas sian lastan verkon. Ne nur vespere okazas kulturaj aranĝoj, sed ankaŭ dum la tago. Foje eblas lerni popolan dancon aŭ lerni pri tradicia muzikilo. Se vi ŝatas kanti, dum la kongresa semajno vi povas kunkanti en internacia koruso. La internacia koruso prezentas publike kelkajn kantojn dum la lasta vespero de la kongreso, la Internacia Vespero. Se vi havas artistan talenton, ankaŭ vi povus prezenti ion dum tiu vespero. Ofte oni vojaĝas longe por atingi la kongresan urbon. Do, estas bone havi eblecon viziti la urbon kaj la landon. Antaŭ kaj post la UK okazas plurtagaj ekskursoj al aliaj urboj, kiam oni vizitas muzeojn, historiajn kvartalojn, naturajn belaĵojn kaj tiel plu. Ankaŭ dum la semajno de la kongreso, okazas tuttagaj ekskursoj, precipe dum merkredo. Tiam la kongresejo estas fermita, por ke la kongresanoj havu tempon por konatiĝi kun la kongresurbo kaj la regiono. De kelkaj jaroj, oni organizas piedpilkan ludon inter loka kaj esperantista teamoj. Foto: So Jinsu Se vi ŝatas tiun sporton, vi povos aliĝi kiel ludanto aŭ simple ĉeesti en la sportejo por subteni la esperantistan teamon. Do, vi vidas ke dum la UK estas multo por fari, vidi, aŭdi, lerni, kaj ĉefe vi travivos belan internacian etoson. Esperantistoj tre ŝatas diskuti pri multaj temoj, renkonti homojn el la tuta mondo kaj ili esperas diversmaniere kontribui al pli bona mondo. Bonvenon al Esperantio, tio estas la lando de esperantistoj dum la Universala Kongreso de Esperanto. Normand Fleury
  23. Anna

    Bazil

    Bazil, dankon pro via sinprezento. Ĉu vi ne volas aldoni foton? Ne nepre portreton - vi povas ankaŭ sendi foton por ilustri la aferojn, kiuj interesas vin! Eble iuj el niaj legantoj volos subskribi la petskribon al EU, kaj ankaŭ la "promeso-projekton". Sed kie estas la ligiloj?
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.