Salti al enhavo

Parizo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Leonard Newell naskiĝis en Londono en 1902, kaj lernis Esperanton en 1916. Li travivis interesan, aventur-plenan vivon en pluraj landoj. Li loĝis dum multaj jaroj en Aŭstralio, kie li fariĝis prezidanto de la nacia Esperanto-asocio. Li kunlaboris en pluraj Esperanto-gazetoj, inter-alie ĉe la grava revuo Literatura mondo. Li estis brila Esperanta tradukisto, instruisto kaj preleganto.

 
               Parizo
               de L. N. NEWELL

Postlasis mi la koron en Parizo,
Nun restas mia koro trans la mar’;
Revenis mi al hejmo kun valizo
Enue vivi dum alia jar’ ...
Sed koron mi postlasis en Parizo.

, kiom mi sopiras al Parizo!
Eksaltas mia sango en la vejn’;
Urbego de gajeco kaj surprizo,
De vino kaj kafejoj apud Seine
Ĉielon spegulanta el turkiso.

Printempe verdas arboj en Parizo,
Bluetajn ombrojn ĵetas Notre Dame,
Kaj kajoj malvarmetaj de Parizo
Dormetas sub karesa suna flam’
Ĝis brilos lampoj sub krepuska grizo.

Tre belaj estas Moskvo kaj Kadizo,
Berlino, Buda, Romo kaj Vien’;
Pli bela estas urbo sur Tamizo;
Sed ravas min nur franca la siren’:
Min sorĉos ĝis la morto nur Parizo.

Da rimoj elĉerpiĝis la provizo:
Mi finu. Sed komprenu anĝelar’:
Post morto min atendos Paradizo,
Sed iros al ĉiel’ nur ŝelo -- ĉar ...
Mi lasos mian koron en Parizo. 


Notoj: 

Seine estas la nomo de la rivero, kiu fluas tra Parizo.
Notre Dame estas la nomo de fama preĝejo (vidu la artikolon pri ĝi en uea.facila).
Tamizo estas la nomo de la rivero, kiu fluas tra Londono.

Dum vizito al Eŭropo en 1968 Newell subite mortis en vagonaro survoje al Parizo. Li estis enterigita en Parizo.
 

  • Ŝati 3
  • Ami 2

  • aĥ: ekkrio pro forta emocio.
  • anĝelo: supernatura estulo sendita de Dio, kutime imagata kun flugiloj.

755709464_Anelo.jpg.e1aaeb9f98adc9c2ebe0fd2b2e146432.jpg

  • aventuro: neordinara, neatendita okazaĵo.
  • elĉerpiĝi: finiĝi, ne plu esti havebla ĉar tute foruzita.
  • enue: tre malinterese.
  • flamo: hela brilo de brulantaj gasoj en fajro.

2057457490_Flamopx..jpg.669bdf75f3fedf30b3c1380fa20b4719.jpg

  • kajo: longa marŝejo konstruita apud fervojo aŭ apud la maro, de kie la homoj povas eniri vagonaron aŭ ŝipon.

50594288_Kajo2Wikimed_com..jpg.d65ef75c5fb074231d16878c3e882b02.jpg                        Wikimedia Commons/WiNG CC 3.0

  • karesa: delikate kaj ame tuŝanta.
  • krepusko: duon-lumo en la komenco aŭ fino de la tago.

1103353085_KrepuskoWkpdusk.thumb.jpg.e683ccd6d56e6b1ea9c4614ccf968b42.jpg    Wikipedia/Sam Holt CC BY-SA 4.0

  • ombro: loko, kie mankas la lumo, kaj tial estas malhela.

758480923_Ombropx..jpg.61730494a123e9b0e402850d1f7967fb.jpg

  • paradizo: loko, kie ĉio estas neimagebla bona kaj bela; tia loko imagata laŭ religia ideo, kie oni troviĝos post la morto.
  • provizo: kolekto de aferoj por estonta uzo.
  • ravi: ĉarmi iun pro sia nekredebla beleco aŭ alia mirinda eco.
  • rimo: pluraj vortoj, kutime en poeziaĵo, kiuj finiĝas ĉiuj per la sama sono, ekzemple la vortoj “besto” kaj “vesto” rimas.
  • sireno: estulo duone en la formo de virino, duone kiel fiŝo, kiu logis maristojn per sia bela kantado; senkora virino, kiu logas virojn sen la intenco kontentigi ilin.

Sireno.jpg.6c97290dd0926cf9bc58a3f61b3a1fff.jpg

  • sopiri: forte redeziri ion perditan; suferi kaj malĝoji pro iu forta deziro. 
  • sorĉi: estigi rezulton per supernatura rimedo; logi la homojn per sia persona ĉarmo.
  • surprizo: miriga kaj neatendita okazaĵo.
  • turkiso: valora ŝtono kun bela verd-blua koloro; verd-blua koloro.

741012999_Turquoise-40031Wikipedia.jpg.01299dfa357dc5b42087fefc0aae5b29.jpgWikipedia/iRocks.com CC BY-SA 3.0

  • valizo: kesto kun tenilo, en kiu oni portas bezonatajn aĵojn dum vojaĝo.

269940994_Valizopx..png.b5bc0cb88365bf3359de1e8f9cde7e28.png

  • vejno: kondukilo en la korpo, tra kiu sango fluas al la koro.

1841900172_Vejnojpx..png.11dc68c55881d1e4f7bfdfeee8570687.png

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Profesoro Nicolau Dols Salas en brila parolado pri la arto traduki poemojn kelkfoje referencas al Len Newell:

https://www.youtube.com/watch?v=zQy7n2kbxKE

Responde al enketo mia Nicolau jene skribis afable la 21an de junio 2021:

'Mi multe sxatas la poezion de Newell, kaj tamen mi malkonis lian australian fonon. Jen pruvo de mia sxato: kiam antau nelonge la revuo Kataluna Esperantisto emis inauguri rubrikon pri poezio, ili petis de mi tradukon de esperanta poemo en la katalunan, iun ajn, ili fidis min pri la elekto. Do, por mia unua kontribuo al tiu nova rubriko mi elektis la poemon La astronomo, de Newell.' 
  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.