Salti al enhavo

Forpasis la nepo de Zamenhof


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Libuše Hýblová.

Louis Christophe Zaleski-Zamenhof 23.1.1925 - 9.10.2019

 

Dum la Dua Mondmilito, la nazioj faris ĉion eblan por detrui la familion de Zamenhof. Zamenhof mem mortis pli frue, en 1917, sed liaj tri gefiloj estis mortigitaj de la nazioj. Travivis nur lia bofilino (la edzino de Adamo), kaj ŝia filo Ludoviko, la nepo de Zamenhof. Kiam la juna Ludoviko estis 15-jara, li kaj lia patrino estis fermitaj en la geto de Varsovio, inter 400 mil homoj devigataj loĝi en tiu mallarĝa kvartalo.

En la libro La Zamenhof-strato, Ludoviko Zamenhof priskribis, kiel li kaj lia patrino Wanda Zamenhof eliris al la geto uzante falsajn dokumentojn. (La libro estis verkita ne de li mem, sed de Roman Dobrzyński, surbaze de serio de intervjuoj.) Necesis ŝanĝi la nomon, do ili prenis la familian nomon Zaleski, kaj Ludoviko ŝanĝis sian personan nomon al Krzysztof (Kristoforo). Li kaj lia patrino pluvivis ĝis la fino de la milito sub tiu falsa identeco, kvankam plurajn fojojn ili estis savitaj nur pro bonŝanca hazardo. Poste li skribis: Post la milito mi retroiris al mia naskiĝnomo, sed mi ne scipovis disiĝi de mia milita pseŭdonimo. Se Zaleski savis Zamenhofon, ne decis, ke Zamenhof deturniĝu de Zaleski. Mi identiĝis kun unu kaj la alia kiel Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof.

Post la milito la junulo studis inĝenieradon en Varsovio, kaj specialiĝis pri novaj teknologioj rilate al la uzo de betono. Li famiĝis en tiu kampo, verkis pri ĝi lernolibron, fariĝis projektinto kaj direktoro de fabriko, kaj en 1959 ricevis la ŝancon labori en Parizo. Tie li francigis sian nomon, kaj fariĝis Louis Christophe. Lia kariero ege evoluis en Francujo; li konstruis vojojn, pontojn, akvo-purigejojn, akvo-turojn, sportejojn kaj aliajn objektojn, kaj poste li okupiĝis pri konstruado de platformoj por eltiri nafton de sub la mar-fundo

Dum longa tempo li ne tre aktivis en la Esperanto-movado, sed li reaperis en 1987 por la cent-jara jubileo de Esperanto ĉe la Universala Kongreso en Varsovio. Post tio li estis ofta vizitanto ĉe Esperanto-konferencoj, kaj honora gasto kaj ĉef-parolanto dum pluraj universalaj kongresoj. Lia lasta UK estis la 100-a kongreso en Lillo, Francujo en 2015, kiam li transdonis tiun taskon al siaj du filinoj Hanna kaj Margaret.

La 9-an de oktobro ĉi-jare li forpasis en la aĝo 95 jaroj. Eblas legi pli pri liaj vivo, laboro kaj opinioj en la tre interesa libro de Roman Dobrzyński La Zamenhof-strato, kiu jam aperis en deko da lingvoj.
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 2

  • betono: konstru-materialo, ofte uzata en modernaj konstruaĵoj. 

Betono.jpg.07a8254e6e1ca8df637a5c3b00fa33f9.jpg

                                                 EdVal / Bigstock.com

  • deci: taŭgi laŭ la normalaj sociaj kutimoj aŭ la respekto.
  • falsa: malvera.
  • fundo: plej profunda, malalta loko.
  • geto: parto de urbo, kie en la pasinteco la judoj estis devigataj loĝi.
  • hazardo: afero neantaŭvidebla, okazanta sen plano, volo, intenco, reguleco.
  • honora: traktata kun granda respekto pro la gravaj aferoj, kiujn tiu homo faris aŭ faras.
  • identeco: la fakto esti difinita homo, kaj neniu alia; memeco, personeco.
  • identiĝi: iĝi sama kiel iu aŭ io; konsideri sin difinita homo.
  • inĝeniero: homo, kiu per helpo de sciencaj metodoj kondukas kaj direktas teknikajn laborojn, ekzemple konstruadon de maŝinoj, vojoj, pontoj kaj simile.

1101218271_Ineniero.jpg.14a1d8e015dab0b934ba90f59a22d36f.jpg                           Sandra Gligorievic / Bigstock.com

  • jubileo: festo pro speciala dat-reveno, ekzemple la 50-a, la 100-a aŭ simile.
  • kariero: profesio, okupo; la progreso en la profesio.
  • konferenco: renkontiĝo de fakuloj, kiuj diskutas gravajn aferojn rilate al sia fako.
  • kvartalo: parto de urbo.
  • nafto: natura oleo, prenita el sub la tero. 

Nafto.jpg.f62e34b047f9171c26abf82d1393084c.jpg                                   Aleksei Zakirov / Bigstock.com

  • nazio: membro de politika movado, kiu regis Germanujon de 1933 ĝis 1945; ĝia estro estis Adolf Hitler.
  • platformo: ebena bazo, parto de konstruaĵo aŭ ŝipo, sur kiu staras pezaj aĵoj.

Platformo.jpg.79415b413f996e4e271976ae9fcd3bdb.jpg

  • pseŭdonimo: nomo, kiun oni uzas, por kaŝi sian veran nomon.
  • retroiri: reiri malantaŭen.
  • teknologio: scienco pri la iloj kaj metodoj uzataj en industrio por fabrikado de teknikaj objektoj.
  • turo: konstruaĵo tre alta sed ne tre larĝa. 

Turo.jpg.8b7d897365eeb1977158b549bd28e8d6.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.