Salti al enhavo

Tim

Administrantoj
  • Enhaveroj

    272
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    20

Tim laste gajnis la 7an de januaro

Tim havis plej multe da ŝatata enhavo!

Komunuma reputacio

123 Bonega

Lastatempaj vizitantoj al profilo

La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.

  1. Dankon, Rico! Mi havas ĉiujn numerojn de Asteriks eldonitajn en la franca, plurajn en diversaj aliaj lingvoj, kaj dekon de la unua numero en aliaj lingvoj. Kaj kompreneble mi havas ĉiujn kvin Esperantajn
  2. Tim

    Alvenas la Krubalo

    Unu tagon, jes, mi esperas, ke alvenos ankaŭ la Krubalido.
  3. Tim

    Alvenas la Krubalo

    Temas pri tio, do, ke la servilo, kie lokiĝas la retejo (ne la sama, kie troviĝas la retejo de EAB) troviĝas en iu nigra listo en Slovenujo. Same okazis al mi pri alia retejo, kiam mi feriumis en Slovakujo en 2016. Kutime la fonto estas tio, ke iu spamisto uzas la saman servilon, kaj pro ĝiaj misfaroj, la tuta servilo estas forblokita. Ĝi finfine revenis: la gastiganto devis forigi la spamiston, kaj post iom da tempo la servilo ne plu estis en la nigra listo.
  4. Tim

    Alvenas la Krubalo

    Ĝi ja funkcias. Mi ĵus kontrolis.
  5. Tim

    Promes-slipoj

    Ĝuste! Kaj estas utile pensi, ke la plimulto da lernantoj ne sendis al li slipojn, ĉar multaj ne lernis Esperanton per la Unua Libro, sed per aliaj lernolibroj kaj en studgrupoj. Mi iam tralegis la tutajn preskaŭ 22.000 nomojn por vidi kiom da konataj nomoj troviĝas en ĝi. Mi apenaŭ rekonis la nomon de iu ajn!
  6. Tim

    Promes-slipoj

    Jes, milojn. Li publikigis la nomojn de la sendintoj dum pluraj jaroj. La lastan liston li eldonis en 1909. La plej alta numero estis esperantisto 21915, iu B. Weber el Breslaŭ, Germanujo (nun Wrocław, Pollando). @Anna: Ĉu vi intencas fari artikolon pri la Adresaro? Se mankas al vi sufiĉaj informoj, ĉu estus helpe al vi, se mi farus?
  7. Tim

    Alvenas la Krubalo

    El la arbaro kaj en la oficejon hodiaŭ!
  8. Tim

    Kia estas la Esperanto-komunumo?

    Saluton, @scivolemo! Mi relegis tiun ĉi artikolon naŭ monatojn post ĝia apero, kaj konstatas kiom da progreso vi faris inter tiam kaj hodiaŭ. Gratulon!
  9. Tim

    Alvenas la Krubalo

    Ĉu vi aŭdis pri la Krubalo? Se vi demandus al eta muso pri li, vi rapide ekscius, kia li estas. La museto dirus al vi, ke: "Dentegojn li havas, kaj ungojn barbarajn, kaj en la faŭkego tri dentojn elstarajn." La Krubalo, do, estas timiga bestego, kiu loĝas en la arbaro, kie promenadas la muso. Sed ĉu li estas reala, aŭ ĉu inventaĵo de la museto? Legante la novan tradukon de la tre fama libro, vi ekscios mem! En la angla la libro nomiĝas The Gruffalo. Ĝin verkis Julia Donaldson antaŭ 20 jaroj, en la jaro 1999. Pli ol 14 milionoj da ekzempleroj de la libro vendiĝis en la tuta mondo ekde tiam. En decembro 2019, okaze de la 20-a naskiĝdato de la Krubalo, aperos la tute nova Esperanta versio de la tutmonde konata porinfana rakonto. La libro jam estas tradukita en 83 lingvojn, kaj Esperanto estas la 84-a. La teksto en la libro ne estas tre longa. Troviĝas proksimume 700 vortoj. Ne ĉiuj vortoj estas facilaj, sed per bona vortaro, vi trovos la signifojn. Se vi ne komprenas vorton, kiun vi trovas en la libro, vi povas eĉ aldoni komenton sub tiu ĉi artikolo por demandi pri ĝia signifo. La Esperanto-Asocio de Britio, kiu oficiale eldonos la libron, lastatempe kreis novan retejon pri la libro, krubalo.uk. Pere de ĝi, eblas antaŭmendi vian propran ekzempleron. EAB vendas ĝin kontraŭ nur £5 (proksimume 5,80€); la kutima rekomendata prezo estas £7. Do, kion vi atendas? Antaŭmendu vian propran ekzempleron, kaj petu al via nacia asocio, ke ĝi aĉetu la libron. Tiel ankaŭ aliaj esperantistoj en via lando povos legi pri la bestego, kiun oni nomas 'La Krubalo'!
  10. Tim

    Ada Lovelace

    Gratulon al James pro sia tre interesa artikolo pri virino, pri kiu tro multaj homoj ne aŭdis. Mi tre bedaŭras ŝian junaĝan morton.
  11. Bela artikoleto pri nia jubilea kongreso. Mi tre ĝuis legi ĝin
  12. Tim

    La Roche Sur Yon

    Mi dubas pri ofteco, sed ŝajnas al mi evidente, kion oni celas per tio.
  13. Tim

    La Roche Sur Yon

    Mi dubas pri ofteco, sed ŝajnas al mi evidente, kion oni celas per tio.
  14. Tim

    Ĉaĉak

    Saluton, @Tony! Ĉu vi konas aliajn esperantistojn, kun kiuj vi povus paroli? Eblas kontroli per la senpaga programeto Amikumu, ĉu troviĝas aliaj esperantistoj, kie vi loĝas.
  15. Tim

    Ĉaĉak

    Saluton, @Tony! Ĉu vi konas aliajn esperantistojn, kun kiuj vi povus paroli? Eblas kontroli per la senpaga programeto Amikumu, ĉu troviĝas aliaj esperantistoj, kie vi loĝas.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.