Salti al enhavo

Nova amuza Vortludo!


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Stefano Keller.

Ĉu vi volas ludi amuzan ludon en Esperanto? Ludon per kiu vi povas ekzerci vian scion de Esperanto kaj eventuale lerni novajn vortojn? Ludu “Vortludo”-n, la novan senpagan poŝtelefonan ludon kreitan de danaj esperantistoj. La ludo similas al la konata tabul-ludo skrablo. Laŭ la kreintoj, ĝi enhavas vortliston kun pli ol 6 milionoj da Esperantaj vortoj.

La reguloj de la ludo estas simplaj. Ĉiu ludanto ricevas sep literojn kaj metas kelkajn sur la tabulon por krei novan vorton aŭ por aldoni al vorto jam troviĝanta sur la tabulo. Ĉiu litero devas tuŝi unu alian literon sur la tabulo. Kiam oni uzas literojn, oni ricevas novajn, por ke oni ĉiam havu sep literojn, ĝis ĉiuj literoj estas jam prenitaj. Kiam ne plu restas literoj, la ludo finiĝas, kaj la ludanto kun plejmulto da poentoj gajnas. 

Ju pli longa la vorto, des pli da poentoj oni gajnas. Sed ne ĉiuj literoj estas egalaj. Ofte uzataj literoj kiel A, O, E meritas nur 1 poenton, sed maloftaj literoj meritas pli, ekzemple Ŝ gajnas 4 poentojn, Z 5 poentojn kaj Ĥ 9 poentojn. Ekzistas ankaŭ premiaj poentoj. En ĉiu kvadrato, unu el kvar lokoj enhavas kaŝitan premion, kiu donas pli da poentoj. Se oni metas la literon sur la kaŝitan premion en la verda kvadrato oni gajnas duoble da poentoj, kaj en la blua kvadrato oni gajnas trioble da poentoj.

La ludo estas tre nova, do oni ankoraŭ plibonigas ĝin kaj aldonas novajn vortojn. Oni povas ludi kontraŭ nekonataj homoj, aŭ inviti amikojn (tio estas pli amuza). Oni povas sendi mesaĝojn al la alia ludanto por babili kaj diskuti la ludon. La ludo estas senpaga sed enhavas reklamojn. Eblas ludi ĝin per poŝtelefonoj Android aŭ iOS. Mi forte rekomendas la ludon, ĉar ĝi estas tre amuza. Ludante ĝin oni pripensas kaj mem eltrovas novajn vortojn.

Robert Nielsen
 

  • Ŝati 2
  • Ami 1
  • Dankon 1

Robert Nielsen estas 27-jaraĝa irlandano kiu laboras en banko kaj amas legi librojn. Li eklernis Esperanton antaŭ kvin jaroj, estas aktiva membro de TEJO kaj blogas sub la nomo Teo kaj Libroj.


  • eventuale: kiel povus okazi, depende de necerta situacio.
  • ju...des...: la du vortoj kune montras, ke dum la unua afero ŝanĝas sian valoron, ankaŭ la alia ŝanĝas sian valoron samtempe.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi enskribighis por Vortludo antaū kelkaj monatoj sed nur sukcesis finludi unu fojon pro manko de respondoj al miaj luddefioj.  Kiom da dedichitaj ludemuloj ekzistas en la verda kiberspaco?

Ligo al komento
share_externally

Je 10/29/2019 at 15:18, Diccon diris:

Mi enskribighis por Vortludo antaū kelkaj monatoj sed nur sukcesis finludi unu fojon pro manko de respondoj al miaj luddefioj.  Kiom da dedichitaj ludemuloj ekzistas en la verda kiberspaco

Mi rekomendas ke vi reprovu. Mi ĉiam trovas aliajn homojn, eĉ se mi devas atenti iomete. Oni certe ne devas atendi monatojn por trovi kunludanton.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Mi konsentas kun Diccon ! Kaj ekde kiam mi legis tiun artikolon mi fulmrapidis al la aplo! Mi jam provis ludi kun tri homoj : la unua ludis unu fojon kaj nenion faris de 6 tagoj, la dua ankoraŭ ne ludis de 2 tagoj, la tria trifoje ludis, respondante en malpli ol unu tago ĉiufoje... mi esperas ke li/ŝi daurigos ! 

 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Por bone funkcii, supozeble tiu ludo bezonas sufiĉe grandan ludantaron, en ĉiuj partoj de la mondo. Nature estos malpli da homoj en la komenco, kaj espereble ili ne rezignos antaŭ ol la grupo sufiĉe grandiĝos por certigi, ke oni ĉiam trovos kunludanton.

 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Mi tute konsentas! Jen problemeto : kiam mi uzas "Trovi uzanton" kaj tajpas uzantnomojn de tiu diskuto por proponi kune ludi, la aplo ne funkcias. Kaj mi ne trovis kie peti helpon...

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.