Salti al enhavo

Opero en Esperanto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Sternenhoch estas la unua opero verkita tute en Esperanto. Ĝi aperis en 2018 kun neatendita sukceso ĉe la Nacia Teatro en Prago, Ĉeĥujo.

La muziko kaj teksto estis verkitaj de la ĉeĥa komponisto Ivan Acher surbaze de la romano Utrpení knížete Sternenhocha (“La suferoj de la princo Sternenhoch”), eldonita en 1928 de la ĉeĥa poeto kaj filozofo Ladislav Klíma. Acher mem ne parolas Esperanton, sed li deziris, ke la opero estu kantata en Esperanto, por ke la spektantoj aŭskultu la muzikon sed ne klopodu deĉifri la vortojn. Li sendis unuopajn scenojn al la tradukanto, kiu esperantigis la deziratajn frazojn, kaj nur poste Acher verkis la muzikon. Ivan Acher jam komponis muzikon por kelkaj filmoj kaj teatraĵoj, sed Sternenhoch estas lia unua opero.

La tradukisto, Miroslav Malovec, poste ricevis la diplomon de UEA pro Elstara Arta Agado en 2019 sekve de tiu traduko.

La 27-an de septembro 2019 la Nacia Teatro de Prago prezentis ĝin denove ĉe la Internacia Teatra Festivalo en Nitro. La prezentaĵo estas rete dissendata kun subtekstoj en la ĉeĥa, la angla kaj aliaj lingvoj. 

La plena opero Sternenhoch restos senpage spektebla en la reto ĝis la 26-a de marto 2020. Estas subtekstoj en la ĉeĥa, la franca, la germana kaj la angla, kun ebleco pri aŭtomata tradukado en 114 pliaj lingvoj. Per jena ligilo eblas spekti la tutan operon, kaj ankaŭ elekti subtekstojn en sia preferata lingvo.

La opero estas prezentata kadre de grava kultura projekto OperaVision, kiu estas financata de Europa Unio. Ĝi celas konigi la mondon de opero al la plej vasta kaj divers-aĝa publiko per reta dissendado kaj prezentado de operoj. Al tio aldoniĝas artikoloj, intervjuoj kaj aliaj uzeblaj rimedoj por tiuj homoj, kiuj interesiĝas pri tiu arta formo kaj deziras lerni pli pri ĝi.

Aldone al la plenlonga filmo Sternenhoch, ĉe la retpaĝo de OperaVision troviĝas ankaŭ aliaj filmetoj kaj intervjuoj. Se vi deziras malkovri pli pri tiu opero kaj pri la elekto de Esperanto por la teksto, bonvolu spekti mallongan prezenton de la reĝisoro Michal Dočekal kaj tre interesan intervjuon kun la komponisto Ivan Acher. Ambaŭ filmetoj havas subtekstojn en Esperanto.

UEA varme invitas ĉiujn interesatojn spekti la operon kaj tiel subteni tre gravan utiligon de nia lingvo en la internacia kultura medio.

  • Ŝati 2
  • Ami 1

  • aŭtomata: funcianta maŝine sen homa direktado.
  • deĉifri: pene legi malbone skribitan tekston aŭ provi kompreni malklare esprimitan penson.
  • diplomo: dokumento donita de lernejo, universitato aŭ simile, por montri, ke la ricevinto sukcese plenumis ekzamenon aŭ finis kurson.

1683300557_Diplomowk.jpg.35f2796c3e746e4143aa8545de5ca022.jpg                           Wikipedia/Millermz CC BY-SA 3.0

  • dis-sendi: aŭdigi programon per radio, televido aŭ Interreto.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • el-stara: staranta alte super la aliaj membroj de grupo pro rimarkinda kvalito.
  • festivalo: granda festa kunveno ofte kun aparta temo, ekz. pri arto, filmo, muziko aŭ simile.
  • filozofo: pensisto, amanto de saĝo.
  • financi: havigi mon-rimedojn (por iu agado).
  • komponi: verki muzikon.
  • opero: muzika teatraĵo.

599831106_Operopx.png.991acccbcd56720405f27ee0cd00feaf.png

  • princo: filo de reĝo aŭ reĝino.
  • reĝisoro: persono, kiu direktas la agadon de partoprenantoj en teatraĵo aŭ filmo.
  • sceno: seninterrompa parto de teatraĵo aŭ filmo, pri unu situacio, kaj okazanta kutime en unu loko.
  • spekti: rigardi filmon, teatraĵon, televidan programon aŭ simile.
  • sub-teksto: skriba traduko de fremd-lingva filmo, aperanta en la malsupra parto de la ekrano.
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • unio: unuiĝo de landoj; unuiĝo de politikaj aŭ sociaj organizaĵoj.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.