Salti al enhavo

Kio estas la Universala Kongreso de Esperanto?


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

De la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020, okazos la 105-a Universala Kongreso (UK) en Montrealo, Kanado. Se vi estas komencanto, eble vi ne scias, kio okazas dum UK. La UK estas la plej granda evento dum la jaro, por la esperantistoj. Estas kvazaŭ ĉeesti sciencan, edukan, kulturan kaj turisman festivalojn samtempe.

La programo estas tre varia kaj celas ankaŭ komencantojn kiel vi. Vi povos ĉeesti kursojn kaj konversaciajn rondojn por progresi en Esperanto. 

Dum UK, vi povos amikiĝi kun partoprenantoj el pli ol 75 landoj. Tio estas tre bela sperto paroli dum la sama tago kun homoj el Nepalo, Brazilo, Rumanio kaj Kongo. Oni parolas Esperanton ĉie kaj ĉiam dum la semajno, en la manĝejoj, en la koridoroj, dum la prelegoj kaj kulturaj programoj.

La UK havas ankaŭ riĉan kulturan programon. Ĝi estas bona loko por vidi teatraĵon, aŭdi koncerton aŭ babili kun aŭtoro, kiu prezentas sian lastan verkon. Ne nur vespere okazas kulturaj aranĝoj, sed ankaŭ dum la tago. Foje eblas lerni popolan dancon aŭ lerni pri tradicia muzikilo. Se vi ŝatas kanti, dum la kongresa semajno vi povas kunkanti en internacia koruso. La internacia koruso prezentas publike kelkajn kantojn dum la lasta vespero de la kongreso, la Internacia Vespero. Se vi havas artistan talenton, ankaŭ vi povus prezenti ion dum tiu vespero.

Ofte oni vojaĝas longe por atingi la kongresan urbon. Do, estas bone havi eblecon viziti la urbon kaj la landon. Antaŭ kaj post la UK okazas plurtagaj ekskursoj al aliaj urboj, kiam oni vizitas muzeojn, historiajn kvartalojn, naturajn belaĵojn kaj tiel plu. Ankaŭ dum la semajno de la kongreso, okazas tuttagaj ekskursoj, precipe dum merkredo. Tiam la kongresejo estas fermita, por ke la kongresanoj havu tempon por konatiĝi kun la kongresurbo kaj la regiono.

De kelkaj jaroj, oni organizas piedpilkan ludon inter loka kaj esperantista teamoj.

Piedpilka teamo.jpg                                                     Foto: So Jinsu

Se vi ŝatas tiun sporton, vi povos aliĝi kiel ludanto aŭ simple ĉeesti en la sportejo por subteni la esperantistan teamon.

Do, vi vidas ke dum la UK estas multo por fari, vidi, aŭdi, lerni, kaj ĉefe vi travivos belan internacian etoson. Esperantistoj tre ŝatas diskuti pri multaj temoj, renkonti homojn el la tuta mondo kaj ili esperas diversmaniere kontribui al pli bona mondo.

Bonvenon al Esperantio, tio estas la lando de esperantistoj dum la Universala Kongreso de Esperanto.

Normand Fleury
 

  • Ŝati 4
  • Ami 1

Normand Fleury estas la prezidanto de la LKK (Loka Kongresa Komitato) en Montrealo. Li denaske estas franclingva kebekiano kaj lia profesia okupo estis botaniko. Kiel emerito, li okupiĝas pri naturprotektado kaj aparte de sovaĝaj birdoj.


  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
  • etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • festivalo: granda festa kunveno ofte kun aparta temo, ekz. pri arto, filmo, muziko aŭ simile.
  • koncerto: muzika prezento. 

Koncerto.thumb.jpg.602403d075e511049abcdd40a6e36cfa.jpg

  • konversacio: interparolado.

Konversacio.jpg

  • koridoro: longa tra-irejo en domo aŭ alia konstruaĵo, de kie oni atingas plurajn ĉambrojn. 

Koridoro.jpg.0636834ecfe9d360a0977b1b39b5b07b.jpg                             Foto: Bobak Ha'Eri  CC BY-SA 3.0

  • koruso: grupo da homoj, kiuj kantas kune unu-sone aŭ plur-voĉe. 

1987044562_oro.jpg.d357cb23977377bbf952bab837f7bfc3.jpg

  • kvartalo: parto de urbo.
  • talento: aparta, rimarkinda kapablo.
  • teamo: grupo de kunludantoj en sporto aŭ ludo; grupo de homoj, kiuj agas kune por plenumi iun taskon. 
  • varia: ne ĉiam sama; divers-speca.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.