Salti al enhavo

Unesko-kuriero en Esperanto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Unesko-kuriero estas internacia revuo eldonata de Unesko, la Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo. Ekde 2017 ĝi aperas ne nur en la ses oficialaj lingvoj de UN, plus la portugala, sed ankaŭ en Esperanto.

Eblas aboni la revuon, se vi deziras ricevi ĝin poŝte, sed tio ne necesas, ĉar Unesko-kuriero estas senpage legebla en la reto. Tamen ne estas facile trovi la Esperantan eldonon en la retejo de Unesko. Jen ligo al la lasta numero kaj al ĉiuj pli fruaj numeroj.

La ĉefredaktoro de la Esperanta Unesko-kuriero estas ĉina esperantisto Huang Yinbao (Trezoro). Li estas ankaŭ la homo, kiu konvinkis Uneskon eldoni la revuon en Esperanto, kaj li kontribuis al la kostoj de la eldonado per sia propra mono.

Bona novaĵo estas, ke ekde la venonta numero la Esperanta Unesko-kuriero estos eldonata de la revuo El Popola Ĉinio. Tio signifas, ke la Esperanta eldono estos financata de la ĉina registaro.

UEA (Universala Esperanto-Asocio) invitas aliajn organizaĵojn proponi sin kiel subtenanton de la Kuriero. La elektita subtenanto donos regulan jaran mon-helpon dum plur-jara periodo. Per tio la subtenanto mem ricevos plurajn privilegiojn: inter-alie ĝia nomo aperos en la revuo, ĝi rajtos ĉeesti kunlaborajn kunsidojn, organizatajn de Unesko kaj UEA, kaj ĝi povos nomi sin “organiza partnero de Unesko-kuriero en Esperanto” en siaj propraj komunikiloj. Aliflanke ĝi ne havos la devon mem prizorgi la eldonadon de la revuo, nek okupiĝi pri ĝia redaktado. Interesatoj bonvolu skribi al la Vicprezidanto de UEA Trezoro Huang Yinbao kaj al la Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer.

  • Ŝati 2
  • Ami 2

  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • financi: havigi mon-rimedojn (por iu agado).
  • kuriero: homo, kies okupo estas rapide porti korespondaĵojn aŭ pakaĵojn. La vorto kuriero ofte estas uzata kiel nomo de gazeto.
  • oficiala: leĝe akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • partnero: kunulo, kunpartoprenanto en ludo, komerca afero aŭ alia projekto.
  • privilegio: aparta rajto aŭ aparte bona situacio, kiu estas pli bona ol tiu, kiun aliaj homoj normale ricevas.
  • registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • trezoro: amaso da oro, mono kaj aliaj valoraĵoj.

1961996704_Trezoropx..jpg.f23c50aa5c78269e32c2c6616feed875.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.