Salti al enhavo

Per filmo-konkurso vojaĝu al Montrealo!


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Lasta novaĵo! Aperis la rezulto de la filmkonkurso (vidu la suban artikolon). Por trovi la rezulton, kontrolu ĉi tie. Partoprenis 35 filmoj (inter ili estis 10 filmetoj faritaj de Ĉina Radio Internacia) pri 30 urboj kaj asocioj en 15 landoj en kvin kontinentoj.

Ĉi-jare oni festos la 55-jariĝon de la Esperantaj dissendoj de Ĉina Radio Internacia. Por festi tiun okazon Ĉina Radio kaj Universala Esperanto-Asocio anoncas filmo-konkurson “Mia Asocio, Mia Urbo”. La konkurso celas diskonigi Esperanto-asociojn en diversaj lokoj tra la mondo kaj samtempe la lokajn kulturaĵojn de la urboj, kie troviĝas tiuj asocioj. 

Por partopreni en la konkurso necesas sendi mallongan (2- ĝis 10-minutan) filmon, kun subtekstoj, pri sia Esperanto-asocio kaj pri la kulturaĵoj de sia urbo. Laŭ sugesto de UEA, vi povus ankaŭ filmi urbon, kie okazis aŭ okazos nacia aŭ internacia Esperanto-kongreso, kunveno, seminario, renkontiĝo, aŭ alia evento.

Krom la filmo, necesas sendi ankaŭ artikolon bele ilustritan per bildoj aŭ fotoj pri la asocio kaj la kulturaĵoj de la urbo, kiun vi elektis.

La filmo, artikolo kaj subtekstoj kompreneble devas esti en Esperanto. Sed atentu: la lim-dato jam alproksimiĝas! Necesas sendi la filmon ĝis la 15a de decembro.

La tri plej bonaj filmoj estos prezentataj dum la Universala Kongreso en Montrealo. La gajnintoj ricevos tre interesajn premiojn:

1. senpagan aliĝon al la Universala Kongreso en Montrealo (aŭ repagon de la aliĝkotizo, se tio jam estis pagita); 
2. loĝadon en hotelo dum la daŭro de la kongreso;
3. partan repagon (ĝis 500 eŭroj) de la vojaĝo.
Premioto, kiu ne povos ĉeesti la kongreson, rajtos alimaniere uzi la premian sumon. 

Se vi deziras partopreni en la konkurso, atentu, ke vi devas esti individua membro de UEA por 2019. Nemembroj povas aliĝi ĉe la retejo de UEA

Bonvolu vidi la Gazetaran Komunikon de UEA por la detala regularo de la konkurso.
 
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 2
  • Dankon 1

  • aliĝo: aldoniĝo, almetiĝo, membriĝo.
  • dis-sendo: program-elsendo per radio, televido aŭ Interreto.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • ilustri: aldoni desegnaĵojn aŭ bildojn al teksto.
  • individua: unuopa, kiel unu aparta membro de grupo.
  • seminario: praktika kurso dum mallonga periodo, en kiu la instruado estas miksata kun diskutado en malgrandaj laborgrupoj.
  • sugesti: venigi en ies penson iun ideon, proponi ideon.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

La filmokonkurso finiĝos post du tagoj (en Zamenhof-tago), sed mi legis, ke intertempe alvenis pli ol 20 filmoj el kvin kontinentoj. La filmoj estas spekteblaj ĉe https://docs.google.com/spreadsheets/d/1dMpU0qFPUQouPm2Gc_o7IGh7RqKaZpM8bbDHpKJS89s/edit#gid=0

Trezoro informas, ke estas intereso aranĝi 2-an filmokonkurson en taŭga tempo en 2020. Nun li kore invitas interesiĝantojn filmi ĉi-jarajn aranĝojn en la Zamenhof-Festo por pretigi novajn filmojn por la konkurso en 2020.

Ligo al komento
share_externally

Ĵus aperis jena komento de UEA ĉe la paĝo de uea.facila en Facebook:  "Tre baldaŭ UEA anoncos la rezulton de la filmkonkurso Mia Asocio, mia urbo. Ĉu vi jam spektis la filmetojn? Aliru la YouTube-kanalon de UEA por malkovri. Estas pli ol 30, montrantaj Esperanto-agadojn tra la mondo! Tiu ĉi estas la reklamfilmeto por Montrealo, kiu speciale uverturas la konkurson. Belega, ĉu ne? Cetere, por aliĝi al la 105-a UK, aliru: https://uea.org/kongresoj/alighilo. Ĝuu!

Ligo al komento
share_externally

Novaj informoj de UEA: 

Aperis la rezulto de la filmkonkurso "Mia Asocio, mia urbo"! Kontrolu ĉe: https://uea.org/gk/851a1. La konkurso sukcesis varbi 35 filmojn (inkluzive 10 filmetojn fare de ĈRI) pri 30 urboj kaj asocioj en 15 landoj en kvin kontinentoj. Ĉiuj estis publikigitaj en la kanalo de UEA ĉe YouTube, UEAviva: http://youtube.com/ueaviva.

UEA varme gratulas al ĉiuj partoprenintoj, inter ili la premiitoj kaj honorigitoj! Ĝis la 105-a Universala Kongreso en Montrealo!

Aliĝi favorpreze eblas ĝis la 31-a de marto: https://UEA.org/kongresoj/alighilo.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.