Salti al enhavo

Mireille

Sen-rita emerito – sen-brutara nomado – babilema poligloto

Jen originala maniero prezenti min. Ĉar mia persona nomo Mireille devenas de la provenca lingvo, malnova lingvo el suda Francio, kaj tiam estis MIREIO, mi kutimas uzi la nomon MIREJO en Esperantujo. Mi estas svisa franclingvanino.

2004964445_2017-12-11_Unesco_Paris_-_Mireille_Grosjeanportraitsansallgement.jpg.27bd8aa5f7fe64c8021a4bcc831426a6.jpg

Emerito mi estas, mi estis lingvoinstruistino en mezlernejo. Mi aĝas pli ol 70 jarojn.

Nomado mi estas, ĉar mi multe vojaĝas. Tamen kutime nomado vojaĝas por serĉi herbon kaj akvon por siaj brutoj. Mi ne havas brutojn, mi ne havas aron da brutoj, mi vojaĝas sola.

Babilema mi estas, kaj tion mi faras en la franca, germana, svisgermana kaj Esperanto. Ankaŭ la anglan kaj italan mi mezbone parolas. Pro la fakto, ke mi iom lernis la japanan loĝante en Japanio dum preskaŭ unu jaro, mi ŝerce asertas, ke mi parolas 6,2 lingvojn.

Mi havas diversajn taskojn en la Movado. Pri tio, se vi volas, serĉu mian nomon Mireille Grosjean en Vikipedio kaj tie vi povos legi pli pri mi.

Mi tre ŝatas skribi, verki, rakonti ion, ne ion ajn, sed interesajn travivaĵojn aŭ spertojn aŭ eventojn aŭ ion pri interesaj homoj aŭ regionoj aŭ fenomenoj. Do tutcerte mi sendos pliajn kontribuojn al uea.facila. Mi tre dankas al Anna, kiu inventis tiun retejon kaj prizorgas ĝin.
 

 

  • Ŝati 3



Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.