Salti al enhavo

Ĉaĉak

Sukcesa ludvespero

Kadre de sia Kongreso en Serbio kaj pro sia 70-jariĝo ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) organizis lud-vesperon en la kongres-urbo Ĉaĉak.

La organizantoj preparis 12 tablojn por 48 partoprenantoj. Ili unue alvokis la komencantojn kaj invitis ilin sidiĝi po unu ĉe ĉiu tablo. Poste la organizantoj vokis pli spertajn kaj parte maljunajn personojn kun vastaj scioj ; tiuj lastaj ankaŭ sidiĝis po unu ĉe ĉiu tablo. Fine venis la aliaj personoj, po du en ĉiu tablo. Tiel la fortoj en ĉiu tablo estis en ekvilibro.

P1050520.JPG.24136ef01be221a18340224dfeea33ba.JPG

Ĉiu grupo ricevis kajeron kun 18 ludoj : kvizoj, akrostikoj, parigaj ekzercoj, kaj aliaj. La temoj koncernis la Ligon ILEI, la Movadon kaj en la ludaro aperis ankaŭ demandoj pri ĝeneralaj konoj. Oni povis observi tujan eklaboron kaj diligentajn provojn trovi la solvojn. Diskutoj, demandoj, interŝanĝoj de scioj, pripensoj, mencioj, supozoj, interparoladoj. Dum unu horo regis viglaj debatoj. Poste venis la komuna korektado, kiam multaj povis kompletigi siajn sciojn. Premioj venis por la plej scio-riĉa grupo.

Ĉiuj ŝatis tiun vesperon pro la grupa laboro agrabla kaj stimula etoso gaja.

Pro tiu sukceso la estraro de ILEI preparas nun novan ludvesperon  “Malkovru Amerikon!” por sia 53-a Kongreso en Kebek-urbo en julio 2020.

Jen simpla  “Parigu!” por la legantoj de uea.facila.
Oni desegnu liniojn por ligi ĉiun vorto-paron.

  1. Lito                    A. birdo
  2. Aglo                   B. virto
  3. Pomo                C. lando
  4. Knabo               Ĉ. meblo
  5. Rusio                 D. persono
  6. Pacienco           E. Frukto

Mireille Grosjean




Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.