Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    974
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    813

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Vere estas amaso da voĉoj kaj aliaj fonaj bruoj! Ĉu li faris tiun registraĵon dum Esperanto-kongreso? Tamen, li tiel klare parolas, ke oni ne havas problemon por kompreni ĉion.
  2. La demando estas tro teknika por mi! Espereble iu alia povos respondi.
  3. Anna

    Vidi per manoj

    Jes, vi pravas - estas virina voĉo, certe ne tiu de Derek Roff! Mi petos lin korekti tion.
  4. Anna

    Vidi per manoj

    En Ancona (Italio) ekzistas tre speciala muzeo: Muzeo Homero (Omero en la itala). Tie ĉio estas tuŝebla. Ankaŭ la blinduloj per tuŝ-esplorado povas ĝui la belecon de multaj gravaj verkoj de la art-historio. La muzeo prenas sian nomon de la fama verkisto Homero el la antikva Grekio, kiu laŭdire estis blinda. Tiu ideo naskiĝis antaŭ multaj jaroj en la kapoj de mi kaj mia edzino post longa vojaĝado tra la mondo. Ni deziris ĝui la belecon de famaj artverkoj, sed ĉar ni estas nevidantoj, malhelpis nin la kutima skribaĵo “Ne tuŝu”, kaj la artaĵoj kaŝitaj malantaŭ vitra barilo. Mi laboradis kelkajn jarojn por tiu projekto, kaj finfine la muzeo fariĝis realaĵo la 29an de majo 1993. Tiu bela kaj simpla realaĵo estas la sola en Italio, kaj nun ekzistas similspeca muzeo en Madrido. La muzeo enhavas perfektajn kopiojn de la ĉefaj skulptaĵoj de antikvaj Grekio kaj Romo, de la Mezepoko kaj Renesanco, ĝis la 19-a jarcento. Estas ankaŭ originalaj verkoj de elstaraj modernaj skulptistoj. Tie troviĝas ankaŭ malgrandaj kopioj de kelkaj tre famaj konstruaĵoj. Blinduloj ĝojas pro tiu ebleco, sed ankaŭ vidantoj spertas la feliĉon povi karesi la plej amatajn verkaĵojn. Salono de la Grekoj en Muzeo Homero La muzeo enhavas ĉirkaŭ 300 artverkojn. Troviĝas priskriboj en brajlo kaj en pligrandigita skribo. Per moveblaj ŝtuparetoj vizitantoj povas tuŝe esplori ankaŭ la pli altajn partojn de la artverkoj. La muzeo posedas ankaŭ arĥeologiajn restaĵojn. Oni prezentas kelkajn aspektojn de la ĉiutaga vivo ekde la plej antikva prahistorio ĝis la romia tempo. Vizitantoj povos sperti “salton tra la tempo”, ĝuante tiujn objektojn (aŭ modernajn kopiojn) ne nur tuŝe, sed ankaŭ kun samtempaj sonoj kaj odoroj. En 2018 la muzeo ricevis 35 mil vizitantojn. Por pli da informoj vizitu ĝian retejon en la itala, la angla kaj en Esperanto. Aldo Grassini
  5. Universala Esperanto-Asocio ĵus kreis sian konton en Instagramo. Instagramo estas unu el la plej popularaj sociaj retoj. En la unuaj du tagoj UEA sukcesis atingi pli ol 100 "sekvantojn". Se vi uzas Instagramon, ni invitas vin sekvi la konton ueaesperanto. Kaj kompreneble ankaŭ disvastigo pri tio estos bonvena! Per du el siaj unuaj afiŝoj UEA ludis per la ideo, ke tutmonda organizaĵo spertas samtempe malsamajn sezonojn. Pro tio la Asocio dankis al sia membraro – ĉar al ĝi UEA ŝuldas sian tutmondecon. Alia afiŝo prezentis la septembran oferton de la Libroservo, la libron Tiu toskana septembro. Kaj poste oni starigis la demandon, kiel vi diras "kafo" en via denaska lingvo. Tio estas maniero por proksimigi la komunumon. Ĝenerale la reagoj al la afiŝoj estas tre pozitivaj. La sekvantoj povas komuniki kun la estraro de UEA per la mesaĝilo de Instagramo. Krom Instagramo, UEA ankaŭ havas konton en Tvitero kaj paĝon en Fejsbuko. Tiuj estas du aliaj tre uzataj sociaj retoj. Vizitu ilin! Ĉefzorgas la konton ĉe Instagramo la brazila junulino Tamiris Queiroz, kiu aliĝis al la grupo de volontuloj, kiuj helpas la estraron de UEA.
  6. Hector Hodler, junulo kun diversaj talentoj Hector Hodler naskiĝis en 1887, en la sama jaro kiel Esperanto. Lia patro, Ferdinand Hodler, estis fama svisa pentristo, kaj li ofte devis stari aŭ sidi senmove, dum la patro pentris lin. Dum tiuj longaj horoj li pensadis. Iam Hector trovis en sia hejmo la unuan libron de Doktoro Esperanto, Zamenhof. Li komencis lerni tiun strangan nekonatan lingvon. En sia lernejo en Ĝenevo li konatiĝis kun Edmond Privat, kiu estis du jarojn pli juna. Edmond tuj rimarkis lin, kaj foje salutis lin en Esperanto. Hector respondis, kaj tiel ili malkovris, ke ankaŭ la alia lernas tiun lingvon. Ili komencis inter si uzi ĝin kaj tiel rapide progresis. Ili decidis krei gazeton kun la titolo La juna esperantisto. “La redaktejo estis sur la lernejaj benkoj, la presejo kaj bindejo sub lavitaj tukoj en la subtegmentejo de la domo de Edmond.” (El Utila estas aliĝo de Ulrich Lins.) Kiam Hector estis 18-jara kaj Edmond 16-jara, la du junuloj invitis kaj sukcese organizis la duan Universalan Kongreson en Ĝenevo. La kongreso okazis en 1906, kun 818 partoprenantoj el 30 landoj. La arto de Hector Hodler estis ligi pensadon kaj efikon. Komence la Esperanto-movado ne havis formalan organizon, sed la junulo volis ligi la ideon de Zamenhof al strukturo. Hector proponis, ke estu sistemo de Esperantaj konsuloj. La principo estis, ke esperantistoj elektitaj de sia loka societo sin proponu por helpi aliajn esperantistojn dum vojaĝoj aŭ perletere. Laŭ Marjorie Boulton en sia libro Zamenhof: aŭtoro de Esperanto (1962 p.143): “Tia sistemo ne nur unuigos esperantistojn per multaj ligetoj de interhelpo, sed montros al la ekstera mondo praktikan utilecon de Esperanto.” La Esperantaj konsuloj poste nomiĝis delegitoj. La Delegita Reto de UEA ankoraŭ ekzistas hodiaŭ. En 1907 Hector Hodler fariĝis redaktoro de la revuo Esperanto (fondita pli frue, en 1905). Li redaktis ĝin dum la postaj 13 jaroj, krom ses monatoj en 1914 dum la unua mondomilito. Tiu revuo ankoraŭ nuntempe aperas kiel asocia eldonaĵo de UEA. Sed ne sufiĉis la sistemo de konsuloj kaj la revuo. Estis bezonata centra organizaĵo por kunligi la diversajn naciajn Esperanto-asociojn kaj por plenumi praktikajn servojn por la esperantistoj. En 1908 la juna Hector Hodler fondis Universalan Esperanto-Asocion (UEA), kaj mem fariĝis Ĝenerala Direktoro kaj vicprezidanto. En 1919 li estis elektita prezidanto. Hector suferis pro tuberkulozo, grava malsano, kiu venkis lin en 1920, kiam li estis 32-jara. Tial ni memoros Hodler kaj lian agadon en 2020, cent jarojn post lia morto. Mireille Grosjean
  7. Ĵus aperis la oktobra numero de Turka stelo. Vi povos legi ĝin ĉi tie.
  8. De la 20a ĝis la 24a de aŭgusto 2019, la tria karavano de Esperanto al Norda Koreio okazis sukcese. La karavano konsistis el 13 esperantistoj el Ĉinio. Ĉiuj membroj de la karavano kolektiĝis en lim-urbo de Ĉinio kun la nomo Dandong kaj busis trans la ponton kiu ligas la du landojn, Nordan Koreion kaj Ĉinion. La nomo de la ponto estas Ponto de rivero Jalu. Ĝi estas fama pro la korea milito. Rivero Jalu apartigas la du landojn. En la feraj traboj ni povis vidi multajn truojn de kugloj restintaj post la milito, kiu okazis inter 1950 kaj 1953. Ponto super rivero Jalu. Foto: Ajew CC BY-SA 4.0 Atinginte la urbon Sinujo de Norda Koreio ni ŝanĝis trajnon al la ĉefa urbo Pjongjango. Esperantistoj Wang Yanjing kaj Zhangwei en la karavano instruis Esperanton al tri ĉiĉeronoj de Norda Koreio vespere post la vespermanĝo. Tio okazis kvar fojojn kaj ĉinaj esperantistoj ankaŭ parolis Esperante kun la ĉiĉeronoj dum la vojaĝo. La ĉiĉeronoj de Norda Koreio estis junaj kaj saĝaj kaj ili lernis Esperanton rapide kaj diligente. Ili ŝatas Esperanton, kiu estas alia fenestro por ili por rigardi la mondon. Post unu aŭ du lecionoj la ĉiĉeronoj povis interparoli Esperante kun la ĉinaj esperantistoj per facilaj frazoj, ekzemple, Saluton, Rapide iru, Bonan matenon, Ĝis morgaŭ ktp. Oni povis vidi ilian entuziasmon pri Esperanto. Karavanaj membroj ankaŭ vojaĝis al multaj vidindaj lokoj: al malnova urbo Kaisung, la fama domo Punmunjun kaj al la limo kun Suda Koreio, kie antaŭ nelonge la du prezidantoj de Usono kaj Norda Koreio manpremis kaj interparolis. Niaj membroj ankaŭ vizitis la faman monton Kimgangsan. Dum la vojaĝo la ĉinaj esperantistoj ankaŭ prezentis Esperanton al aliaj fremdlandaj homoj, kiujn ili renkontis, ekzemple el Aŭstrio, Svislando, Germanio kaj Britio. Zhangwei
  9. @Anĝelokr Mi ĝojas, ke vi povis sekvi la filmon. Mi pensis, ke la parolanto parolas tro rapide, sed eble la teksto ne estas tiel malfacila, kiel mi supozis. Atentu pri erareto en via komento: "la filmeton estis tre interesa". Kompreneble, tio devus esti "la filmeto" sen akuzativo - sed mi certas, ke vi jam sciis tion!
  10. Ankaŭ mi demandis min pri tio. Sed ŝia nomo ne estas Margaret, sed Hanna. Mi pensas, ke ŝi estas la pli aĝa fratino de Margaret.
  11. Tiu filmeto estas aparte interesa kaj spektinda, kvankam bedaŭrinde la parolanto parolas tre rapide, kio sendube malhelpos la komprenon por pluraj homoj. Oni spertas la etoson de tiu kongreso antaŭ 60 jaroj, kun grandaj homamasoj, granda entuziasmo. Tiutempe kongresoj en orient-Eŭropo ĉiam estis tre grandaj, ĉar la homoj ne povis vojaĝi al la okcidento, sed ĉiuj rajtis iri al kongreso en Pollando. Estas tre bele vidi la junan kaj ridetantan Marjorie Boulton, kiu subskribas siajn librojn, ankaŭ Julion Baghy. Krome estas tute mallonga peceto de eĉ pli malnova filmo (bedaŭrinde sen sono), kiu montras Zamenhof, kiu legas sian propran verkon.
  12. En la somero de la jaro 1932 estis decidite, ke la venonta Universala Kongreso (UK), la 25-a, okazu en la germana urbo Kolonjo. Invitis la urb-estro mem, Konrad Adenauer. Tuj eklaboris Loka Kongresa Komitato (LKK), kiu same kiel Germana Esperanto-Asocio (GEA) antaŭĝojis pri la evento kaj esperis, ke ĝi altiros proksimume du mil partoprenantojn. Sed baldaŭ regis necerteco kaj timo. Fine de januaro 1933 Adolf Hitler iĝis kanceliero; la nazioj gajnis potencon. Ĉiuj amikoj de Esperanto en Germanio sciis, ke en sia libro Mein Kampf Hitler atakis Esperanton, nomante ĝin lingvo de judoj. La nazia gazetaro per multaj malbelaj artikoloj kontraŭstaris la planon organizi mondan Esperanto-kongreson en Kolonjo. La maltrankviliĝo kreskis, kiam Adenauer en marto estis eksigita de la nazioj. Esperantistoj en eksterlando rimarkis la ŝanĝiĝintan situacion, kaj multaj ne plu volis vojaĝi al Germanio. En junio 1933 la Komitato de UEA eĉ diskutis la demandon, ĉu nuligi la kongreson. La novaj regantoj anoncis, ke gastoj el eksterlando ne timu ĝenon. La semajna gazeto Heroldo de Esperanto aperanta en Kolonjo klopodis trankviligi la esperantistojn, dum la eksterlanda gazetaro multe raportis pri la unuaj agoj de subpremo kontraŭ judoj kaj komunistoj; Heroldo esprimis la esper-plenan opinion, ke la kongreso utilos al la germana Esperanto-movado. Konrad Adenauer invitas la kongreson al Kolonjo. La postan jaron li estos eksigita de la nazioj. (Germana Esperanto-Biblioteko, Aalen) Fine de julio komenciĝis la UK, kun nur 900 kongresanoj. En la kongres-malfermo parolis la nova, nazia urb-estro. Li aperis en bruna ĉemizo, kun svastikaj flagoj ĉirkaŭe. La vorton “Esperanto” li ne diris, sed nur esprimis sian kontenton, ke la multaj eksterlandanoj ĉeestantaj en la salono de nun povos raporti, ke en Germanio regas ordo. Poste okazis la jar-kunveno de GEA. Ĝi akceptis novan statuton, en kiu ne plu estis skribite, ke la asocio estas politike neŭtrala. Judoj kaj komunistoj ne plu rajtos proponi sin por gvidaj oficoj en la asocio. Multaj germanaj esperantistoj ne estis kontentaj, tamen ili konsentis, kontraŭvole, akcepti tiajn limigojn por daŭrigi la laboron por Esperanto. Kelkaj opiniis, ke necesas plene akcepti la nazian politikon. Aperis Esperanta traduko de parolado de Hitler, kaj eĉ stariĝis “Nova Germana Esperanto-Movado”, kiu celis uzi Esperanton por popularigi la nazian ideologion eksterlande. Ĉio ĉi ne helpis. Kiel ni nun scias, la germana polico tre atente observis la Esperanto-movadon (ĝi havis spionon kun scio de la lingvo) kaj en 1936 ĝi konsilis, ke GEA “liber-vole” malfondu sin. Rezulte, ekde la 20-a de junio 1936 ne plu eblis labori por Esperanto en Germanio. Eĉ pli frue, en aŭgusto 1935, la nazia Esperanto-movado jam devis ĉesigi sian agadon. La nazia registaro opiniis, ke ĉia ligo de Esperanto kun la nazia ideologio estas ne nur malakceptebla, sed punenda. Ulrich Lins
  13. Mi ne trovas informojn pri tio en la reto. Eble oni ankoraŭ ne decidis la daton kaj lokon, aŭ almenaŭ ne anoncis tion.
  14. Gobeklitepe estas verŝajne la plej granda arkeologia malkovro de la 21-a jar-cento. La trovaĵoj datiĝas de 12 000 jaroj antaŭ nia propra tempo. Ili estas 7500 jarojn pli malnovaj ol la piramidoj en Egiptujo kaj 7000 jarojn pli malnovaj ol Stonehenge en Britujo. Oni diras, ke Gobeklitepe ekzistis eĉ antaŭ la tempo, kiam la homoj fondis urbojn kaj ekloĝis tie. Se tio estas ĝusta, tio montras, ke religiaj kredoj kaj pastra klaso ekzistis pli frue ol la urba vivo. Gobeklitepe (Göbeklitepe en la turka) signifas “monteto kun ventro”. En la jaro 2018 ĝi estis enskribita en la “Listo de Mondaj Heredaĵoj” de Unesko. La malkovro okazis en la jaro 1963 kaj la elfosado komenciĝis en 1995. La arkeologoj malkovris aron da rondaj konstruaĵoj. Ili kredas, ke tiuj ne estas loĝejoj, sed ejoj por religiaj celoj. Ĉiu el tiuj konstruaĵoj ŝajnas esti templo. Nur ses temploj estas malkovritaj ĝis nun, sed la arkeologoj kredas, ke la tuta nombro devas esti preskaŭ dudek. Ĉiu templo similas al la alia. Do, Gobeklitepe estas kaj la plej malnova kaj la plej granda religia ejo de la mondo. Laŭ la arkeologoj ĝi estis centro de kredo, kulto kaj pilgrimado de la neolitika periodo. La templojn oni poste kovris per tero kaj ŝtonoj. En ĉiu templo ekzistas cirklo de kolonoj 6 metrojn altaj en la formo de litero “T”. Sur ĉiu kolono troviĝas reliefoj de bestoj. Tio montras la artisman kapablon de niaj antaŭuloj. Ili estas la unuaj ĝis nun konataj tri-dimensiaj skulptaĵoj. Sur kelkaj kolonoj troviĝas reliefoj de homaj manoj kaj piedoj, kaj pro tio arkeologo profesoro Klaus Schmidt pensas, ke la kolonoj reprezentas homojn. Fonto de bildo: https://www.yeniasir.com.tr/ La germana revuo Der Spiegel notis, ke Gobeklitepe estis fondita tie, kie laŭ la Biblia rakonto la unuaj homoj, Adamo kaj Evo, ekloĝis post sia forigo el Edeno. Ĉirkaŭ Gobeklitepe troviĝas la regiono, kie greno estis unue kreskigita. Kaj laŭ la Biblio Adamo estis la unua homo kiu kreskigis grenon. Restas multaj demandoj pri Gobeklitepe: • Kiuj konstruis la templojn? • Kiel oni alportis kaj starigis la kolonojn, kiuj pezas 60 tunojn? • Kial la tuta ejo poste estis kovrita per tero kaj ŝtonoj? • Kial oni konstruis ĝin? Gobeklitepe troviĝas 15 kilometrojn nord-oriente de Ŝanliurfa, urbo kun forta religia signifo, kiun en Turkujo oni nomas “urbo de profetoj”.
  15. Tamen mi ne aldonos pli da fotoj nun! Fakte la verkinto ne sendis al mi foton de si mem kun la instruisto. Oni ne uzas "ambaŭ...kaj..." en Esperanto. (Tio estas angla strukturo.) Oni uzas "kaj...kaj...", do: "Mi volus vidi la fotojn kaj de la verkinto kaj de lia instruisto".
  16. Fakte nova sumoo komenciĝas la 8an de septembro. Se vi volas partopreni, ne forgesu informi Hori Jasuo-n. Lia adreso estas en la artikolo supre. Se vi maltrafis la unuajn tagojn, vi povus tamen komenci malfrue kaj daŭrigi dum 15 tagoj.
  17. Dum la Universala Kongreso en Lahtio, estis elektita la nova prezidanto de UEA. Li estas Duncan Charters, brito loĝanta en Usono kaj universitata profesoro pri lingvoj. Kiel oni elektas la prezidanton de UEA? Tiu homo estas elektita dum la UK ĉiun trian jaron de la membroj de la komitato. La elekto ĉi-jare estis neordinare drameca. Kutime estas nur unu kandidato por la posteno de prezidanto, sed ĉi-jare estis du: Duncan Charters kaj Fernando Maia el Brazilo, kiu jam estis estrarano de UEA. La du kandidatoj kunlaboris ekde la komenco, kaj ambaŭ konsentis servi kiel vic-prezidanto, se la alia estos elektita kiel prezidanto. Kiam la 43 ĉeestantaj komitatanoj voĉdonis, Duncan ricevis 20 voĉojn kaj Fernando 21, kun unu sindeteno. (Ŝajne unu el la komitatanoj ne voĉdonis.) Laŭ la regulo tamen, la gajninta kandidato devas ricevi pli ol duonon el ĉiuj donitaj voĉoj; do necesus 22 por gajni. Tial la komitatanoj voĉdonis duan fojon, kaj ĉi-foje Fernando ricevis 21 voĉojn kaj Duncan 22. Tiel okazis, ke Duncan gajnis. Fernando estos vicprezidanto, kaj la nova prezidanto anoncis sian intencon aktive kunlabori kun li. La tasko de la prezidanto estas prezidi la komitat-kunsidojn, sed li (ĉar efektive ĝis nun ĉiam estas viro) ankaŭ reprezentas la asocion en gravaj okazoj, ekzemple en interparoloj kun Unesko, naciaj registaroj kaj similaj instancoj. Kompreneble li ankaŭ direktas la ĝeneralan politikon de UEA, sed li faras tion nur interkonsente kun la estraro kaj la komitato. La prezidanto ne estas reĝo! Kiuj estas la komitatanoj? La nombro ne estas ĉiam precize la sama, sed kutime estas inter 60 kaj 70, kvankam ne ĉiuj venas al la kongreso. Estas tri specoj de komitatanoj: Komitatanoj A reprezentas la Landajn kaj Fakajn Asociojn. Komitatanoj B estas elektitaj de la membroj. Komitatanoj C estas elektitaj de la komitatanoj mem; ili estas aktivuloj, kiuj havas utilan sperton por kontribui al la komitata laboro. Ne supozu, ke la prezidanto kaj aliaj komitatanoj estas pagataj por sia laboro! Bedaŭrinde ne. Ili ĉiuj laboras volontule kaj senpage, do ĉiuj devas havi alian profesion, se ili ne jam emeritiĝis. La sola avantaĝo, kiun la komitatanoj ricevas, estas ke ili rajtas aliĝi al la kongreso senpage. Tamen la plejmulto devas mem pagi siajn vojaĝkostojn kaj restadon en la kongresa urbo. La nova estraro: So Jinsu, Orlando Raola, Fernando Maia, Duncan Charters, Huang Yinbao, Jérémie Sabiyumva, Aleks Kadar, Amri Wandel La nova estraro restos ĝis 2022. Ĝi havas ok membrojn, el Usono, Brazilo, Ĉinujo, Francujo, Burundo, Koreujo kaj Israelo.
  18. Anna

    Afrikanoj serĉataj!

    Tre bone! Espereble vi trovos iun.
  19. Ĉi tiu estis mia unua fojo partopreni en Universala Kongreso (UK), kaj ankaŭ la unua fojo iri eksterlanden por partopreni en tia granda kongreso. Fakte, kiam la aviadilo flugis al Helsinko, mi estis iom nerva, ĉar mi estis malproksima de mia patrujo. Tiu sento ĉirkaŭis min ĝis mi iris al la kongresejo, kaj tiam la sento ŝanĝiĝis de maltrankvilo al ekscito. Dum ni iris al la kongresejo ni renkontis la homojn, kiuj jam ricevis la kongresajn materialojn kaj revenis laŭ la vojo. Unu post alia tiuj esperantistoj salutis nin, kaj pro tiuj simplaj salutoj mi sentis, kvazaŭ mi estus hejme en fremdlando. Mia ekscito atingis sian kulminon en la kongreso, kie la partoprenantoj komune okupiĝis pri prelegoj, seminarioj ktp. Tio estis, kvazaŭ mi jam spertus la disvolviĝon de la Esperanta-movado en diversaj landoj. Tio vere larĝigis miajn horizontojn. La Esperanta movado ne nur plenkreskas en Zaozhuang-a Universitato, sed ankaŭ havigas disvastigon en diversaj landoj ĉie en la mondo. Mi admiras la influon kaj karismon de Esperanto kiel internacia lingvo. Dum la kongreso, reprezentantoj el diversaj lokoj varme gratulis al la UK. Ilia mallongaj kaj humuraj vortoj esprimis la entuziasmon de la esperantistoj el la tuta mondo. Inter ili estas multaj maljunuloj, sed iliaj koroj ĉiam estas junaj. Ĉiuj estas plen-plenaj je kredo al Esperanto. Finfine ni kantis la himnon de Esperantujo La espero. La komuna voĉo de ĉiuj, kiuj kune kantis, estis kiel la vortoj de la himno: “tra la mondo iras forta voko”. Esperanto certe alportas novan voĉon al nia vivo. Per Esperanto, ni ne plu estas solaj, sed fariĝas membroj de la amika Esperanta familio. Mi elkore amas nian lingvon Esperanton. Zhang Yue Mi partoprenis en la UK unuafoje, kaj ĝi plaĉis al mi. Mi konatiĝis kun multaj diversaj fremdaj geamikoj. Mi ĉeestis la Solenan Inaŭguron de la kongreso, kiu estis tre impona. En la Libroservo estis riĉa kolekto de libroj, kaj tie ankaŭ ni aĉetis interesajn librojn. La programo de la Nacia Vespero estis mirinda, kaj mi ĝuis partopreni la Junularan Angulon, kie mi renkontis amikemajn junajn esperantistojn. Aliaj aranĝoj estis interesaj kaj edukaj. Mi amas Esperanton, ĉar ĝi estas tre facila, interesa kaj utila. Per Esperanto mi povas konatiĝi kun amikoj el la tuta mondo. Mi tre ŝatis tiun UK. En la kongresejo mi renkontis multajn esperantistojn, kiuj estas afablaj kaj bonkoraj. Mi dankas al mia universitato, kiu donis al mi tiun valoran okazon ĉeesti Universalan Kongreson. Per Esperanto mi povis komuniki kun homoj el diversaj landoj en la sama lingvo. Mi certe fariĝos bona esperantisto kaj laboros por Esperanto. La kongreso estis mia motivo, kaj ĝi fortigis mian decidon daǔre lerni Esperanton. Li Xianglong
  20. Anna

    Afrikanoj serĉataj!

    La estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) alvokas ĉiujn afrikajn aktivulojn kandidatiĝi por la ofic-periodo 2019-2022 de la Afrika Komisiono de UEA. La Afrika Komisiono de UEA estas laborgrupo de reprezentantoj de UEA en Afriko, kaj ĝi funkcias kiel konsilanta grupo kaj ponto inter la estraro de UEA kaj afrikaj Esperanto-asocioj, kluboj kaj unuopuloj. Ĝi proponas agadplanon plenan je strategioj por disvastigi kaj plifortigi la movadon en Afriko, precipe en afrikaj landoj, kie ankoraŭ ne estas organizita Esperanto-movado. La komisionoj elektas inter si kunordiganton, vic-kunordiganton kaj sekretarion. La komisionanoj okupiĝas pri diversaj fakoj: instruado, eksteraj rilatoj, rilatoj kun afrikaj asocioj kaj grupoj, landa agado, virina agado, junulara agado, informado, kaj turismo en Afriko. Kandidatoj al la Afrika Komisiono devas regule uzi Interreton, esti en konstanta kontakto pri siaj agadoj kun la estrarano de UEA respondeca pri Afriko (Jérémie Sabiyumva) kaj esti pretaj kunlabori kun ĉiuj aliaj membroj de la komisiono, kaj kontribui al la revuoj Esperanto kaj Esperanto en Afriko. La laboro de la komisiono estas volontula (do la komisionanoj ne ricevas pagon). La kandidatoj devas disponi la bezonatan tempon por plenumi la taskojn. En apartaj kazoj UEA konsideros disponigon de rimedoj al komisionanoj por interreta aliro. Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al Jérémie Sabiyumva ĝis la 6-a de septembro 2019 kun vivresumo, letero klariganta vian intereson pri la tasko, kaj informo pri la fakoj, kiujn vi pretus transpreni en la komisiono. Se vi volas rekomendi taŭgan kandidaton, interkonsentu kun ŝi/ li pri ties kandidatiĝo, aŭ sendu mesaĝon rekomendante kontakton kun la koncerna aktivulo.
  21. Anna

    Ada Lovelace

    Ĉu vi povas kredi, ke la unua programisto naskiĝis antaŭ ducent jaroj? Ŝi nomiĝis Ada Lovelace, kaj ŝi estis la filino de la fama angla poeto lordo Byron kaj la matematikistino Annabella Byron. Ŝi naskiĝis en decembro 1815, sed bedaŭrinde ŝiaj gepatroj eksgeedziĝis du monatojn post ŝia naskiĝo. Ŝia patro forveturis el Britujo tuj poste, kaj Ada neniam renkontis lin. Li mortis en Grekujo ok jarojn poste. La patrino de Ada petis siajn instruistojn, ke ili instruu ŝian filinon pri scienco kaj matematiko. Ada renkontis la matematikiston kaj mult-fakulon Charles Babbage kiam ŝi havis dek sep jarojn, kaj ili amikiĝis. Li nomis ŝin poste "la sorĉantino de nombroj". Ada Lovelace 20-jara, de Margaret Sarah Carpenter (1836) Babbage planis la diferenco-maŝinon kaj la analitikan maŝinon. Li neniam finkonstruis ilin, sed la Muzeo de Scienco en Londono konstruis la diferenco-maŝinon en 1991. Praktike ĝi estas kalkulilo, dum la analitika maŝino estis pra-komputilo, kiu devis uzi tru-kartojn kaj plenumi programojn. Babbage estis invitita prelegi en la itala urbo Torino pri sia analitika maŝino. Ĉeestis Luigi Menabrea, matematikisto kaj estonta ĉefministro de Italujo, kiu verkis pri ĝi franc-lingvan dokumenton. Ada tradukis la dokumenton en la anglan. Sed ŝi ankaŭ evoluigis ĝin, kaj skribis kiel komputi la nombrojn de Bernoulli. Oni kutime konsideras tion kiel la unuan komputilo-programon. La komputaĵo de Ada Lovelace pri nombroj de Bernoulli En novembro 1852 ŝi mortis nur 36-jara pro kancero. Ankaŭ ŝia patro mortis je la sama aĝo. La programlingvo Ada estis nomita laŭ ŝi. Kiam oni pensas pri la historio de komputiloj, oni devas memori Ada Lovelace, la unuan programiston. James Draper
  22. Anna

    Premio Deguĉi 2019

    Ĉiu-jare dum la Universala Kongreso oni anoncas la nomon de la gajninto de la premio Deguĉi. La gajnanto estas homo, kiu longtempe laboras per Esperanto por monda paco kaj la feliĉo de la homaro. Ĉi-jare la premion oni aljuĝis al belga esperantistino Heidi Goes. La estraro de UEA aljuĝas la premion, kiu konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj. La monon donacas la japana asocio Oomoto laŭ la nomo de unu el siaj gvidantoj, Deguĉi Onisaburo. Heidi kun estraranoj de UEA (Huang Yinbao, Jérémie Sabiyumva, Fernando Maia Jr). Heidi Goes, la ĉi-jare gajninto, eklernis Esperanton en 1990, dum ŝi estis ankoraŭ lernejano. Kiam ŝi fin-studis ĉe la mezlernejo en Belgujo, ŝi iris al Indonezio kadre de kultura interŝanĝprogramo kaj loĝis preskaŭ unu jaron ĉe du indoneziaj familioj. Tiel ŝi lernis la indonezian lingvon kaj samtempe pri la loka kulturo. Post reveno al Belgujo si decidis studi afrikajn lingvojn kaj kulturojn. Ŝia diplom-verkaĵo, verkita en la nederlanda, temis pri la historio de la Esperanto-movado en Afriko. Poste ŝi tradukis tiun verkon en Esperanton, kaj en 2007 UEA eldonis ĝin kiel libron kun la titolo Afero de Espero. Tuj post la apero de tiu libro, Heidi komencis esplori pri la historio de la Esperanto-movado en Indonezio, kaj en 2009 ŝi revenis al Indonezio por daŭrigi sian esploradon surloke. Tamen, ŝi uzis sian tempon plejparte por instrui Esperanton. En 2010 ŝi faris la duan kaj en 2012 la trian instru-vojaĝon al Indonezio. Kreiĝis kluboj dum kaj post ŝia dua vojaĝo. En 2011 komencis aperi nova revuo Esperanto en Indonezio, kaj en 2011 kaj 2012 indoneziaj esperantistoj partoprenis la Universalan Kongreson. La sekva paŝo estis Indonezia Esperanto-Kongreso en 2013. Efektive ŝiaj esploroj pri la mortinta indonezia movado kaj ŝia sindonema instruado de Esperanto kondukis al revigliĝo de la tuta landa movado. En marto 2013 Heidi vojaĝis ankaŭ al Orienta Timoro, kie ŝi denove instruis. Duan kaj trian vojaĝojn por instruado ŝi faris en 2014 kaj 2016. Grupa foto post enkonduko pri Esperanto en Medan, Sumatro, Indonezio En 2018 aperis ŝia libro Movadaj insuletoj, same eldonita de UEA. En 2018 ŝi instruis en Maroko kaj ĉi-jare ŝi vojaĝis al Angolo, kie ŝi instruas Esperanton ĉefe al instruistinoj. Per tiu premio UEA celas rekoni ŝian kuraĝon, entuziasmon kaj sindonemon, same kiel ŝian profundan intereson pri edukado kaj ŝian admirindan esploremon.
  23. Anna

    Zhangyue

    Saluton! Mi nomiĝas Zhangyue. Mi venas el Ĉinio, kiu estas tre granda kaj bela. Mia Esperanta nomo estas Ĝoja, ĉar la signifo de yue estas “ĝojo” en Esperanto. Ĉar mi ŝatas ridi kiam kaj kie ajn, mia instruisto ofte diris, ke Ĝoja ĉiam estas ĝoja. Tre plaĉas al mi, ke mi studas ĉe Zaozhuang-a Universitato kaj havas la ŝancon lerni Esperanton. Mi ĝojas, ke ni povas akiri bravan instruistan rimedon kaj fortan lernan medion kiel la unaj studentoj de la Esperanto-fako. Ni havas tri profesorojn por instrui al ni Esperanton; ili estas Li Weilun el Ĉinio, Jian Maqi el Pollando kaj Piao Jiwan el Koreio. Per ilia helpo ni ĉiuj progresas rapide kaj videble. Por bonigi la nivelon de nia parola lingvo, ni okazigis la Esperantan angulon en ĉiu mardo kaj merkredo je la sesa. Kutime, ĝi daŭras horon kaj duonon. Dum la Esperanta angulo, ni babilas, ludas kaj kantas. Krome, nia unversitato havas grandan Esperantan muzeon. Ni povas prunti librojn pri Esperanto. Esperanto vere kondukas nin al tre interesa mondo. Ni dudek kvin studentoj de ĉi tiu fako komence ne konis unu la alian. Poste Esperanto gvidis nin al unueco. Ni povas koni unu alian pli kaj pli bone. Por mi, per ĉi tiu lingvo, mi unafoje partoprenis en la 104-a Universala Kongreso kaj konatiĝas kun multaj elstaraj homoj, kiuj aktivas en diversaj kampoj. Mi esperas, ke mi povos esti elstara kiel ili. Laste, bonvolu veni al nia universitato se vi havos la okazon. Eble, ni povos renkonti unu alian per ĉi tiu artikolo. Mi atendas vin en Zaozhuang-a Universitato.
  24. Anna

    Bengaluro

    Mi aldonis viajn nomojn sub la foto.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.