Salti al enhavo

Afrikanoj serĉataj!


 Diskonigi

La estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) alvokas ĉiujn afrikajn aktivulojn kandidatiĝi por la ofic-periodo 2019-2022 de la Afrika Komisiono de UEA.

La Afrika Komisiono de UEA estas laborgrupo de reprezentantoj de UEA en Afriko, kaj ĝi funkcias kiel konsilanta grupo kaj ponto inter la estraro de UEA kaj afrikaj Esperanto-asocioj, kluboj kaj unuopuloj. Ĝi proponas agadplanon plenan je strategioj por disvastigi kaj plifortigi la movadon en Afriko, precipe en afrikaj landoj, kie ankoraŭ ne estas organizita Esperanto-movado.

La komisionoj elektas inter si kunordiganton, vic-kunordiganton kaj sekretarion. La komisionanoj okupiĝas pri diversaj fakoj: instruado, eksteraj rilatoj, rilatoj kun afrikaj asocioj kaj grupoj, landa agado, virina agado, junulara agado, informado, kaj turismo en Afriko.

Kandidatoj al la Afrika Komisiono devas regule uzi Interreton, esti en konstanta kontakto pri siaj agadoj kun la estrarano de UEA respondeca pri Afriko (Jérémie Sabiyumva) kaj esti pretaj kunlabori kun ĉiuj aliaj membroj de la komisiono, kaj kontribui al la revuoj Esperanto kaj Esperanto en Afriko.

La laboro de la komisiono estas volontula (do la komisionanoj ne ricevas pagon). La kandidatoj devas disponi la bezonatan tempon por plenumi la taskojn. En apartaj kazoj UEA konsideros disponigon de rimedoj al komisionanoj por interreta aliro.

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al Jérémie Sabiyumva ĝis la 6-a de septembro 2019 kun vivresumo, letero klariganta vian intereson pri la tasko, kaj informo pri la fakoj, kiujn vi pretus transpreni en la komisiono. Se vi volas rekomendi taŭgan kandidaton, interkonsentu kun ŝi/ li pri ties kandidatiĝo, aŭ sendu mesaĝon rekomendante kontakton kun la koncerna aktivulo.

  • Ŝati 3
  • Ami 1
 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.