Salti al enhavo

Gobeklitepe: Ĉu la unuaj temploj de la mondo?


 Diskonigi

https://hometurkey.com/ ©Turkey Home 2017

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Vasil Kadifeli.

Gobeklitepe estas verŝajne la plej granda arkeologia malkovro de la 21-a jar-cento. La trovaĵoj datiĝas de 12 000 jaroj antaŭ nia propra tempo. Ili estas 7500 jarojn pli malnovaj ol la piramidoj en Egiptujo kaj 7000 jarojn pli malnovaj ol Stonehenge en Britujo. Oni diras, ke Gobeklitepe ekzistis eĉ antaŭ la tempo, kiam la homoj fondis urbojn kaj ekloĝis tie. Se tio estas ĝusta, tio montras, ke religiaj kredoj kaj pastra klaso ekzistis pli frue ol la urba vivo.

Gobeklitepe (Göbeklitepe en la turka) signifas “monteto kun ventro”. En la jaro 2018 ĝi estis enskribita en la “Listo de Mondaj Heredaĵoj” de Unesko.

La malkovro okazis en la jaro 1963 kaj la elfosado komenciĝis en 1995. La arkeologoj malkovris aron da rondaj konstruaĵoj.  Ili kredas, ke tiuj ne estas loĝejoj, sed ejoj por religiaj celoj. Ĉiu el tiuj konstruaĵoj ŝajnas esti templo. Nur ses temploj estas malkovritaj ĝis nun, sed la arkeologoj kredas, ke la tuta nombro devas esti preskaŭ dudek. Ĉiu templo similas al la alia. Do, Gobeklitepe estas kaj la plej malnova kaj la plej granda religia ejo de la mondo. Laŭ la arkeologoj ĝi estis centro de kredo, kulto kaj pilgrimado de la neolitika periodo. La templojn oni poste kovris per tero kaj ŝtonoj. 

En ĉiu templo ekzistas cirklo de kolonoj 6 metrojn altaj en la formo de litero “T”. Sur ĉiu kolono troviĝas reliefoj de bestoj. Tio montras la artisman kapablon de niaj antaŭuloj. Ili estas la unuaj ĝis nun konataj tri-dimensiaj skulptaĵoj. Sur kelkaj kolonoj troviĝas reliefoj de homaj manoj kaj piedoj, kaj pro tio arkeologo profesoro Klaus Schmidt pensas, ke la kolonoj reprezentas homojn.

264316671_20190815-Gobeklitepe2.jpg.fb2a8b090bda748032e8023fd8328bc6.jpg

Fonto de bildo: https://www.yeniasir.com.tr/

La germana revuo Der Spiegel notis, ke Gobeklitepe estis fondita tie, kie laŭ la Biblia rakonto la unuaj homoj, Adamo kaj Evo, ekloĝis post sia forigo el Edeno. Ĉirkaŭ Gobeklitepe troviĝas la regiono, kie greno estis unue kreskigita. Kaj laŭ la Biblio Adamo estis la unua homo kiu kreskigis grenon.

Restas multaj demandoj pri Gobeklitepe:

•    Kiuj konstruis la templojn?
•    Kiel oni alportis kaj starigis la kolonojn, kiuj pezas 60 tunojn?
•    Kial la tuta ejo poste estis kovrita per tero kaj ŝtonoj?
•    Kial oni konstruis ĝin?

Gobeklitepe troviĝas 15 kilometrojn nord-oriente de Ŝanliurfa, urbo kun forta religia signifo, kiun en Turkujo oni nomas “urbo de profetoj”.

328494825_20190815-Gobeklitepe4a.jpg.c523b5fb157c9a33b3618ce240a469f4.jpg

 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 4
  • Ami 2

Vasil Kadifeli estas turka esperantisto kaj eldonanto de la revuo Turka Stelo.


  • arkeologio: scienco pri la konstruaĵoj, arto kaj aliaj restaĵoj de la pratempo.

Arkeologio.jpg                                 Foto: Billwhittaker  BY-SA 3.0

  • piramido: grandega konstruaĵo en Egiptujo kun kvar-angula bazo kaj tri-angulaj flankoj.

Piramido.jpg.281689750d90b07f3d82326034643922.jpg

  • pastro: funkciulo en religio, kiu prizorgas religiajn aferojn kaj faras aŭ gvidas di-servojn.

Pastro.jpg.712a1c8105a6a4051da34f74126be91c.jpg

  • ventro: parto de la korpo, sub la brusto.

Ventro.jpg.15dfb17d43c4d37be68f4713e13580ca.jpg

  • templo: konstruaĵo kun religia celo uzata por la servado de iu dio aŭ diino.

Templo.jpg.33895a0ee2c0884766ac8c3d4f931627.jpg

  • kolono: alta, rekta parto de konstruaĵo, kutime el ŝtono.

Kolono.jpg.d7336b3d7b8445417c092869908a7de6.jpg

                  Foto:  Xvlun  CC BY-SA 2.5

  • reliefo: elstaranta art-verko sur muro aŭ simile.

Reliefo.jpg.7b52be7e41eee20578ef7036ff540782.jpg         Foto: Gary Todd  CC BY-SA 2.0

  • skulptaĵo: artaĵo el ŝtono, ligno aŭ simila materialo.

713513869_Skulptao.jpg.b80ca76ecaafebdc84a8f304dbd03741.jpg      Foto: 663highland  CC BY-SA 2.5

  • Biblio: la sankta libro de la judoj kaj kristanoj.

Biblio.jpg.3ddf23cb4e83ef5910851bea6196b546.jpg

  • Edeno: laŭ la sankta libro de la juda, kristana kaj islama religioj, belega ĝardeno en kiu vivis la unuaj homoj post la kreado de la mondo.

Edeno.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.