Salti al enhavo

Du ĉinaj studentoj
spertas sian unuan UK


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Emilio Cid.

Ĉi tiu estis mia unua fojo partopreni en Universala Kongreso (UK), kaj ankaŭ la unua fojo iri eksterlanden por partopreni en tia granda kongreso. Fakte, kiam la aviadilo flugis al Helsinko, mi estis iom nerva, ĉar mi estis malproksima de mia patrujo. Tiu sento ĉirkaŭis min ĝis mi iris al la kongresejo, kaj tiam la sento ŝanĝiĝis de maltrankvilo al ekscito.

Dum ni iris al la kongresejo ni renkontis la homojn, kiuj jam ricevis la kongresajn materialojn kaj revenis laŭ la vojo. Unu post alia tiuj esperantistoj salutis nin, kaj pro tiuj simplaj salutoj mi sentis, kvazaŭ mi estus hejme en fremdlando. Mia ekscito atingis sian kulminon en la kongreso, kie la partoprenantoj komune okupiĝis pri prelegoj, seminarioj ktp. Tio estis, kvazaŭ mi jam spertus la disvolviĝon de la Esperanta-movado en diversaj landoj. Tio vere larĝigis miajn horizontojn.

La Esperanta movado ne nur plenkreskas en Zaozhuang-a Universitato, sed ankaŭ havigas disvastigon en diversaj landoj ĉie en la mondo. Mi admiras la influon kaj karismon de Esperanto kiel internacia lingvo. Dum la kongreso, reprezentantoj el diversaj lokoj varme gratulis al la UK. Ilia mallongaj kaj humuraj vortoj esprimis la entuziasmon de la esperantistoj el la tuta mondo. Inter ili estas multaj maljunuloj, sed iliaj koroj ĉiam estas junaj. Ĉiuj estas plen-plenaj je kredo al Esperanto.

Finfine ni kantis la himnon de Esperantujo La espero. La komuna voĉo de ĉiuj, kiuj kune kantis, estis kiel la vortoj de la himno: “tra la mondo iras forta voko”. Esperanto certe alportas novan voĉon al nia vivo. Per Esperanto, ni ne plu estas solaj, sed fariĝas membroj de la amika Esperanta familio. Mi elkore amas nian lingvon Esperanton.

Zhang Yue

 

Mi partoprenis en la UK unuafoje, kaj ĝi plaĉis al mi. Mi konatiĝis kun multaj diversaj fremdaj geamikoj. Mi ĉeestis la Solenan Inaŭguron de la kongreso, kiu estis tre impona. En la Libroservo estis riĉa kolekto de libroj, kaj tie ankaŭ ni aĉetis interesajn librojn. La programo de la Nacia Vespero estis mirinda, kaj mi ĝuis partopreni la Junularan Angulon, kie mi renkontis amikemajn junajn esperantistojn. Aliaj aranĝoj estis interesaj kaj edukaj.

Mi amas Esperanton, ĉar ĝi estas tre facila, interesa kaj utila. Per Esperanto mi povas konatiĝi kun amikoj el la tuta mondo. Mi tre ŝatis tiun UK. En la kongresejo mi renkontis multajn esperantistojn, kiuj estas afablaj kaj bonkoraj.

Mi dankas al mia universitato, kiu donis al mi tiun valoran okazon ĉeesti Universalan Kongreson. Per Esperanto mi povis komuniki kun homoj el diversaj landoj en la sama lingvo. Mi certe fariĝos bona esperantisto kaj laboros por Esperanto. La kongreso estis mia motivo, kaj ĝi fortigis mian decidon daǔre lerni Esperanton.

Li Xianglong
 

  • Ŝati 4
  • Ami 1

ZHANG Yue kaj LI Xianglong estas studentoj ĉe Zaozhuang-a Universitato en Ĉinujo.


  • horizonto: la limo inter ĉielo kaj tero, vidata de malproksime; la plej malproksima limo atingebla de la pensoj. 

field-533541_640.jpg.623585a81161df1df7acc95b9b767487.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Glatulon al tiuj junuloj kiu havas okazon partopreni en la tiu granda internacia arango en flemalando kaj gxi certe largxigis iliaj horizontojn. Felicaj junuloj.

  • Ŝati 3
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.