Salti al enhavo

Ĉu estas aŭtuno? aŭ printempo?
Nova komunikejo de UEA ĉe Instagramo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Universala Esperanto-Asocio ĵus kreis sian konton en Instagramo. Instagramo estas unu el la plej popularaj sociaj retoj. En la unuaj du tagoj UEA sukcesis atingi pli ol 100 "sekvantojn". Se vi uzas Instagramon, ni invitas vin sekvi la konton ueaesperanto. Kaj kompreneble ankaŭ disvastigo pri tio estos bonvena!

Per du el siaj unuaj afiŝoj UEA ludis per la ideo, ke tutmonda organizaĵo spertas samtempe malsamajn sezonojn. Pro tio la Asocio dankis al sia membraro – ĉar al ĝi UEA ŝuldas sian tutmondecon. Alia afiŝo prezentis la septembran oferton de la Libroservo, la libron Tiu toskana septembro. Kaj poste oni starigis la demandon, kiel vi diras "kafo" en via denaska lingvo. Tio estas maniero por proksimigi la komunumon. Ĝenerale la reagoj al la afiŝoj estas tre pozitivaj. La sekvantoj povas komuniki kun la estraro de UEA per la mesaĝilo de Instagramo.

Krom Instagramo, UEA ankaŭ havas konton en Tvitero kaj paĝon en Fejsbuko. Tiuj estas du aliaj tre uzataj sociaj retoj. Vizitu ilin!

Ĉefzorgas la konton ĉe Instagramo la brazila junulino Tamiris Queiroz, kiu aliĝis al la grupo de volontuloj, kiuj helpas la estraron de UEA.

  • Ŝati 1
  • Dankon 1

  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • bon-vena: akceptata kun kora kontenteco.
  • estraro: la grupo de homoj, kiuj direktas la agadon de asocio aŭ alia organizaĵo.
  • konto: en komputa sistemo por pluraj uzantoj, ĉiu uzanto havas sian propran konton, normale atingeblan nur per pasvorto.
  • oferto: propono vendi au aĉeti ion je difinita prezo.
  • pozitiva: jesa, akcepta, permesa, konsenta, plusa.
  • reago: tio kion oni faras, sentas aŭ pensas responde al situacio aŭ okazaĵo.
  • ŝuldi: havi la devon esti danka al iu aŭ io pro farita servo.
  • toskana: rilata al Toskanujo, regiono en centra Italujo.
  • volontulo: homo, kiu proponas sin por plenumi taskon aŭ fari laboron, plej ofte sen-page.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ĉu UEA, ajnmaniere, apogas liberan programaron? Estas du sociaj retoj, kiuj estas etikaj, liberaj kaj federitaj.

Pixelfed estas etika kaj libera de kunhavig-fota servoj.

Mastodon estas etika kaj libera socia reto de blogetado (kiel Tvitero). En Mastodon estas du specifaj servoj :https://esperanto.masto.host kaj https://tvitero.com

Saluton!

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.