Salti al enhavo

Premio Deguĉi 2019
al Heidi Goes


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher.

Ĉiu-jare dum la Universala Kongreso oni anoncas la nomon de la gajninto de la premio Deguĉi. La gajnanto estas homo, kiu longtempe laboras per Esperanto por monda paco kaj la feliĉo de la homaro. Ĉi-jare la premion oni aljuĝis al belga esperantistino Heidi Goes.

La estraro de UEA aljuĝas la premion, kiu konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj. La monon donacas la japana asocio Oomoto laŭ la nomo de unu el siaj gvidantoj, Deguĉi Onisaburo

IMG_4425_tranchita.jpg.8aa67657d511a8bd6433e581d0cb4cad.jpgHeidi kun estraranoj de UEA (Huang Yinbao, Jérémie Sabiyumva, Fernando Maia Jr).

Heidi Goes, la ĉi-jare gajninto, eklernis Esperanton en 1990, dum ŝi estis ankoraŭ lernejano. Kiam ŝi fin-studis ĉe la mezlernejo en Belgujo, ŝi iris al Indonezio kadre de kultura interŝanĝprogramo kaj loĝis preskaŭ unu jaron ĉe du indoneziaj familioj. Tiel ŝi lernis la indonezian lingvon kaj samtempe pri la loka kulturo.

Post reveno al Belgujo si decidis studi afrikajn lingvojn kaj kulturojn. Ŝia diplom-verkaĵo, verkita en la nederlanda, temis pri la historio de la Esperanto-movado en Afriko. Poste ŝi tradukis tiun verkon en Esperanton, kaj en 2007 UEA eldonis ĝin kiel libron kun la titolo Afero de Espero.

Tuj post la apero de tiu libro, Heidi komencis esplori pri la historio de la Esperanto-movado en Indonezio, kaj en 2009 ŝi revenis al Indonezio por daŭrigi sian esploradon surloke. Tamen, ŝi uzis sian tempon plejparte por instrui Esperanton.

En 2010 ŝi faris la duan kaj en 2012 la trian instru-vojaĝon al Indonezio. Kreiĝis kluboj dum kaj post ŝia dua vojaĝo. En 2011 komencis aperi nova revuo Esperanto en Indonezio, kaj en 2011 kaj 2012 indoneziaj esperantistoj partoprenis la Universalan Kongreson. La sekva paŝo estis Indonezia Esperanto-Kongreso en 2013. Efektive ŝiaj esploroj pri la mortinta indonezia movado kaj ŝia sindonema instruado de Esperanto kondukis al revigliĝo de la tuta landa movado.

En marto 2013 Heidi vojaĝis ankaŭ al Orienta Timoro, kie ŝi denove instruis. Duan kaj trian vojaĝojn por instruado ŝi faris en 2014 kaj 2016.

2016_12_13_UDSm_(6).thumb.JPG.5709b8e750202bf9c9587446ad2ce70c.JPGGrupa foto post enkonduko pri Esperanto en Medan, Sumatro, Indonezio

En 2018 aperis ŝia libro Movadaj insuletoj, same eldonita de UEA. En 2018 ŝi instruis en Maroko kaj ĉi-jare ŝi vojaĝis al Angolo, kie ŝi instruas Esperanton ĉefe al instruistinoj. 

Per tiu premio UEA celas rekoni ŝian kuraĝon, entuziasmon kaj sindonemon, same kiel ŝian profundan intereson pri edukado kaj ŝian admirindan esploremon.

Redaktite de Anna

  • Ŝati 2

  • diplomo: dokumento donita de lernejo, universitato aŭ simile, por montri, ke la ricevinto sukcese plenumis ekzamenon aŭ finis kurson. 

KER-Ekzameno_Atestilo.jpg.2f1aba83b991a47943b55a9c11f04cb7.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.