Salti al enhavo

Zhangyue

-7de211d7ed36e993.thumb.jpg.2350291361a9b12bcfaf62b190ad0a33.jpg

Saluton! Mi nomiĝas Zhangyue. Mi venas el Ĉinio, kiu estas tre granda kaj bela. Mia Esperanta nomo estas Ĝoja, ĉar la signifo de yue estas “ĝojo” en Esperanto. Ĉar mi ŝatas ridi kiam kaj kie ajn, mia instruisto ofte diris, ke Ĝoja ĉiam estas ĝoja. 

Tre plaĉas al mi, ke mi studas ĉe Zaozhuang-a Universitato kaj havas la ŝancon lerni Esperanton. Mi ĝojas, ke ni povas akiri bravan instruistan rimedon kaj fortan lernan medion kiel la unaj studentoj de la Esperanto-fako. Ni havas tri profesorojn por instrui al ni Esperanton; ili estas Li Weilun el Ĉinio, Jian Maqi el Pollando kaj Piao Jiwan el Koreio. Per ilia helpo ni ĉiuj progresas rapide kaj videble.

2552acee1188f41b.jpg.3783f0012321e25cf8c226cfe04963c4.jpg

Por bonigi la nivelon de nia parola lingvo, ni okazigis la Esperantan angulon en ĉiu mardo kaj merkredo je la sesa. Kutime, ĝi daŭras horon kaj duonon. Dum la Esperanta angulo, ni babilas, ludas kaj kantas. Krome, nia unversitato havas grandan Esperantan muzeon. Ni povas prunti librojn pri Esperanto. Esperanto vere kondukas nin al tre interesa mondo.

-20540c6e26edeee3.jpg.6f39cae7ddccda2c76b944c021c7470a.jpg

Ni dudek kvin studentoj de ĉi tiu fako komence ne konis unu la alian. Poste Esperanto gvidis nin al unueco. Ni povas koni unu alian pli kaj pli bone. Por mi, per ĉi tiu lingvo, mi unafoje partoprenis en la 104-a Universala Kongreso kaj konatiĝas kun multaj elstaraj homoj, kiuj aktivas en diversaj kampoj. Mi esperas, ke mi povos esti elstara kiel ili.

Laste, bonvolu veni al nia universitato se vi havos la okazon. Eble, ni povos renkonti unu alian per ĉi tiu artikolo. Mi atendas vin en Zaozhuang-a Universitato.
 

  • Ŝati 3
  • Ami 1



Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Saluton el Francio. Vi parolas tre bone Esperanton. Vi eble eĉ povos labori en la ĉina radio internacia! Espereble vi sukcesos disvastigi Esperanton en via lando, 

Ĝis! 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.