Salti al enhavo

Ada Lovelace
- la unua programisto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Ĉu vi povas kredi, ke la unua programisto naskiĝis antaŭ ducent jaroj?

Ŝi nomiĝis Ada Lovelace, kaj ŝi estis la filino de la fama angla poeto lordo Byron kaj la matematikistino Annabella Byron. Ŝi naskiĝis en decembro 1815, sed bedaŭrinde ŝiaj gepatroj eksgeedziĝis du monatojn post ŝia naskiĝo. Ŝia patro forveturis el Britujo tuj poste, kaj Ada
neniam renkontis lin. Li mortis en Grekujo ok jarojn poste. La patrino de Ada petis siajn instruistojn, ke ili instruu ŝian filinon pri scienco kaj matematiko.

Ada renkontis la matematikiston kaj mult-fakulon Charles Babbage kiam ŝi havis dek sep jarojn, kaj ili amikiĝis. Li nomis ŝin poste "la sorĉantino de nombroj".

Ada_Lovelace.thumb.jpg.745a1ba24a7af980bbcc41bb399aa025.jpgAda Lovelace 20-jara, de Margaret Sarah Carpenter (1836)

Babbage planis la diferenco-maŝinon kaj la analitikan maŝinon. Li neniam finkonstruis ilin, sed la Muzeo de Scienco en Londono konstruis la diferenco-maŝinon en 1991. Praktike ĝi estas kalkulilo, dum la analitika maŝino estis pra-komputilo, kiu devis uzi tru-kartojn kaj plenumi programojn.

Babbage estis invitita prelegi en la itala urbo Torino pri sia analitika maŝino. Ĉeestis Luigi Menabrea, matematikisto kaj estonta ĉefministro de Italujo, kiu verkis pri ĝi franc-lingvan dokumenton. Ada tradukis la dokumenton en la anglan. Sed ŝi ankaŭ evoluigis ĝin, kaj skribis kiel komputi la nombrojn de Bernoulli. Oni kutime konsideras tion kiel la unuan komputilo-programon.

673460123_AdaLovelaceBernoullinumbers.jpg.7dd05234a69f2e4742e62117981a8981.jpgLa komputaĵo de Ada Lovelace pri nombroj de Bernoulli

En novembro 1852 ŝi mortis nur 36-jara pro kancero. Ankaŭ ŝia patro mortis je la sama aĝo.

La programlingvo Ada estis nomita laŭ ŝi. Kiam oni pensas pri la historio de komputiloj, oni devas memori Ada Lovelace, la unuan programiston.

James Draper
 

  • Ŝati 4
  • Ami 3

James Draper estas angla esperantisto, kiu komencis studi Esperanton antaŭ du jaroj. Li estas programisto.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Gratulon al James pro sia tre interesa artikolo pri virino, pri kiu tro multaj homoj ne aŭdis. Mi tre bedaŭras ŝian junaĝan morton.

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.