Salti al enhavo

Hector Hodler, junulo kun diversaj talentoj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Emilio Cid.

Hector Hodler, junulo kun diversaj talentoj

Hector Hodler naskiĝis en 1887, en la sama jaro kiel Esperanto. Lia patro, Ferdinand Hodler, estis fama svisa pentristo, kaj li ofte devis stari aŭ sidi senmove, dum la patro pentris lin. Dum tiuj longaj horoj li pensadis.

Iam Hector trovis en sia hejmo la unuan libron de Doktoro Esperanto, Zamenhof. Li komencis lerni tiun strangan nekonatan lingvon. En sia lernejo en Ĝenevo li konatiĝis kun Edmond Privat, kiu estis du jarojn pli juna. Edmond tuj rimarkis lin, kaj foje salutis lin en Esperanto. Hector respondis, kaj tiel ili malkovris, ke ankaŭ la alia lernas tiun lingvon. Ili komencis inter si uzi ĝin kaj tiel rapide progresis. Ili decidis krei gazeton kun la titolo La juna esperantisto. “La redaktejo estis sur la lernejaj benkoj, la presejo kaj bindejo sub lavitaj tukoj en la subtegmentejo de la domo de Edmond.” (El Utila estas aliĝo de Ulrich Lins.)

Kiam Hector estis 18-jara kaj Edmond 16-jara, la du junuloj invitis kaj sukcese organizis la duan Universalan Kongreson en Ĝenevo. La kongreso okazis en 1906, kun 818 partoprenantoj el 30 landoj.

La arto de Hector Hodler estis ligi pensadon kaj efikon. Komence la Esperanto-movado ne havis formalan organizon, sed la junulo volis ligi la ideon de Zamenhof al strukturo. Hector proponis, ke estu sistemo de Esperantaj konsuloj. La principo estis, ke esperantistoj elektitaj de sia loka societo sin proponu por helpi aliajn esperantistojn dum vojaĝoj aŭ perletere. Laŭ Marjorie Boulton en sia libro Zamenhof: aŭtoro de Esperanto (1962 p.143): “Tia sistemo ne nur unuigos esperantistojn per multaj ligetoj de interhelpo, sed montros al la ekstera mondo praktikan utilecon de Esperanto.” La Esperantaj konsuloj poste nomiĝis delegitoj. La Delegita Reto de UEA ankoraŭ ekzistas hodiaŭ.

En 1907 Hector Hodler fariĝis redaktoro de la revuo Esperanto (fondita pli frue, en 1905). Li redaktis ĝin dum la postaj 13 jaroj, krom ses monatoj en 1914 dum la unua mondomilito. Tiu revuo ankoraŭ nuntempe aperas kiel asocia eldonaĵo de UEA. 

Sed ne sufiĉis la sistemo de konsuloj kaj la revuo. Estis bezonata centra organizaĵo por kunligi la diversajn naciajn Esperanto-asociojn kaj por plenumi praktikajn servojn por la esperantistoj. En 1908 la juna Hector Hodler fondis Universalan Esperanto-Asocion (UEA), kaj mem fariĝis Ĝenerala Direktoro kaj vicprezidanto. En 1919 li estis elektita prezidanto.

Hector suferis pro tuberkulozo, grava malsano, kiu venkis lin en 1920, kiam li estis 32-jara. Tial ni memoros Hodler kaj lian agadon en 2020, cent jarojn post lia morto.

Mireille Grosjean
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 5
  • Ami 1

Mireille Grosjean estas svisa esperantistino, prezidanto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). 


  • benko: longa ligna sidilo, ofte sendorsa, por pluraj homoj.

benko.jpg.222fc08112a765b02128cc86903329b6.jpg

  • bindejo: laborejo, kie oni kunkudras la kajerojn de libro kaj surmetas sur ilin malmolan kovrilon. 

Librobindado.jpg.1215f62f8e63c4c60dbf5d4f91f4be08.jpg                    Foto: Jean-Pol Grandmont  CC BY 2.5

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.