Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    974
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    813

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Anna

    Guangzhou

    Mi pensas, ke tio verŝajne ne estas la angla, sed la oficiala maniero skribi la ĉinan. La venontan fojon mi petos informojn pri la prononco.
  2. Dankon, Nelli, mi ĝojas, ke vi trovas la retejon utila! Tio estas interesa demando, tro ampleksa por rapide respondi en komento. Mi provos baldaŭ verki pri tio artikolon. Rilate al Facililo ĝi estas tre utila ilo, sed atentu, ke foje ĝi akceptas vorton, kiu ne troviĝas en la listo, ĉar ĝiaj elementoj ŝajnas esti akcepteblaj. Ekzemple en la artikolo pri Gerda malaperis Facililo senprobleme akceptis la vorton "mistero". Evidente ĝi vidis la elementojn mis+ter+o, kiuj estas en ordo laŭ la listo. Tamen la plena vorto "mistero" ne troviĝas tie!
  3. Anna

    Guangzhou

    La 24-an de februaro okazis ĉe la Biblioteko de Guangzhou prelego sub la titolo "Skizo pri Esperanto kaj ĝia apliko" de Ding Shihui, vicprezidanto de Zhongshan-a Esperanto-Asocio de Guangdong-provinco. Li estas spertoriĉa mezlerneja instruisto de la angla lingvo. Dum 90-minuta prelego li prezentis la disvolviĝon de Esperanto de vortoj ĝis Universalaj Kongresoj de Esperanto. Li donis vivecan, profesian kaj interagan prelegon, tiel ke li rapide kreis la etoson de lernado. El sesdek aŭskultantoj kelkaj eĉ povis eklegi mallongan eseon. Unu el la knaboj, kiu surhavas ruĝan veston en la foto, tre flue legis la tekstojn. La sceno estis varme aplaŭdita.
  4. Anna

    Budapeŝto

    Dudek sep lernantoj kaj tri instruistoj renkontiĝis ĉi-dimanĉe (la 24-an de februaro) en la budapeŝta lingvolernejo "Lingvo-Studio" por trapasi provan sesion de la ŝtata KER-ekzameno pri Esperanto. Kvar el ili provis la aŭskultan kaj skriban partojn de la supera grado C-1, la aliaj la mezan gradon B-2. Por helpi la lingvan evoluon de la lernantoj nia "Fondaĵo Eszperantó" donacis al ĉiu ĉeestanto ekzempleron de la romano Hura! de Baghy. Post la fino de la ekzamena laborado glaso da ĉampano helpis la malstreĉiĝon dum vigla komuna babilado... Estis aparte ĝojige sperti la ĉeeston de deko de veraj gejunuloj (15-25 jaraj), espereble ni ankoraŭ renkontos ilin en multaj Esperantaj eventoj... La provekzamenan sesion organizis Szilvási László kaj Csiszár Pálma.
  5. Anna

    Kajto: Masko

    Tre bela kanto! La lingvaĵo ne estas facila - fakte mi persone donus al ĝi nur du stelojn, tamen ĝi vere estas spektinda kaj la subtitoloj helpas. Lernantoj povos re-spekti ĝin kaj iom post iom serĉi la vortojn en la vortaro. La homo, kiu faris la filmeton, evidente dediĉis amason da tempo por serĉi la ĝustajn fotojn por ilustri la kanton.
  6. Anna

    Semajno de Internacia Amikeco

    Jes, oni certe povus ellasi tiun verbon. Sed oni ne nepre devas ellasi ĝin.
  7. Bonvenon, Radom! Ni esperas ofte revidi vin ĉi tie.
  8. Anna

    Vespertoj

    La suba artikolo unue aperis en la revuo Juna amiko n-ro 1/2018. Ĝi estas iom simpligita laŭ la vortlisto de uea.facila. Vespertoj estas flugantaj mamuloj, ne birdoj. Ili estas varm-sangaj, kaj la haŭto estas har-kovrita. Vesperta flugilo estas formita el maldika haŭto, kiu kovras la ostojn kaj la interspacojn de la brako, mano, tre longaj fingroj, kaj kruro. La plejmulto de la vespertoj povas trovi sian vojon en mallumo pro sia mirinda aŭd-kapablo. Fluganta vesperto eligas ultrasonajn vokojn, kiuj ĉe frapado kontraŭ objekto revenas kiel eĥo. Ĉi tion la vesperto aŭdas sufiĉe frue, por ke ĝi ne batiĝu kontraŭ la objekto. Vespertoj estas troveblaj preskaŭ ĉie en la mondo, kaj iuj el ili migradas. Unu el la plej oftaj estas la malgranda Pipistrelo. Dum flugado ĝi movas sin rapide kaj turniĝas tien kaj reen. Ĝi ofte dormas en grenejoj, preĝejoj kaj malnovaj domoj. Longorela Vesperto estas facile rekonebla pro la longaj oreloj. Ofte ĝi vintrodormas en kavernoj, kie oni povas ĝin preni en la manon kaj konstati, ke ĝi estas malvarma kaj malmola. Foto: Joxerra ahartza CC BY-SA 3.0 Noktolo estas trovebla en grandaj urboj kaj estas videbla dum flugado en parkoj kaj similaj spacoj. Tiuj tri specoj de vespertoj estas malgrandaj kompare kun la grandegaj vespertoj de varmegaj landoj, nomitaj Fruktaj Vespertoj, kiuj havas flugil-larĝecon de unu metro. En Aŭstralio vivas vesperto Fluganta Vulpo – la plej granda vesperto sur nia planedo, kun du-metra longeco de la malfermitaj flugiloj. José de Jesus Campos Pacheco
  9. Dum la lasta plena semajno de februaro, ĉi-jare inter la 18-a kaj 24-a, esperantistoj festas Semajnon de Internacia Amikeco. Ĝia emblemo estas du interpremiĝantaj manoj sub la Esperanta stelo. Sube estas la vortoj “Amikeco trans limoj”. La ideo de la Semajno estis proponita en 1968 de la tiama vic-prezidanto de UEA, sveda aktivulo Eric Carlén. La celo estis krei fortan, belan tradicion inter esperantistoj kaj samtempe prezenti Esperanton al vasta publiko en tute nova maniero. Carlén proponis, ke esperantistoj kontaktu sialandajn gazetaron, radion kaj televidon por informi pri la Semajno, pri ĝiaj celoj kaj la aranĝoj ligitaj kun ĝi. Dum klubaj renkontiĝoj esperantistoj komune verkis poŝtkartojn kun la emblemo de la Semajno por sendi al eksterlandaj esperantistaj kaj neesperantistaj amikoj. En la nuntempa mondo pro la interretaj kontaktoj kaj kunlaboro, tiuj tradiciaj manieroj festi la Semajnon ne plu aktualas. Tamen estas ankoraŭ grave flegi amikajn pensojn kaj sentojn por prizorgi kaj firmigi nian komunan identecon. La Semajno donas apartan okazon por tio. Dum pasas la Semajno de Internacia Amikeco, samtempe okazas Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, jam la 20-an fojon en 2019. Ankaŭ tio estas okazo por ke esperantistoj plenvoĉe prezentu sian starpunkton pri justa monda lingvopolitiko. Ĉirkaŭ tiuj du aranĝoj povas do en la lasta plena semajno de februaro centriĝi la programoj en niaj tradiciaj kluboj kaj grupoj. Tiam ni bonvenigos ankaŭ neesperantistajn interesiĝantojn kaj kunlaborantojn. Semajno de Internacia Amikeco povas kunligi esperantistojn ankaŭ virtuale en Interreto por kontaktiĝi kaj interŝanĝi spertojn. Gravas, ke tiuj aranĝoj ĉirkaŭ Semajno de Internacia Amikeco kaj Internacia Tago de la Gepatra Lingvo bele kaj ĝoje speguliĝu en niaj retpaĝoj, blogoj, fejsbukaj afiŝoj, kaj en Esperantaj radio- kaj televido-elsendoj. Ni ne forgesu informi pri ili! Barbara Pietrzak
  10. Anna

    Kiu estis Kabe?

    Kompreneble estas bedaŭrinde se tre aktiva esperantisto kiel Kabe subite ĉesas aktivi. Sed tiaj aferoj normale okazas en iu ajn movado, ekzemple multaj esperantistoj estas tre aktivaj en la junulara movado, sed poste ili geedziĝas, naskas infanojn, devas pensi pri siaj laboro kaj kariero, kaj praktike ĉesas okupiĝi pri Esperanto (kelkaj revenas al ĝi post 20 jaroj). Esperanto ne estas religio, kaj se la homoj ne plu deziras aktivi, ili rajtas! Mi certe ne malŝatas Kabe pro tio, sed estus interese scii, kial tio okazis.
  11. Anna

    Romo

    Ŝi ne precize estis malafabla, sed ŝi havis iom negativan sintenon pri la atingoj de Esperanto kaj tio montriĝis en ŝiaj demandoj. La demandoj estis de la speco "Kial Esperanto ne sukcesis?"
  12. Anna

    Kiu estis Kabe?

    Estas malfacile respondi tiun demandon, ĉar mi mem legis "La faraono" antaŭ tiom da jaroj (eĉ da jardekoj!), ke mi ne plu memoras, ĉu mi trovis ĝin malfacila. Mi supozas, ke ne, ĉar mi ja finis la libron. Kaj tio estas la ĉefa afero: "La faraono" estas tre longa libro. Se vi povas legi ĝin sufiĉe rapide, sen konstantaj paŭzoj por kontroli vortojn en la vortaro, ĝi estas sufiĉe ĝuinda legaĵo. Sed se vi devos ĉiam halti por serĉi en la vortaro, vi certe neniam sukcesos finlegi. Mi sugestas, ke vi provu la unuajn paĝojn de la versio senpage trovebla en la reto, por malkovri, ĉu vi sufiĉe facile komprenas ĝin.
  13. Anna

    Romo

    La itala televida kanalo RAI3 la 18-an de februaro dissendis 10-minutan televidan programon kun la titolo Esperanto lingua d’arte e di lavoro (Esperanto, lingvo de arto kaj de laboro). Estis intervjuataj tri italaj esperantistoj: Chiara Raggi, kantistino, Gabriele Corsetti, denaska esperantisto, kaj Mario Magliucci, verkisto kaj aktoro. La tri prezentiĝis bone, malgraŭ la ne tre amika sinteno de la intervjuisto.
  14. Anna

    Kiu estis Kabe?

    Kabe estis la plumnomo de Kazimierz Bein, elstara esperantisto el la unua jardeko de la pasinta jarcento. Li naskiĝis en Pollando en 1872, kaj li lernis Esperanton en 1903, vidinte Esperantan rubrikon en angla revuo. Tio vekis lian intereson, kaj li aĉetis lernolibron. Li rimarkis, ke “post kelkhora laboro” li jam povas legi preskaŭ ĉiajn tekstojn sen vortaro. Same kiel Zamenhof, li estis okulkuracisto, do li decidis viziti sian kolegon Zamenhof ĉe lia laborejo. Tiel komenciĝis lia Esperanta agado. Li tre rapide fariĝis aktiva tradukisto, kaj baldaŭ famiĝis sub sia plumnomo Kabe (por KAzimierz BEin). Li estis esperantisto nur de tri jaroj, kiam en 1906 li fariĝis vic-prezidanto de la Akademio de Esperanto. Li verkis la unuan unu-lingvan vortaron de Esperanto, en kiu la vortoj ne estis tradukitaj, sed difinitaj en Esperanto mem, kun utilaj ekzemplo-frazoj. La unua eldono de Vortaro de Esperanto aperis en 1911. Nuntempe li estas fama inter esperantistoj ĉefe pro traduko de ampleksa romano el la pola, La faraono de Bolesław Prus. La tri dikaj volumoj de tiu traduko ankoraŭ troviĝas en klub-bibliotekoj tra la mondo, kaj ankaŭ en la reto, se vi volas rigardi ilin. Kvankam tio estas lia plej konata verko, li produktis multajn aliajn tradukojn (neniam originalajn verkojn), kaj estas apenaŭ kredeble, ke li sukcesis produkti tiel ampleksan verkaron dum la mallonga periodo, nur proksimume ok jaroj, de sia Esperanta agado. Sed Kabe estas plej fama inter esperantistoj ne pro sia vortaro, nek pro siaj tradukoj, sed pro sia subita kaj sen-klariga malapero el la Esperanta movado en 1911. Tiel ekestis nova verbo en Esperanto: kabei (aŭ foje kabeiĝi), kun la signifo “post antaŭa aktiveco, forlasi la Esperanto-movadon”. Kabe neniam kontentige klarigis la kialon de tiu subita retiriĝo. En 1931 li konsentis esti intervjuata de la grava revuo Literatura mondo, kaj tiam li parolis pri neprogreso de Esperanto kaj pri sia opinio, ke tia neprogresanta lingvo ne povos esti solvo de la monda lingvo-problemo. La profesia laboro de Zamenhof kiel okulkuracisto certe suferis pro lia okupiĝo pri Esperanto; kontraste, Kabe fariĝis en 1908 unu el la fondintoj kaj la unua direktoro de la Varsovia Instituto pri Okul-kuracado. Estas facile imagi, ke li tutsimple ne plu trovis tempon por okupiĝi ankaŭ pri Esperanto. Eble estis ankaŭ personaj kialoj, ekzemple malbonaj rilatoj kun aliaj esperantistoj. Sed tiuj estas nur supozoj. Neniu scias kial de 1911 ĝis sia morto en 1959, Kabe neniam plu okupiĝis pri Esperanto. Foto de Matuszewski, Ignacy (1858-1919) - Cyfrowa Biblioteka Narodowa Polona Grupo de esperantistoj. Staras de maldekstre: Leon Zamenhof, Kazimierz Bein (Kabe), Aleksander Bolesław Brzostowski, nekonata, nekonata, Adam Zakrzewski. Sidas de maldekstre: nekonata, Jan Günther, Ludoviko Zamenhof, Antoni Grabowski, Leo Belmont.
  15. Estas apenaŭ kredebla fakto, ke en Germanujo dum la 30-aj jaroj ekzistis eĉ esperantistaj nazioj. Ili tradukis paroladon de Hitler, tute ne menciis Zamenhof en sia propagando, kaj elpelis ĉiujn judajn membrojn. Mi ĝojas diri, ke tamen multaj membroj proteste eksiĝis el la asocio pro tiaj agadoj. Kaj finfine tio ne helpis ilin, ĉar la asocio estis devigata malfondi sin. La idealoj de Esperanto pri paco kaj internacia komunikado ne estis akordigeblaj kun la ideoj de Hitler, laŭ kiuj la "arjoj" (la germana raso) estas supera al ĉiuj aliaj.
  16. Anna

    Telavivo

    En la vespero de la 15-a de februaro, la israela ŝtata televido elsendis 12-minutan programon pri Esperanto en Israelo. Ĝi estis filmita interalie en la Tel-Aviva Esperanto-klubo, kiun vizitis tiufoje samideanoj el Serbio kaj Svislando, kaj en la du Esperanto-kursoj, instruataj de Janaj kaj Eldad, kiuj estis plenplenaj (vidu la fotojn). Cetere estis intervjuitaj kelkaj samideanoj (Amri kaj Tali Wandel, Doron Modan, Israela), kiuj rakontis pri siaj personaj spertoj en Esperanto. La raporto estis tre pozitiva kaj jun-spirita.
  17. Kio estas la gepatra lingvo? Tio estas la lingvo, kiun oni ricevis de siaj gepatroj ekde la naskiĝo. Ĝi kutime estas la lingvo, kiun oni plej facile kaj nature parolas, ankaŭ la lingvo, kun kiu oni havas la plej fortan emocian rilaton. La 21-an de februaro 1952 la polico paf-mortigis en la universitato de Dako, ĉefurbo de la hodiaŭa Bangladeŝo, plurajn studantojn. Tiuj studantoj manifestaciis ĉar oni volis forigi ilian gepatran lingvon, la bengalan, el la universitato, kaj anstataŭigi ĝin per lingvo "pli granda", parolata de la fortuloj de tiu momento. Tiaj aferoj ripetiĝas, en diversaj formoj, daŭre tra la tuta mondo kaj tra la tuta historio. Tial, en novembro 1999, Unesko proklamis la 21-an de februaro la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. Estas granda danĝero precipe por la indiĝenaj lingvoj. Tio ofte okazas pro deviga al-trudo de la lingvo de pli potenca ŝtato, kaj malatento aŭ aktiva subpremado de la lokaj gepatraj lingvoj. "Mi estas la fortulo, vi silentu. Se vi deziras paroli, vi parolu mian lingvon". Tiel okazadas iom post iom la malapero de lingvoj. Ĉirkaŭ 6 700 lingvoj estas parolataj en la mondo, sed 40% (procentoj) de ili estas minacataj je malapero. La plimulto de tiuj minacataj lingvoj estas indiĝenaj lingvoj. Tio signifas ne nur ke tiuj lingvoj estas en danĝera situacio, sed ankaŭ ke tutaj popoloj povus perdi sian grandan kulturan riĉecon. Multaj lingvistoj atentigas pri tio, kaj ankaŭ UN kaj Unesko estas zorgo-plenaj pro la malforta situacio de multaj lingvoj. Laŭ proklamo de UN antaŭ tri jaroj, 2019 estas la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj. Kial esperantistoj interesiĝu pri la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo? La bazaj valoroj de tiu tago, la diverseco kaj la rajto de ĉiu homo paroli sian gepatran lingvon, estas ankaŭ la valoroj, kiujn la tutmonda Esperanto-movado defendas. Ni, la esperantistoj, ne volas malaperigi aliajn lingvojn. Ni volas, ke ĉiuj lingvoj plu ekzistu, ni volas ke lingvaj rajtoj estu respektataj, kaj ke regu lingva justeco en la inter-komunikado. Malantaŭ Esperanto ne staras ŝtatoj, ekonomiaj interesoj, imperiismo. Ni ne estas subtenataj de popoloj, kiuj deziras malaperigi aliajn popolojn kaj iliajn lingvojn, aŭ transpreni iliajn komercajn interesojn. Malantaŭ Esperanto estas nur bonvolemaj homoj el la plej diversaj popoloj kaj nacioj, kiuj celas justecon por ĉiuj kulturoj kaj ĉiuj lingvoj, kaj pacon inter ĉiuj popoloj. Informas: la Informa Fako de UEA ĉe https://uea.org/vikio/21-a_de_februaro_2019_-_Internacia_Tago_de_la_Gepatra_Lingvo
  18. Vi ne bezonas la verbon "havi" en tia frazo. En la angla oni diras, "I have not met..." sed en Esperanto la rekta traduko estus "Mi ne estas renkontinta" (sen "havi"). Sed ne necesas skribi tiel malfacile! En Esperanto oni ĝenerale preferas pli simplajn strukturojn. Do skribu simple "Mi ne vere ofte renkontis ĉi tiujn formojn".
  19. Solidareca Bonvolo naskiĝis la 12-an de aprilo 2004 en Goma, Kongo Kinŝasa. Ĝia celo estas eduki malriĉajn infanojn kaj orfojn, kontraŭi malriĉecon kaj subteni homajn rajtojn. Multaj de la malriĉuloj de Goma terure malriĉiĝis, kiam vulkano forviŝis unu trionon de la tieaj (tie-aj) domoj en 2002. Multaj homoj devis vendi sian malgrandan ter-pecon kiam ili perdis ĉion, kaj nun vivas per mon-petado. Estas ankaŭ multaj rifuĝintoj el aliaj partoj de Kongo. Homoj timas loĝi ekster la urbo pro la agado de multaj militismaj grupoj, kiuj rabas kaj batalas en la kamparo ĉirkaŭ Goma. Kongo devus esti riĉa lando, ĉar ĝi havas oron, juvelojn kaj aliajn valoraĵojn. Sed anstataŭ vendi tiujn valoraĵojn por servi la popolon, la registaro uzas ilin nur por riĉigi sin mem. La registaro eĉ ĉesis pagi la instruistojn en la ŝtataj lernejoj, do nun la infanoj ne povas lerni senpage, eĉ en la baz-lernejo. Multaj gepatroj estas senlaboraj kaj ne povas pagi, kvankam ili bone komprenas la valoron de edukado. Dum 14 jaroj, Solidareca Bonvolo funkciis ĉefe per eksterlandaj kontribuoj al la instru-kostoj, sed en majo 2018 ĝi komencis projekton kun la svahila nomo Mama Wimbi. Tio signifas “Patrina Ondo” pro la espero kaj intenco, ke la helpitaj helpos aliajn, kiuj helpos aliajn… senlime. Dek ok patrinoj kaj kelkaj lernantoj nun kudras bel-kolorajn objektojn, kiuj estas vendataj tra la mondo. Tiel ili enspezas sufiĉe da mono por pagi la edukadon de la infanoj. Solidareca Bonvolo komencas ĉi-jare instrui al la lokaj homoj, kiel uzi Interreton por anonci kaj vendi siajn varojn en pli riĉaj landoj ekster Kongo. La aŭstralia sekcio de la hom-helpa asocio, Rotario Internacia, helpis nin starigi la projekton. Solidareca Bonvolo esperas ke aliaj kluboj, Rotariaj kaj esperantistaj, kaj aliaj homoj tutmonde, sekvos nin rete kaj fejsbuke por helpi nin rebonigi la vivon en tiu komunumo serioze vundita per serio de teruraj okazintaĵoj. Ni ĝoje invitas vin kunlabori kun ni! Penelope Vos
  20. Anna

    Brazila Kolekto

    "Praktiki" kaj "ekzerci" estas du verboj, kiujn la homoj misuzas. Pro influo de la naciaj lingvoj, la homoj ofte diras "Mi praktikas Esperanton", sed tio estas malĝusta. Oni praktikas medicinon aŭ juron, sed oni ne praktikas lingvon aŭ muzikan instrumenton. La difino en PIV estas "Efektive plenumi sian profesion ks (kaj simile)." Bedaŭrinde, ankaŭ la verbo "ekzerci" kaŭzas problemojn. Ĝi estas transitiva, do oni ne mem ekzercas, sed devas ekzerci iun aŭ ekzerci sin. PIV donas jenajn ekzemplojn: "ekzerci soldatojn", "sin ekzerci en parolado". Oni ankaŭ povas ekzerci ion, ekzemple oni povas ekzerci siajn muskolojn, aŭ ekzerci siajn fingrojn por pli lerte ludi muzikan instrumenton. Sed PIV klarigas, ke oni ne povas ekzerci la temon de la ekzercado, do oni ne ekzercas Esperanton, sed ekzercas sin pri/en Esperanto. Anstataŭ uzi la refleksivan verbon "ekzerci sin", oni povus diri "ekzerciĝi". Sed kiel klarigis Derek supre, oni ekzerĉigas pri aŭ en aŭ ĉe, ekzemple oni ekzerciĝas pri/en kantado.
  21. Anna

    Brazila Kolekto

    Brazila Kolekto estas retejo, kiu kunigas brazilajn kantojn en Esperanto, organizitajn laŭ aŭtoroj, tradukintoj, stiloj, kaj aliaj. Sub ĉiuj muziktekstoj troviĝas akordoj por gitaro (kaj aliaj muzikiloj), kaj sub pluraj troviĝas videoj, partituroj, kaj tiel plu. Ĉiuj tradukoj estas kontrolitaj laŭ ĝusteco kaj komprenebleco, kaj ĉiuj konservas la originalan kvanton da silaboj, do estas kanteblaj. Dekoj da tradukintoj kunlaboras, inter ili bonaj poetoj kaj verkistoj, brazilaj aŭ ne. La kolekto estas eĉ pli interesa pro specialaj kategorioj, ekzemple: Originalaj titoloj (listo de publikigitaj kaj publikigotaj kantoj), Multoblaĵo (pli ol unu versio de la sama originalo), kaj Traduko de traduko (esperantigo el alilingva ekzistanta traduko). Brazila Kolekto produktas nuntempe originalajn muzik-videojn de la Esperantaj kantoj. Tiuj videoj troviĝas sub la koncernaj muzik-tekstoj kaj ankaŭ en la paĝo youtube.com/brazilakolekto. Estas eble fariĝi abonanto kaj kunlabori por la apero de venontaj videoj. Se vi faros tion, vi ricevos donacon ĉiu-monate. Pliaj informoj troviĝas ĉe catarse.me/brazilakolekto (por brazilanoj) kaj patreon.com/brazilakolekto (por la tuta mondo). Iĝu abonanto ankaŭ vi! Bonvolu viziti la retejon kaj lasi viajn komentojn! Se vi konas la kantojn, provu ludi kaj kanti ilin! Kaj eĉ se vi ne konas ilin, kaj se ne estas video sub la muzikteksto, legu ilin kvazaŭ poezion. Tio estas bona maniero por ekzerciĝi pri la lingvo. Ĝuu la brazilan muzikon pere de Esperanto! Helpu disvastigi Esperanton pere de la brazila muziko! Ĉu vi volas kontakti la retejon, por sendi viajn tradukojn, ideojn kaj demandojn? Skribu al brazilakolekto@gmail.com . Flávio Fonseca
  22. Anna

    Bukla kaj flava

    Scienc-fikcia rakonto el Turkujo - fragmento Estis tempo kiam la homaro jam koloniis la planedojn kaj satelitojn de nia sun-sistemo. Tiam sciencistoj malkovris la teleportado-teknologion sed oni bezonis la energion de eta stelo por tio. Do sciencistoj serĉis steleton sur kies planedoj ne troviĝis vivuloj. Ili trovis tian steleton kaj teleportis ĝin al pli konvena loko, pli proksime al nia sunsistemo. Tamen poste oni malkovris, ke sur unu de ties planedoj ja troviĝis inteligenta vivo. Bedaŭrante pri tio, oni decidis kaŝi la skandalon kaj viziti tiun jam sen-stelan planedon por ekstermi la eble ankoraŭ vivantajn kreitaĵojn. *** La komandanto eliras el la spac-ŝipo kaj direktas sin al la centro de la urbo. Ĉie en la nun senstela kaj malluma planedo troviĝas kadavroj de frostiĝintaj kreitaĵoj. En la urbo li eniras la sciencan centron, kie en granda halo li trovas sin antaŭ pentraĵo de la sun-diino de la iamaj vivuloj. Subite la diino kun la bukla kaj flava hararo eliras el la pentraĵo en la formo de tri-dimensia hologramo kaj komenciĝas diskuto inter la du... Vi povas legi la tutan rakonton en la reto.
  23. Anna

    Nikhil

    Tio postulas nur unu minuton! Se oni notas anticipe sian propran numeron kaj nomon de la prizorganto, oni povas tre rapide skribi "Saluton, [prizorganto]! Mi estas n-ro 138. Mia nuna rezulto ooooo ooooo. Ĝis!" Kompreneble, vi povus ankaŭ raporti vian rezulton nur je la fino, anstataŭ fari tri fojojn dum la koncerna periodo. Tiel via rezulto same aldoniĝus al la listo, kaj tio kuraĝigus aliajn partoprenantojn. Mi tamen neniam verkas recenzojn por la Sumoo - por tio ankaŭ mi ne havas tempon!
  24. Dankon ankaŭ de mi! Kaj dankon ankaŭ al la aliaj homoj, kiuj skribis al mi tre pozitive pri la nova retejo. (Kaj dankon, kompreneble, ankaŭ al tiuj homoj, kiuj kritikis kun utilaj sugestoj pri plibonigoj!)
  25. La decembra numero de la revuo Esperanto estas senpage elŝutebla. Esperanto estas la plej konata periodaĵoperiodaĵo: gazeto aŭ alia eldonaĵo, kiu aperas periode. en EsperantujoEsperantujo: la Esperanta mondo., kiu aperas jam de 112 jaroj. Tiu numero estas la lasta de la jar-kolekto 2018. Ĉu vi ankoraŭ ne estas membro de UEAUEA: Universala Esperanto-Asocio., aŭ ĉu vi ne abonas la revuon? Ne gravas! Vi estas invitata elŝuti ĝin kaj malkovri ĝian riĉan enhavon. Vi trovos novaĵojn, artikolojn, recenzojn kaj multajn aliajn aferojn. En la decembra numero eblas legi diversajn artikolojn pri la Universala Kongreso, kiu okazos ĉi-jare en Lahtio, Finnlando. Konatiĝu kun la kongres-urbo, kaj informiĝu kie, kiam, kaj kion manĝi en Finnlando. Krome malkovru, kies memor-tabulo estis starigita en Ukrainujo, kaj ĝuu analizonanalizo: detala studo, kiu prenas en konsideron ĉiun unuopan aspekton de iu afero. verkitan de la vic-prezidanto de UEA, kiu demandas, ĉu UEA estas universala aŭ maluniversala. Trovu la liston de la plej furorajfurora: afero, kiu subite estas aparte sukcesa, kaj kiun ĉiuj samtempe deziras fari, aĉeti, partopreni. libroj de la kongresa libro-servo en Lisbono: kiu estis la plej vendata libro? Legu ankaŭ pri multaj aliaj gravaj kaj interesaj aferoj! Ĉu vi konas aliajn esperantistojn, kiuj eble interesiĝus legi ĝin? Bonvolu sciigi ankaŭ ilin, ke ili povos elŝuti tiun numeron senpage.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.