Salti al enhavo

Guangzhou

La 24-an de februaro okazis ĉe la Biblioteko de Guangzhou prelego sub la titolo "Skizo pri Esperanto kaj ĝia apliko" de Ding Shihui, vicprezidanto de Zhongshan-a Esperanto-Asocio de Guangdong-provinco. Li estas spertoriĉa mezlerneja instruisto de la angla lingvo.

142081496_Zhongshan3.thumb.JPG.2d2f4e0b94395094da6c088c913893e5.JPG

Dum 90-minuta prelego li prezentis la disvolviĝon de Esperanto de vortoj ĝis Universalaj Kongresoj de Esperanto. Li donis vivecan, profesian kaj interagan prelegon, tiel ke li rapide kreis la etoson de lernado. El sesdek aŭskultantoj kelkaj eĉ povis eklegi mallongan eseon.

Unu el la knaboj, kiu surhavas ruĝan veston en la foto, tre flue legis la tekstojn. La sceno estis varme aplaŭdita.

465175452_Zhongshan1.thumb.JPG.a36f8d01230f734876a121a241dc7d25.JPG

  • Ŝati 2



Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Kiel oni prononcas la nomon Zhongshan ?
Prefere skribu per E-aj literoj kaj ne en angla alfabeto

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Mi pensas, ke tio verŝajne ne estas la angla, sed la oficiala maniero skribi la ĉinan. La venontan fojon mi petos informojn pri la prononco.

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Jes, Zhongshan estas latiniga ortografio de china ideogramo, ghi povas esti prononciita kiel Ĝongŝan, ghi estas loko en suda Chinio.

 

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.