Salti al enhavo

Legu senpage numeron de la revuo Esperanto


 Diskonigi

La decembra numero de la revuo Esperanto estas senpage elŝutebla.  Esperanto estas la plej konata periodaĵoperiodaĵo: gazeto aŭ alia eldonaĵo, kiu aperas periode. en EsperantujoEsperantujo: la Esperanta mondo., kiu aperas jam de 112 jaroj. Tiu numero estas la lasta de la jar-kolekto 2018.

Ĉu vi ankoraŭ ne estas membro de UEAUEA: Universala Esperanto-Asocio., aŭ ĉu vi ne abonas la revuon? Ne gravas!  Vi estas invitata elŝuti ĝin kaj malkovri ĝian riĉan enhavon. Vi trovos novaĵojn, artikolojn, recenzojn kaj multajn aliajn aferojn. 

En la decembra numero eblas legi diversajn artikolojn pri la Universala Kongreso, kiu okazos ĉi-jare en Lahtio, Finnlando. Konatiĝu kun la kongres-urbo, kaj informiĝu kie, kiam, kaj kion manĝi en Finnlando.

Krome malkovru, kies memor-tabulo estis starigita en Ukrainujo, kaj ĝuu analizonanalizo: detala studo, kiu prenas en konsideron ĉiun unuopan aspekton de iu afero. verkitan de la vic-prezidanto de UEA, kiu demandas, ĉu UEA estas universala aŭ maluniversala.

Trovu la liston de la plej furorajfurora: afero, kiu subite estas aparte sukcesa, kaj kiun ĉiuj samtempe deziras fari, aĉeti, partopreni. libroj de la kongresa libro-servo en Lisbono: kiu estis la plej vendata libro? Legu ankaŭ pri multaj aliaj gravaj kaj interesaj aferoj!

Ĉu vi konas aliajn esperantistojn, kiuj eble interesiĝus legi ĝin? Bonvolu sciigi ankaŭ ilin, ke ili povos elŝuti tiun numeron senpage.
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 6
 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.