Salti al enhavo

Semajno de Internacia Amikeco


 Diskonigi

Dum la lasta plena semajno de februaro, ĉi-jare inter la 18-a kaj 24-a, esperantistoj festas Semajnon de Internacia Amikeco. Ĝia emblemo estas du interpremiĝantaj manoj sub la Esperanta stelo. Sube estas la vortoj “Amikeco trans limoj”. 

La ideo de la Semajno estis proponita en 1968 de la tiama vic-prezidanto de UEA, sveda aktivulo Eric Carlén. La celo estis krei fortan, belan tradicion inter esperantistoj kaj samtempe prezenti Esperanton al vasta publiko en tute nova maniero. Carlén proponis, ke esperantistoj kontaktu sialandajn gazetaron, radion kaj televidon por informi pri la Semajno, pri ĝiaj celoj kaj la aranĝoj ligitaj kun ĝi. Dum klubaj renkontiĝoj esperantistoj komune verkis poŝtkartojn kun la emblemo de la Semajno por sendi al eksterlandaj esperantistaj kaj neesperantistaj amikoj.
 
En la nuntempa mondo pro la interretaj kontaktoj kaj kunlaboro, tiuj tradiciaj manieroj festi la Semajnon ne plu aktualas. Tamen estas ankoraŭ grave flegi amikajn pensojn kaj sentojn por prizorgi kaj firmigi nian komunan identecon. La Semajno donas apartan okazon por tio. 

Dum pasas la Semajno de Internacia Amikeco, samtempe okazas Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, jam la 20-an fojon en 2019. Ankaŭ tio estas okazo por ke esperantistoj plenvoĉe prezentu sian starpunkton pri justa monda lingvopolitiko.

Ĉirkaŭ tiuj du aranĝoj povas do en la lasta plena semajno de februaro centriĝi la programoj en niaj tradiciaj kluboj kaj grupoj. Tiam ni bonvenigos ankaŭ neesperantistajn interesiĝantojn kaj kunlaborantojn. Semajno de Internacia Amikeco povas kunligi esperantistojn ankaŭ virtuale en Interreto por kontaktiĝi kaj interŝanĝi spertojn.

Gravas, ke tiuj aranĝoj ĉirkaŭ Semajno de Internacia Amikeco kaj Internacia Tago de la Gepatra Lingvo bele kaj ĝoje speguliĝu en niaj retpaĝoj, blogoj, fejsbukaj afiŝoj, kaj en Esperantaj radio- kaj televido-elsendoj. Ni ne forgesu informi pri ili!

        Barbara Pietrzak
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 9

Barbara Pietrzak estas komitatano kaj eksa Ĝenerala Sekretario de UEA. Ŝi estas ĵurnalistino, iama redaktoro de la Esperanto-redakcio de Pola Radio, nun de Pola retRadio en Esperanto, kaj membro de la Akademio de Esperanto.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

 

Citaĵo

Dum pasas la Semajno de Internacia Amikeco, samtempe okazas Internacia Tago de la Gepatra Lingvo...

Ĉu ĝi bonas - “Dum pasas ..... “ ?

Ĉu nepras uzi la verbo "pasi" ĉi tie ? Ĉu oni ne povas tutsimple eviti ĝin ?

 

 

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.