Salti al enhavo

Bukla kaj flava


 Diskonigi

Scienc-fikcia rakonto el Turkujo - fragmento

 

Estis tempo kiam la homaro jam koloniis la planedojn kaj satelitojn de nia sun-sistemo. Tiam sciencistoj malkovris la teleportado-teknologion sed oni bezonis la energion de eta stelo por tio. Do sciencistoj serĉis steleton sur kies planedoj ne troviĝis vivuloj. Ili trovis tian steleton kaj teleportis ĝin al pli konvena loko, pli proksime al nia sunsistemo. Tamen poste oni malkovris, ke sur unu de ties planedoj ja troviĝis inteligenta vivo. Bedaŭrante pri tio, oni decidis kaŝi la skandalon kaj viziti tiun jam sen-stelan planedon por ekstermi la eble ankoraŭ vivantajn kreitaĵojn.

***

La komandanto eliras el la spac-ŝipo kaj direktas sin al la centro de la urbo. Ĉie en la nun senstela kaj malluma planedo troviĝas kadavroj de frostiĝintaj kreitaĵoj. 

En la urbo li eniras la sciencan centron, kie en granda halo li trovas sin antaŭ pentraĵo de la sun-diino de la iamaj vivuloj. Subite la diino kun la bukla kaj flava hararo eliras el la pentraĵo en la formo de tri-dimensia hologramo kaj komenciĝas diskuto inter la du...

Vi povas legi la tutan rakonton en la reto.

Redaktite de Anna

  • Ŝati 4

Tradukis Vasil Kadifeli: turka esperantisto kaj eldonanto de revuo Turka Stelo.

Verkis Abdulkadir Doganaj
La bildon desegnis Sezai Ozden
 


  • buklo: har-volvaĵo.

2136337809_Curlyhair.jpg.c4cbca53fbd953d947eee3d2a3ab7fd5.jpg

  • hologramo: foto de objekto, kiu ŝajnas reala, kvazaŭ videbla de ĉiuj flankoj.

File:Double hologram (16687962900).jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.