Salti al enhavo

Romo

La itala televida kanalo RAI3 la 18-an de februaro dissendis 10-minutan televidan programon kun la titolo Esperanto lingua d’arte e di lavoro (Esperanto, lingvo de arto kaj de laboro). Estis intervjuataj tri italaj esperantistoj: Chiara Raggi, kantistino, Gabriele Corsetti, denaska esperantisto, kaj Mario Magliucci, verkisto kaj aktoro. La tri prezentiĝis bone, malgraŭ la ne tre amika sinteno de la intervjuisto.

  • Ŝati 2



Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ŝi ne precize estis malafabla, sed ŝi havis iom negativan sintenon pri la atingoj de Esperanto kaj tio montriĝis en ŝiaj demandoj. La demandoj estis de la speco "Kial Esperanto ne sukcesis?"

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Mi spektis la filmeton kaj mi ne taksis la sintenon de la intervjuistino negativa. Laŭ mi ŝi ŝajnis ne tro informita (aŭ eble misinformita) pri la movado kaj eble tial ŝiaj demandoj ŝajnis negativaj. Estas interese ke ni ricevis malsaman impreson de la programo. Eble mi devus spekti ĝin denove! Tamen, bonega varbilo por Esperanto. Gratulojn al Chiara, Gabriele kaj Mario! Estus bone havi similajn programojn en aliaj naciaj televidaj kanaloj.

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Ankaux mi spektis tiu filmeton. Ankaux mi kiel Rico kaj Anna trovis la sintenon de la invervjuistino iom negativa.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.