
Grupo de esperantistoj kun Ludoviko Zamenhof, 1908. Dua de maldekstre en la supra vico staras Kabe
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.
Kabe estis la plumnomo de Kazimierz Bein, elstara esperantisto el la unua jardeko de la pasinta jarcento. Li naskiĝis en Pollando en 1872, kaj li lernis Esperanton en 1903, vidinte Esperantan rubrikon en angla revuo. Tio vekis lian intereson, kaj li aĉetis lernolibron. Li rimarkis, ke “post kelkhora laboro” li jam povas legi preskaŭ ĉiajn tekstojn sen vortaro.
Same kiel Zamenhof, li estis okulkuracisto, do li decidis viziti sian kolegon Zamenhof ĉe lia laborejo. Tiel komenciĝis lia Esperanta agado.
Li tre rapide fariĝis aktiva tradukisto, kaj baldaŭ famiĝis sub sia plumnomo Kabe (por KAzimierz BEin). Li estis esperantisto nur de tri jaroj, kiam en 1906 li fariĝis vic-prezidanto de la Akademio de Esperanto.
Li verkis la unuan unu-lingvan vortaron de Esperanto, en kiu la vortoj ne estis tradukitaj, sed difinitaj en Esperanto mem, kun utilaj ekzemplo-frazoj. La unua eldono de Vortaro de Esperanto aperis en 1911.
Nuntempe li estas fama inter esperantistoj ĉefe pro traduko de ampleksa romano el la pola, La faraono de Bolesław Prus. La tri dikaj volumoj de tiu traduko ankoraŭ troviĝas en klub-bibliotekoj tra la mondo, kaj ankaŭ en la reto, se vi volas rigardi ilin. Kvankam tio estas lia plej konata verko, li produktis multajn aliajn tradukojn (neniam originalajn verkojn), kaj estas apenaŭ kredeble, ke li sukcesis produkti tiel ampleksan verkaron dum la mallonga periodo, nur proksimume ok jaroj, de sia Esperanta agado.
Sed Kabe estas plej fama inter esperantistoj ne pro sia vortaro, nek pro siaj tradukoj, sed pro sia subita kaj sen-klariga malapero el la Esperanta movado en 1911. Tiel ekestis nova verbo en Esperanto: kabei (aŭ foje kabeiĝi), kun la signifo “post antaŭa aktiveco, forlasi la Esperanto-movadon”.
Kabe neniam kontentige klarigis la kialon de tiu subita retiriĝo. En 1931 li konsentis esti intervjuata de la grava revuo Literatura mondo, kaj tiam li parolis pri neprogreso de Esperanto kaj pri sia opinio, ke tia neprogresanta lingvo ne povos esti solvo de la monda lingvo-problemo.
La profesia laboro de Zamenhof kiel okulkuracisto certe suferis pro lia okupiĝo pri Esperanto; kontraste, Kabe fariĝis en 1908 unu el la fondintoj kaj la unua direktoro de la Varsovia Instituto pri Okul-kuracado. Estas facile imagi, ke li tutsimple ne plu trovis tempon por okupiĝi ankaŭ pri Esperanto. Eble estis ankaŭ personaj kialoj, ekzemple malbonaj rilatoj kun aliaj esperantistoj.
Sed tiuj estas nur supozoj. Neniu scias kial de 1911 ĝis sia morto en 1959, Kabe neniam plu okupiĝis pri Esperanto.
Foto de Matuszewski, Ignacy (1858-1919) - Cyfrowa Biblioteka Narodowa Polona
Grupo de esperantistoj. Staras de maldekstre: Leon Zamenhof, Kazimierz Bein (Kabe), Aleksander Bolesław Brzostowski, nekonata, nekonata, Adam Zakrzewski. Sidas de maldekstre: nekonata, Jan Günther, Ludoviko Zamenhof, Antoni Grabowski, Leo Belmont.
Redaktite de Anna
-
5
-
3
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.